kiĉ/o PIV1

kiĉo  

(malofte)
BELA Stilo kun troigitaj imitoj de klasikaĵoj, bombasta, tro brila, produktata je malalta kosto por amaskonsumo.
bulgare:
кич
france:
kitsch (subst.)
germane:
Kitsch (Stil)
nederlande:
kitsch
pole:
kicz
ruse:
кич

kiĉa  

(malofte)
Konforma al kiĉo: (figure) tamen (eĉ se ŝajnas kiĉa) mi donus mian vivon por dek tieaj lokoj, kelkaj uloj, havenoj, pinarbaroj [1]; la ĵurnalisto priskribis la konkurson kiel „tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto“ [2];
1. J. E. Pacheco, trad. J. J. Schmitter: Ŝtatperfido, Flor' kaj kanto. - Meksika Esperanto-Federacio, 1998
2. Eriketo: senĉarma kaj kiĉa?, [blogo], 2006-05-19
france:
kitsch (adj.)
germane:
kitschig
nederlande:
kitscherig
pole:
kiczowaty
ruse:
китчевый, безвкусный

kiĉaĵo

(malofte)
Artaĵo aŭ objekto kiĉa: tio pri kiĉaĵoj ... ne povas ne pensigi ankaŭ pri verdaj steloj, verdaj standardoj, kaj verdstelaj standardoj [3].
3. Ken Miner: taglibr o, 2003-10-05
france:
objet kitsch
germane:
Kitsch (Objekt)
nederlande:
kitsch (object)
pole:
kicz
ruse:
кич, безвкусица

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.