*park/o
*parko
- 1.
Ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta kiel publika aŭ privata promenejo; plezurarbareto: li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj [1]; alaŭdo en la Frederika parko [2]; ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron [3]; en granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj [4]; Li elkuris [kaj] malaperis en la aleoj de l' parko [5]; en angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj [6].
ĝardeno
- 2.
Naturrezervejo: ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko [7]; povas okazi, ke en la listo de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj aperos ankaŭ nacia parko de la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio [8].
Rim.:
Parkoj estas ankaŭ tri
diinoj (= Parcoj).
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
6. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 14a
7. J. de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
8. Monato, Laimius Straznickas: Terlango ‐ natura valoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
6. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 14a
7. J. de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
8. Monato, Laimius Straznickas: Terlango ‐ natura valoro
- angle:
- 1. park
- beloruse:
- 1. парк 2. запаведнік
- bretone:
- 1. liorzh (park), park (liorzh) 2. park naturel
- bulgare:
- 1. парк
- ĉeĥe:
- parkoviště
- ĉine:
- 1. 公园 [gōngyuán]
- france:
- 1. parc 2. parc naturel, réserve naturelle
- germane:
- 1. Park 2. Nationalpark
- hungare:
- 1. park 2. természetvédelmi terület, natúrpark
- indonezie:
- 1. taman 2. taman nasional
- nederlande:
- 1. park 2. natuurpark, park (natuurreservaat), natuurreservaat
- pole:
- park
- portugale:
- 1. parque 2. parque natural
- ruse:
- 1. парк 2. заповедник
- slovake:
- parkovisko
- tibete:
- གླིང་ག་
- ukraine:
- парк
amuzparko
- Terspaco provizita je pluraj ludiloj por infanoj kaj plenkreskuloj: Barbara ne estas en la amuzparko [9]; […] nek eniru spegulan labirinton de amuzparko [10]; mi faris demandon en Esperanto al amuzparko Port Aventura en Hispanio [11].
9.
L. Portella: Ŝi estas mia amiko, Pentuvio, jaro 2007a, p. 23a
10. S. Johansson: Vulkana debuto, Originala literaturo Esperanta
11. Monato, Olivier Buisson: Esperanta korespondo inter du lingvoj
10. S. Johansson: Vulkana debuto, Originala literaturo Esperanta
11. Monato, Olivier Buisson: Esperanta korespondo inter du lingvoj
- angle:
- fun fair
- beloruse:
- забаўляльны парк
- france:
- parc de loisir
- germane:
- Vergnügungspark
- hispane:
- parc d'atraccions
- indonezie:
- taman hiburan
- nederlande:
- attractiepark, lunapark
- pole:
- park rozrywki, plac zabaw, ogródek jordanowski, lunapark
- portugale:
- parque de diversões
naturparko
Naturrezervejo: ŝi konstatis, ke pli favoraj studeblecoj eble ekzistus en la ruanda parto de la granda naturparko de la vulkanoj [12]; la Regiona Naturparko Briero situas en suda Bretonio, inter la elfluejoj de la riveroj Vileno kaj Luaro [13].
12.
W. M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
13. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras
13. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras
- beloruse:
- запаведнік
- bretone:
- park naturel
- ĉeĥe:
- chráněná krajinná oblast, národní park, přírodní rezervace
- france:
- parc naturel, réserve naturelle
- germane:
- Naturpark
- hungare:
- természetvédelmi terület, natúrpark
- indonezie:
- cagar alam
- nederlande:
- natuurpark, park (natuurreservaat), natuurreservaat
- pole:
- park narodowy
- portugale:
- parque natural
- ruse:
- заповедник
- slovake:
- prírodná rezervácia
- ukraine:
- природний парк
parkumi PIV2
(tr)

parki.2

- Provizore lasi veturilon stari en taŭga loko, dum oni ĝin ne uzas: Parkumu la aŭton kaj alproksimiĝu al la basenoj [14]; La ĉestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon [15]; en la urbocentro de lundo ĝis vendredo por parkumi necesas aĉeti […] specialajn biletojn [16]; (figure) ĉina satelito, kiun oni „parkumos“, se tiel diri, en la kosma spaco malantaŭ la luno [17].

14.
Roberto PIGRO: Saturnia: Vintra magioMonato
15. Monato, AMik: Di(s)sendite
16. Informilo pri la 94a UK en Bjalistoko
17. J.-J. Wwintraecken: Kapti la kosmajn sekretojnMonato
15. Monato, AMik: Di(s)sendite
16. Informilo pri la 94a UK en Bjalistoko
17. J.-J. Wwintraecken: Kapti la kosmajn sekretojnMonato
- angle:
- to park
- beloruse:
- паркаваць
- ĉeĥe:
- parkovat
- france:
- garer (tr), se garer
- germane:
- parken
- indonezie:
- parkir
- nederlande:
- parkeren (ontr.)
- pole:
- parkować
- portugale:
- estacionar
- ruse:
- парковать
- slovake:
- parkovať
- ukraine:
- паркувати, ставити на стоянку (автомобіль)
parkumejo PIV2

- Loko destinita por parkumi veturilojn: ankaŭ ekzistas parkumejo interne de la hotelo [18]; oni ŝerce diras, ke la ĉefaj avantaĝoj ĝuataj de la lordoj […] estas senpaga parkumejo en centra Londono kaj, due, la plej bona klubo [19].


- angle:
- car park, parking lot, parking garage
- beloruse:
- паркоўка, паркінг
- ĉeĥe:
- parkoviště
- france:
- parc de stationnement, parking
- germane:
- Parkplatz
- indonezie:
- tempat parkir
- nederlande:
- parkeerplaats
- pole:
- parking
- portugale:
- estacionamento
- ruse:
- автостоянка, парковка, паркинг
- slovake:
- parkovisko
- ukraine:
- стоянка (автомобілів)
parkumado
parkumo

- 1.
- La ago parkumi (parkumado) aŭ ties rezulta stato: parkumo sur trotuaro estas permesita en kelkaj landoj nur en lokoj, indikitaj per konvenaj trafiksignaloj; pripagi parkumon.
- 2.
- (evitinde)
parkumejo ni parkumis tuj ĉe la eniro, dum la parkumo por ordinaraj turistoj estis sufiĉe malproksime [21].
Rim.: Tiu uzo paŭsas la anglan etimon (car park), kiu efektive estas la fonto de la esperanta PARK/UM-. Tamen en Esperanto PARK/UM estas bazo verba (konforme al la internacia signifo de la angladevenaj pruntaĵoj de la angla radiko en nacilingvoj), tial en Esperanto tiusence pli konvenas nomi la parkumadan lokon „parkumejo“. [Sergio Pokrovskij]
21.
Unuafoje en Universala Kongreso, China
Radio International, 2005-03-09
- ruse:
- парковка