* -um/
- I.
-
-um ↝
(sufikso)- 1.
-
Sufikso uzata por derivi vortojn, kies
rilato al la radiko estas malpreciza aŭ ne esprimebla per alia
sufikso:
la sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre
malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn
vortojn[1];
amindumi,
foliumi, gustumi, kolombumi, komunumo,
laktumo, linoleumo, provizumi,
spikumi, ŝtelumi, malvarmumi,
ventumi;
krome um
estas uzata laŭ precizaj sencoj por signifi interalie:
- a) ↝
-
Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo:
brulumi, faldumi, kampumo,
kortumo, lokumi, mastrumi, mondumo,
ombrumi, ondumi, plenumi, proksimuma,
proprumo, respondumi, sentumo.
pri II 3;
- b)
Vestoparton aŭ korpogarnaĵon: buŝumo, kolumo, manumo, nazumo; plandumo; kalkanumo.
- c)
-
(tr)
Turmenton: dekumi, krucumi, kvaronumi, palisumi, pendumi, radumi, ŝtonumi. - d) ↝
-
(x)
Agon per la koncerna korpoparto: brakumi; cerbumi; ŝultrumi. - e) ↝
-
(tr)
Provizadon, tegadon, ornamadon, per la koncerna materialo: akvumi; aerumi; florumi; orumi; sapumi. - f) ↝
-
(tr)
Alparolon per la koncerna titolo: ciumi; sinjorumi2; viumi.
- 2. ↝
- a) ↝
- [2]
Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton de pozicia nombrosistemo, indikantan ĝian bazon: 11111001111, 3717, 1999, 7CF kaj 33_19 prezentas unu saman nombron en respektive duuma, okuma, dekuma, deksesuma kaj sesdekuma nombrosistemoj; la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume.
n-uma frakcio.
- b) ↝
- [3] Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan ĝian bazon: dekuma logaritmo; logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas „logaritmo natura“.
Rim.: Por kelkaj vortoj la senco ne signife alias sen la sufikso. Tial la uzo hezitas inter sufiksa kaj nuda formo: akvi – akvumi; butoni – butonumi; loti – lotumi; okuli – okulumi.. Ankaŭ ekzistas alternativoj kun aliaj afiksoj: akvumi – akvigi; lotumi – priloti; orumi – orizi. Evitinda estas troa uzado de la nedifinita sufikso um, ĉar ĉiun vorton per ĝi derivitan oni devas lerni kvazaŭ novan radikon. Oni aparte gardu sin uzi ĝin superflue tirante verbon el substantivo, kiam la senco sufiĉe klaras sen almeto: marteli; kroni; herezi.1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, binara
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, logaritmo- hungare:
- 1.c -izé (határozatlan jelentésű képző), -izél (határozatlan jelentésű képző) 2.a -es (számrendszerképző), -as (számrendszerképző), -os (számrendszerképző), -ális (számrendszerképző) 2.b ... alapú (logaritmus)
- ruse:
- 2.a -ичный (двоичный, десятичный), -еричный
- II.
-
Samsignifa memstara vortero.
umi umi umi umi
(ntr)- Fari iujn nedifinitajn agadojn, movadi aĵojn, prilabori objektojn...: sidu kun la gastoj! ― kial vi umas en la kuirejo [6]?
6. A. Ĉeĥov, trad. V. Melnikov: Friponoj kontraŭvole, La Ondo de Esperanto, 2012:1 (207)- ĉeĥe:
- dělat "něco"
- france:
- farfouiller
- germane:
- rummachen, dingsen, herumlungern, werkeln
- hispane:
- trastear
- slovake:
- robiť "niečo"
umilo ↝
- Aĵo, objekto, kies uzo aŭ utilo estas iom dubinda: mi aĉetis novan mp3an ludilon, kun tri-cola tuŝekrano, kaj kun ok gigabajtoj de memoro, por nur $75 [kaj] „Tiger Woods PGA Tour 10“ ― do… malvarmeta vetero, kaj du novaj elektronikaj umiloj, estis bona semajno [7].
7. Skatĉjo: Malvarmeta Vetero Kaj Novaj Umiloj- france:
- gadget, truc
- germane:
- Schnickschnack, Gadget, Dingsbums
- hispane:
- chisme