8garaĝ/o SPV

garaĝo

ARKI Konstruaĵo, kie oni deponas, ŝirmas aŭ riparas motorajn veturilojn, biciklojn ks: garaĝo de bicikloj, de aŭtoj; la aŭto estis en la garaĝo de la hotelo [1]; la Ĉeĥa Asekur-Kompanio komencis tie konstrui novan domegon kun du subteraj etaĝoj por garaĝoj [2]; en ĉiu stratangulo staras garaĝo por rapida aŭtoriparado [3]; malfermita busgaraĝo [4]; la malpura alta muro de la granda urba tramgaraĝo [5]. VD:hangaro, remizo
angle:
 garage
beloruse:
 гараж
france:
 garage (de réparation)
germane:
 Garage [deponejo], Werkstatt [riparejo]
hispane:
 garaje
hungare:
 garázs
indonezie:
 garasi
katalune:
 garatxe, taller
nederlande:
 garage
pole:
 garaż
portugale:
 garagem [deponejo], oficina [riparejo]
ruse:
 гараж
turke:
 garaj
ukraine:
 ґараж

administraj notoj

pri ~o :
    Ĉu ne indas vastigi la sencon al "vendejo de veturiloj".
    Cetere
    ĉu remizon por kaleŝoj tute ne eblas nomi
    "garaĝo"?
    [MB]