*freŝ/a
*freŝa ↝
-
Ne malnova, ĵusa:
freŝa modo;
freŝdata informo;
plej freŝaj novaĵoj de gazeto;
ili fosis en la freŝajn tombojn kaj
elprenis la viandon de la mortintoj
[1];
[kaptita] ĉe l' freŝa faro
PrV
;
ĉu vi ricevis freŝaĵojn (freŝajn sciigojn) pri
li?
- a)
- Pro ĵuseco bonkvalita, bonstata, vigla: mi havas pli freŝan panon, ol vi [2]; freŝa viando, ovo; ĉiujn pordojn malfermadis [ili…] por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron [3]; la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron [4]; grajnaĵo el freŝaj grajnoj [5]; puto kun freŝa akvo [6]; freŝa mielo [7]; freŝa verdaĵo [8]; mi estas oleita per freŝa oleo [9]; lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco [10]; vespero lacigas, mateno freŝigas PrV ; ĵus mi vidis la sunon, tiel freŝruĝan, tiel belegan, kian mi neniam vidis antaŭe [11].
- b)
- Nedifektita de malĵuseco, de eluziteco: rostitaj grajnoj kaj freŝaj (krudaj) grajnoj [12]; vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi [13]; homo ankoraŭ freŝa malgraŭ longa vojaĝo; ili floras ankoraŭ en la maljuneco, estas sukplenaj kaj freŝaj [14]; oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj [15]; freŝa vesto; ĉiam freŝa estas la memoro pri lia morto; freŝa entuziasmo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:19
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:24
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 66:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 92:10
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:25
11. Ĉen Hongjing, trad. Miaohui: Blogaĵoj de Miaohui, 2005-06-07
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:14
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 92:14
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:7

- angle:
- fresh
- beloruse:
- сьвежы
- bulgare:
- пресен
- ĉeĥe:
- čerstvý
- france:
- frais (adj.), récent ĉe l' ~a faro: la main dans le sac
- germane:
- aktuell, frisch, neu ĉe l' ~a faro: auf frischer Tat
- hispane:
- fresco
- katalune:
- fresc ĉe l' ~a faro: in fraganti, en flagrant delicte
- nederlande:
- actueel, fris, nieuw, recent, vers
- pole:
- świeży
- portugale:
- fresco, recente, novo
- rumane:
- proaspăt
- ruse:
- свежий
- slovake:
- čerstvý
freŝe
- 1.
- Ĵuse: freŝe falinta neĝo [16].
- 2.
- En freŝa stato: ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno [17].
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- germane:
- frisch
freŝeco
- Stato de io aŭ iu freŝa: Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj […] kaj ne malaperis lia freŝeco [18]; ŝi estis plena de freŝeco kaj ĉarmo IK ; [li] rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno [19].
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 34:7
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
- beloruse:
- сьвежасьць
- france:
- fraicheur
- germane:
- Frische
- hispane:
- frescura
- katalune:
- frescor
- nederlande:
- frisheid
- pole:
- świeżość
- ruse:
- свежесть
refreŝigi ↝
- Fari ion denove freŝa: fliki kaj refreŝigi vestojnB ; refreŝigu min per pomsuko [20]; ili refreŝigis mian spiriton [21]. refreŝigi la kolorojn de pentraĵo, la aeron en la ĉambro, la memoron pri farita promeso; sin refreŝigi (sin meti en bonan, freŝan staton); refreŝiga spirita bano.
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 2:5
21. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:18
21. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:18
- beloruse:
- асьвяжыць sin re~igi: асьвяжыцца re~iga: асьвяжальны
- france:
- rafraichir sin re~igi: se rafraichir re~iga: rafraichissant
- germane:
- auffrischen
- hispane:
- refrescar
- katalune:
- refrescar, renovar sin re~igi: refrescar-se re~iga: refrescant
- nederlande:
- verfrissen sin re~igi: zich verfrissen re~iga: verfrissend
- pole:
- odświeżyć
- ruse:
- освежить
refreŝigaĵo
Refreŝiga trinkaĵo: sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo [22]; post la unua refreŝigaĵo ni pretigos nin [23].
22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
23. Rikoltado de olivoj en Izola/Isola, Slovenia Esperanto-Ligo
23. Rikoltado de olivoj en Izola/Isola, Slovenia Esperanto-Ligo
- beloruse:
- асьвяжальны напітак
- france:
- rafraichissement (boisson)
- germane:
- Erfrischung Erfrischungstrunk
- hispane:
- refresco
- katalune:
- refresc
- nederlande:
- frisdrank
- pole:
- napój orzeźwiający
refreŝiĝi
(ntr)
- beloruse:
- асьвяжыцца
- france:
- se rafraichir
- germane:
- sich erfrischen
- katalune:
- refrescar-se, revitalitzar-se
- nederlande:
- zich verfrissen
- pole:
- odświeżyć się
*malfreŝa ↝
-
Tute ne freŝa:
tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono
[26];
ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta
[27];
malfreŝa akvo
[28];
gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa
PrV
.
arĥaika, kaduka, malnova, mucida 1, putra, velka
26.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:5
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:5
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- beloruse:
- нясьвежы, чэрствы (пра хлеб)
- france:
- défraichi, fatigué (pas frais), pas frais, rance, rassis (pas frais), usé
- germane:
- alt, abgestanden, welk, verdorben
- katalune:
- marcit, ranci, mústic, utilitzat
- nederlande:
- oudbakken, muf, rans, ranzig, vermoeid
- pole:
- nieświeży
- ruse:
- несвежий
administraj notoj
re~igi:
Mankas verkindiko en fonto.