*man/o PV

*mano

1.
ANA Ekstrema parto de ambaŭ brakoj de la homo, provizita per kvin fingroj kaj servanta por kapti kaj palpi: mi metis la manon sur la tablon [1]; etendi la manon al iu [2], al la buŝo [3], al la glavo [4], al floro [5], al koverto Marta ; per kora movo etendi la manon por manpremo Marta ; (figure) etendi la manon kontraŭ iu (atakanto aŭ atakato) [6] [7] [8]; teni ion per la mano [9] [10], en la (maldekstra) ~o [11] [12]; ŝi prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la dometon [13].
tipa homa mano
CC-BY-SA-3.0  [14]
2.
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de agado: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano (= certa, vd tro frue) PrV ; havi ion sub la mano (tute disponeblan kaj pretan) [15] [16]; ni havos en la manoj pruvojn, ke la ĉefpastroj estas perfiduloj [17]; (ekkapti iun) kun la peko en mano PrV (vd freŝa); kiel per turno de la mano (rapidege, subite) ĉio forpasis [18]; lasi fali la manojn (senkuraĝiĝi; paralizi) PrV ; energie meti la manon al (ekpartopreni en) la laboro; ligi la manojn al iu (senigi iun je la libera agado).
3.
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de povo, potenco: preni la regadon en la manojn [19] [20]; la afero sidas en bonaj manoj (sub bona gvidado); teni [21] (preni DL ) en siaj manoj la sorton de [...]; la sorto de l' afero estas nun […] en la manoj (dependas) de ni ĉiuj DL ; fali en la manojn (sub la povo) de iu [22] [23] [24]. VD:disponi, estri, mastri, posedi, regi
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. La Nova Testamento, Mateo 12:49
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:27
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 9:2
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:20
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
14. Krzysztof P. Jasiutowicz: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Raczka4.jpg
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:3
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:13
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:47
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
22. La Nova Testamento, Hebreoj 10:31
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:18
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
afrikanse:
hand
albane:
dorë
amhare:
እጅ
angle:
hand
arabe:
يد
armene:
ձեռք
azerbajĝane:
əl
beloruse:
рука (кісьць)
bengale:
হাত
birme:
လက်
bosne:
ruku
bretone:
dorn
bulgare:
ръка
ĉeĥe:
ruka
ĉine:
dane:
hånd
estone:
käsi
eŭske:
eskuko
filipine:
kamay
france:
main
galege:
man
germane:
Hand
guĝarate:
હાથ
haitie:
men
haŭse:
hannu
hinde:
हाथ
hispane:
mano
hungare:
kéz
igbe:
aka
indonezie:
tangan
irlande:
lámh
islande:
hönd
itale:
mano
japane:
[て]
jave:
tangan
jide:
האַנט
jorube:
ọwọ
kanare:
ಕೈ
kartvele:
ხელი
kazaĥe:
қол
kimre:
llaw
kirgize:
кол
kmere:
ដៃ
koree:
korsike:
manu
kose:
isandla
kroate:
ruka
kurde:
dest
latine:
manibus
latve:
roku
laŭe:
ມື
litove:
rankų
makedone:
страна
malagase:
tanana
malaje:
tangan
malajalame:
കൈ
malte:
idejn
maorie:
ringa
marate:
हात
monge:
tes
mongole:
гар
nederlande:
hand
nepale:
हात
njanĝe:
dzanja
okcidentfrise:
hân
panĝabe:
ਦਾ ਹੱਥ
paŝtue:
د لاس
pole:
ręka
portugale:
mão
ruande:
ukuboko
rumane:
mână
ruse:
рука (кисть)
samoe:
lima
sinde:
هٿ
sinhale:
අත
skotgaele:
làimh
slovake:
ruka
slovene:
roka
somale:
gacanta
ŝone:
ruoko
sote:
letsoho la
sunde:
panangan
svahile:
mkono
svede:
hand
taĝike:
даст
taje:
มือ
tamile:
கையில்
tatare:
кул
telugue:
చేతి
tibete:
ལག་པ་
tokipone:
luka
ukraine:
рука
urdue:
ہاتھ
uzbeke:
qo’l
vjetname:
tay
zulue:
isandla

*manego [25]

Granda, dika mano: la grakanta ĉifonulino havis en la manego krizantemon tiel bluan, kian vi povas nur deziri [26].
beloruse:
ручышча
france:
paluche
japane:
大きな手 [おおきなて]
ukraine:
лапа, ручище

manumi

(tr)
Tuŝadi, prenadi, turnadi, movi permane; manuzi, manipuli1: manumi bastonegon [27].
27. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
beloruse:
маніпуляваць, рабіць нешта рукамі
ĉine:
操弄 [cāonòng], 摆弄 [bǎinòng], 擺弄 [bǎinòng], 操作 [cāozuò], 操控 [cāokòng], 操縱 [cāozòng], 操纵 [cāozòng]
france:
manipuler
ukraine:
володіти рукою, орудувати рукою, послуговуватися рукою

*manumo

TEKS Ekstrema parto de la maniko, kiu ĉirkaŭas la manradikon, aŭ aparta peco da tolo almetebla al la maniko kaj ĉirkaŭanta la radikon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [28]; manoj, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj Marta .
angle:
cuff
beloruse:
манжэта, абшэўка
bretone:
berrvañch
bulgare:
маншет
ĉeĥe:
manžeta
ĉine:
[biǎo], 袂 [mèi]
france:
manchette, poignet
germane:
Ärmelaufschlag, Manschette
hispane:
puño (de camisa)
indonezie:
manset
itale:
polsino
japane:
そで口 [そでぐち], カフス
nederlande:
manchet
pole:
mankiet
ruse:
манжета
slovake:
manžeta
ukraine:
манжета

dekstramana

1.
Uzanta sian dekstran manon pli facile ol la maldekstran: oni estas dekstra- aŭ maldekstramana same denaske kiel oni estas ina aŭ malina [29].
2.
Rilata al la dekstra mano: serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano RokPop .
29. J. S. Larsen: SCE
beloruse:
праваручны
france:
1. droitier (adj.)
germane:
1. rechtshändig
hispane:
diestro, diestra
indonezie:
1. kinan
itale:
1. destro (agg.), destrorso 2. destro (agg.)
japane:
右利きの [みぎききの]
nederlande:
1. rechtshandig 2. rechter (voor de rechterhand)
ukraine:
праворучний, який легше володіє правою рукою

duamana

(frazaĵo) Jam uzita, ne nova, brokanta; raportata, onidira: eblas multon fari […] aĉeti malpli, aĉeti duamanajn aferojn, partopreni en senmonaj interŝanĝaj retoj [30]; la homoj surstrate ekstere devos dependi de duamana raporto [31].
30. Marion: Revolucio?!, 2010
31. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
beloruse:
няновы, ужываны, з другіх рук, патрыманы
bulgare:
който е втора ръка, употребяван
ĉine:
二手 [èrshǒu]
france:
de seconde main
hispane:
usado, de segunda mano
indonezie:
kikan
nederlande:
tweedehands

maldekstramana

1.
Uzanta sian maldekstran manon pli facile ol la dekstran: oni estas dekstra- aŭ maldekstramana same denaske kiel oni estas ina aŭ malina [32].
2.
Rilata al la maldekstra mano: serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano RokPop .
32. J. S. Larsen: SCE
beloruse:
леваручны
ĉeĥe:
levák (adj.), šikovný na levou ruku
france:
1. gaucher (adj.)
germane:
1. linkshändig
hispane:
zurdo, cucho
indonezie:
1. kidal
itale:
1. mancini, sinistrorso 2. sinistro (agg.)
japane:
左利きの [ひだりききの]
nederlande:
1. linkshandig 2. linker (voor de linkerhand)
slovake:
ľavák
ukraine:
ліворучний, який легше володіє лівою рукою

ĉemane

Sufiĉe proksime, ke per la mano oni tuŝas aŭ facile povas atingi: juna vidvino estis survoje al tombo kun sia knabeto ĉemane [33]; ĉu vi havas tri fotografaĵojn ĉemane [34]?
angle:
at hand, handy
beloruse:
падручна, пад рукой
bretone:
dindan dorn, dindan e zorn
ĉine:
凑手 [còushǒu], 湊手 [còushǒu], 在即 [zàijí], 手头 [shǒutóu], 手頭 [shǒutóu]
france:
à portée de main
hispane:
a mano (por proximidad), al alcance
itale:
sottomano
japane:
手元で [てもとで], 手元に [てもとに]
nederlande:
bij de hand
pole:
pod ręką
ruse:
под рукой
ukraine:
мати щось під руками

*ĉirkaŭmano [35]

(evitinde)
Braceleto portata ĉe la manradiko: Sara estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la […] oraj ĉirkaŭmanoj kaj ĉirkaŭkoloj, de la tuta brilaĵaro [36]; ŝi portis grandajn briliantojn, […] sonorigis dek ĉirkaŭmanojn [37].
Rim.: Kvankam fundamenta, tiu formo kontraŭas la 11-an regulon. Cetere ĝi ne apenaŭ la manon, sed la manradikon aŭ malsupran brakon. Do prefere uzu „brakringo“ aŭ „braceleto
angle:
bracelet
beloruse:
бранзалет
bretone:
tro-vrec'h
ĉine:
手鐲 [shǒuzhuó], 手镯 [shǒuzhuó], 鐲 [zhuó], 镯 [zhuó], 釧 [chuàn], 钏 [chuàn], 手鏈 [shǒuliàn], 手链 [shǒuliàn], 手环 [shǒuhuán], 手環 [shǒuhuán], 鐲子 [zhuózi], 镯子 [zhuózi]
france:
bracelet (de poignet)
germane:
Armband
hebree:
צמיד
hungare:
karperec
itale:
braccialetto
nederlande:
armband
pole:
bransoletka
ruse:
браслет
ukraine:
браслет

enmanigi

(tr)
1.
Meti en la manon: enmanigi leteron, skatolon Marta al iu; li enmanigis al mi pakaĵeton da buterpanoj [38];
2.
(figure) Meti sub la povon de iu: al mi vin la diino enmanigis (vian sorton komisiis) Ifigenio . VD:konfidi
beloruse:
уручыць
bretone:
lakaat udb. etre daouarn ub.
ĉeĥe:
dodat, doručit
ĉine:
[jiāo], 繳 [jiǎo], 缴 [jiǎo], 繳交 [jiǎojiāo], 缴交 [jiǎojiāo]
france:
remettre (confier), prendre en main
hispane:
entregar
itale:
mettere in mano
japane:
入手する [にゅうしゅする], 手渡す [てわたす], 託す [たくす], 任せる [まかせる]
nederlande:
overhandigen
pole:
powierzać 1. wręczać
ruse:
вручить
slovake:
doručiť
ukraine:
вручати, давати в руку

manenmane kun, man-en-mane kun

(prepoziciaĵo)
Kun, fide kaj akorde, per reciproka helpo: man-en-mane ili iras tra l' dimanĉo plu kaj plu [39]; Medicina Terminologia Centro, kiu laboru man-en-mane kun la Terminologia Centro de I.S.A.E [40].
39. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Majo
40. A. Albault: Plena Ilustrita Vortaro, al la medicina parto, p. xxi-a
angle:
hand in hand
beloruse:
рука ў руку
bretone:
dorn-ha-dorn gant
bulgare:
ръка за ръка с
ĉine:
手拉手 [shǒulāshǒu], 手牵手 [shǒuqiānshǒu], 手牽手 [shǒuqiānshǒu], 携手 [xiéshǒu], 攜手 [xiéshǒu]
france:
en plein accord avec, en toute confiance avec, main dans la main avec
hispane:
mano a mano
nederlande:
hand in hand
pole:
ręka w rękę
ruse:
рука об руку

peti ies manon

(frazaĵo) Svati: kun flamo en la brusto mi petas vian manon [41].
angle:
ask for someone's hand in marriage
beloruse:
прасіць рукі
bretone:
goulenn dorn ub.
bulgare:
моля за нечия ръка
france:
demander la main (de)
germane:
um jemandes Hand bitten
hispane:
pedir la mano de alguien
itale:
chiedere la mano
nederlande:
iem. om zijn/haar hand vragen
pole:
prosić o rękę
ruse:
просить чьей-либо руки

plenmano

(arkaismo)
Manpleno: la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno [42]; pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo [43].
beloruse:
жменя
ĉeĥe:
hrst (něčeho)
itale:
manata (quantità), manciata, pugno (quantità)
japane:
ひと握り [ひとにぎり], ひとつかみ
nederlande:
handvol (arch.)
slovake:
hrsť
ukraine:
жменя, пригорща

propramane

Per sia mano, mem2, surprenante la taskon, la respondecon: propramane mi mortigis la drakon [44].
44. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
уласнаручна
ĉine:
亲手 [qīnshǒu], 親手 [qīnshǒu], 自行 [zìxíng]
france:
de sa propre main
japane:
自分の手で [じぶんのてで], 自力で [じりきで], 自筆で [じひつで]
ukraine:
власноручно, власноруч

submanaĵo

TIP Duonmola mato, kiun oni kuŝigas sur skribotablo por faciligi skribadon: sur mia skribotablo kuŝas, kiel submanaĵo, mapo de Eŭropo [45].
45. P. Desmet: Inter nordo kaj sudo, en: Bildoj pri Norda Lando, 2006
beloruse:
падушачка пад запясьце
france:
sous-main

transmanigi

(tr)
Transdoni de mano al mano: Kutime elprenis el sia buŝo la fiŝhokon, kaj transmanigis ĝin al li [46].
46. Princo Toneri k.a., trad. K. Nohara: Kroniko Japana, 1935
beloruse:
перадаваць (з рук у рукі)
ĉine:
传递 [chuándì], 傳遞 [chuándì], 交 [jiāo], 交給 [jiāogěi], 交给 [jiāogěi]
france:
donner (de main à main), passer (de main à main)

manartiko

ANA Artiko de mano kun brako: tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj [47]; la elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis […] [48].
angle:
wrist
beloruse:
запясьце
bretone:
arzorn
bulgare:
китка
ĉeĥe:
kloub zápěstí
ĉine:
[wàn], 手腕子 [shǒuwànzi], 腕子 [wànzi], 腕关节 [wànguānjié], 腕關節 [wànguānjié]
france:
poignet
germane:
Handgelenk
hispane:
muñeca (articulación)
indonezie:
pergelangan tangan
itale:
polso
japane:
手首の関節 [てくびのかんせつ]
nederlande:
pols
pole:
przegub ręki
ruse:
запястье
slovake:
kĺb zápästia
svede:
handled
ukraine:
зап’ястя

mandorso

ANA Ekstera flanko de mano: lentugoj sur mandorso [49]; ni metis lin en la ĉerkon, kaj en ĝi ni metis necesaĵojn por lia ekvojaĝo, nome mandorso-kovrilojn, suro-bendojn, ŝtrumpetojn, pajlajn sandalojn, bastonon kaj glavon [50].
angle:
back of the hand
beloruse:
тыльны бок далоні
bretone:
kil an dorn
bulgare:
опакото на ръката
ĉine:
手背 [shǒubèi]
france:
dos de la main
germane:
Handrücken
hispane:
dorso (de la mano)
indonezie:
punggung tangan
itale:
dorso della mano
japane:
手の甲 [てのこう]
nederlande:
handrug, rug (v.d.hand)
pole:
wierzch dłoni
ruse:
тыльная сторона ладони
ukraine:
тил кисті

manpleno

Tiom da io, kiom povas enteni mankavo: manpleno da ĉerizoj; la dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi [51]; li prenis el la teko manplenon da ĉervoncoj [52]; (figure) la manpleno da aktivuloj loĝis dise, kunvenis 1–2-foje jare por kelkaj horoj [53].
LST:mezurunuo
angle:
fistful, handful
beloruse:
жменя
bretone:
dornad
ĉeĥe:
hrst
ĉine:
满手 [mǎnshǒu], 滿手 [mǎnshǒu], 一把 [yībǎ], 一握 [yīwò], 一撮 [yīcuō], 不易对待之人 [búyìduìdàizhīrén], 不易對待之人 [búyìduìdàizhīrén], 少数 [shǎoshù], 少數 [shǎoshù], 少量 [shǎoliàng], 一小撮 [yīxiǎocuō]
france:
poignée (quantité)
germane:
Handvoll
hispane:
puño (cantidad), puñado
itale:
manata (quantità), manciata, pugno (quantità)
nederlande:
handvol
pole:
garść
ruse:
горсть, пригоршня
slovake:
hrsť
svede:
handfull
ukraine:
жменя

manradiko

ANA Manartiko: kiel suflorslipeto servas ankaŭ propra polmo aŭ manradiko de trompema lernanto [54]; la pteroido, osto trovebla nur ĉe flugsaŭroj, konektiĝis al la manradiko kaj helpis subteni membranon, la propatagion, inter la manradiko kaj la ŝultro [55].
angle:
wrist
beloruse:
запясьце
bretone:
arzorn
bulgare:
китка
ĉeĥe:
zápěstí
ĉine:
[wàn]
france:
poignet
germane:
Handgelenk
hispane:
muñeca (articulación)
indonezie:
pergelangan tangan
itale:
polso
japane:
手首 [てくび]
nederlande:
pols
pole:
przegub ręki
ruse:
запястье
slovake:
zápästie
svede:
handled
ukraine:
зап’ястя

mansupro

ANA Mandorso: ĥamso estas same simbolo por daŭremeco, kuraĝo, parte lojaleco kaj pento, ĝi estas ofte portata kiel talismano en formo de mano, ofte kun okulo meze de la mansupro [56].
angle:
back of the hand
beloruse:
тыльны бок далоні
bretone:
kil an dorn
bulgare:
опакото на ръката
ĉine:
手背 [shǒubèi]
france:
dos de la main
germane:
Handrücken
hispane:
dorso (de la mano)
indonezie:
punggung tangan
itale:
dorso della mano
nederlande:
handrug, rug (v.d.hand)
pole:
wierzch dłoni
ruse:
тыльная сторона ладони

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
dekstra~a: Mankas verkindiko en fonto.
maldekstra~a: Mankas verkindiko en fonto.