*vetur/i PV

*veturi

(ntr)
1.
TRA Iri ne paŝante sed transportate per diversaj rimedoj: morgaŭ mi veturos Parizon [1]; en vintro ni veturas per glitveturilo [2]; veturi per cervoj aŭ hundoj [3]; [ili] sidiĝis en la kaleŝo kaj nenie haltante veturis hejmen [4]; mi ĉiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj [5]; ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj [6]; ĉiuj […] marveturas kun vi [7]; mi baldaŭ devis lerni la velveturadon [8]; konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro [9]; (figure) veturi sur sia paro da kruroj PrV . VD:kruro, pasaĝero.
2.
(pp veturiloj) Translokiĝi: [ŝi] ne rimarkis, ke la ŝipo veturas [10]; jen ĉaro veturas, veturigisto krias al la ĉevalo [11]; la aŭtomobilo veturis ankoraŭ kelkajn metrojn [12]; la trajno veturis al la urbo [13].
angle:
travel (by vehicle), ride
beloruse:
ехаць
ĉeĥe:
jet, vézt se (čím, kam)
france:
aller (en véhicule), se déplacer (en véhicule)
germane:
fahren 1. reiten, fliegen (im Flugzeug)
hispane:
ir (en un vehículo), desplazarse (en un vehículo)
hungare:
1. megy (járművel), utazik 2. közlekedik
ide:
vehar
indonezie:
1. berkendara, berkemudi, bepergian 2. berjalan (utk kendaraan), bergerak (utk kendaraan)
japane:
(乗り物で)行く [いく]
nederlande:
reizen (in een voertuig), rijden (in een voertuig)
nepale:
ड्राइव
pole:
jeździć, jechać
portugale:
andar de veículo, ir(com alguma espécie de veículo)
ruse:
*ехать, ездить
slovake:
cestovať, chodiť, viezť sa
svede:
åka, fara, färdas
tibete:
མོ་ཊ་གཏོང་
tokipone:
tawa (kepeken tomo tawa)
turke:
arabayla bir yerden bir yere gitmek
ukraine:
їхати, їздити, роз’їжджати

veturigi

(tr)
1.
Transporti per diversaj rimedoj: Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fraŭlinon de Savinako al Parizo [14]; oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj [15]; kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne [16]; mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, diris la maristo, mi estus pendigata kaj vi ankaŭ [17]; kiam nokte li veturigis virinojn, li kutime atendis antaŭ la enirejo ĝis ili eniros en la loĝejon, por ke iu ulo ne embusku ilin [18].
2.
Direkti veturilon: malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo [19]; mi elektos kvar el ili por veturigi la ŝipon [20]; li simple trorapide veturigis la aŭton sur la [kurbo]plena vojo [21].
angle:
1. to transport 2. to drive
beloruse:
1. везьці 2. кіраваць, вадзіць
ĉeĥe:
vozit, vézt, vézt, řídit
france:
1. transporter 2. conduire, mener (un véhicule)
germane:
fahren 1. transportieren 2. steuern
hispane:
1. transportar 2. conducir
hungare:
1. szállít, fuvaroz 2. vezet (járművet)
ide:
1. vehigar
indonezie:
mengendarai 1. mengangkut, mentranspor, memindahkan 2. mengendarai
japane:
1. (乗り物で)運ぶ [はこぶ] 2. (乗り物を)運転する [うんてんする]
nederlande:
1. vervoeren 2. besturen
pole:
1. wozić 2. prowadzić, kierować
portugale:
transportar
ruse:
1. везти, возить 2. вести (машину, карету и т.п.)
slovake:
riadiť, viezť, voziť
svede:
1. skjutsa, köra 2. köra
turke:
2. araç sürmek
ukraine:
возити, везти, вести (транспортний засіб), провадити, управляти

veturigisto

Homo, kiu direktas veturilon: la veturigisto malsupreniris kaj skrapis la bestojn [22]; apud la bovoj [iris] veturigisto kun mallonga vipo [23]; veturigisto de komercaĵoj [24]; nur pro la veturigo de la biblioteko veturigisto postulas naŭdek rublojn, ĉar ĝi konsistigos ne malpli ol dek ŝarĝveturiloj [25]. SUB:aŭtisto, koĉero, piloto, ŝoforo
angle:
driver
beloruse:
кіроўца, вадзіцель, возчык, фурман
ĉeĥe:
forman, kočí, vozka
france:
chauffeur, conducteur, pilote
germane:
Fahrer, Kutscher, Fahrzeugführer, Wagenlenker
hispane:
conductor, maquinista, piloto
hungare:
(jármű)vezető, kocsis
indonezie:
pengendara, pengemudi
japane:
運転手 [うんてんしゅ], 御者 [ぎょしゃ]
pole:
kierowca, przewoźnik, woźnica (tylko dot. powozów konnych), powożący (tylko dot. powozów konnych), furman (tylko dot. powozów konnych), fornal (tylko dot. powozów konnych), szofer (tylko dot. samochodów i autobusów), motorniczy (tylko dot. tramwajów i trolejbusów)
ruse:
возница, кучер, ямщик, извозчик, водитель
slovake:
povozník
svede:
förare, chaufför
turke:
sürücü, şoför
ukraine:
кучер, ямщик, візник

*veturilo

TRA Ilo por transportado, konsistanta esence el iaforma kesto, kaj plejofte radoj aŭ glitiloj: en somero ni veturas per diversaj veturiloj [26]; du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj [27]; ĉu pro la monotona balado de la remilo, ĉu pro la balanciĝado de la naĝveturilo […] eĉ la plej forte afliktita homo mirinde trankviliĝas [28]; antaŭ la palaco haltis grandega veturilo en formo de barko [29]; lin salutis la tintado kaj vipkrakado de glitveturiloj [30]; tramveturilo pasis, interne plena [31]; ĉevalveturilo [32]; svarmis tiom da ĝendarmaj veturiloj kaj helikopteroj [33]; vidante ŝarĝveturilon de konata firmao [34]; la trifoja alveno […] de la poŝtveturilo estis grava okazaĵo en la urbeto [35]; homoj, starantaj sur la ĉerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo [36]; mi transloĝigis la loĝantaron al Syrakusai, ĉar ili estis lertaj industriistoj, kiuj fabrikis por nia armeo ŝildojn kaj batalveturilojn (kp batalĉaro) [37]; zumo de elektroveturiloj […] trapenetris la aeron Metrop ; jen ŝi prenas la infanveturilon (vd infanĉareto) kaj rapidas sur la ŝoseo [38]; mi sentas, kvazaŭ mi kuŝus en la fojnoveturilo [39]; stratvendistoj kun puŝveturiloj (vd puŝĉaro, ĉarumo) [40]; de unu baniĝanto al alia li vadas, demandante: „kie estas la banveturilo, numero tricent okdek kvin?“ [41]; la marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo [42]; oni […] likvidis 93 tankojn, 153 blenditajn transportilojn kaj 339 militveturilojn [43]; longaj kolonoj de tankoj, kanonoj, kirasveturiloj kaj trupportiloj pasis [44]; knarantaj raŭpveturiloj [45]; starveturilo konsistas el eta platformo kun elektra motoro, du flankaj radoj, antaŭa vertikala stango kun horizontala biciklosimila stirilo por ambaŭ manoj [46]; post unu (tera) horo, la spacveturilo revenos [47]. veturiloj
angle:
vehicle
beloruse:
транспарт, транспартны сродак, калёсы, павозка
ĉeĥe:
dopravní prostředek, povoz, vozidlo, vůz
ĉine:
车, tr. 車 [chē]
france:
moyen de transport, véhicule
germane:
Fahrzeug ĉerk~ilo: Leichenwagen. fojno~ilo: Heuwagen. kiras~ilo: Panzerfahrzeug. raŭp~ilo: Raupenfahrzeug. star~ilo: Stehroller.
hispane:
medio de transporte, vehículo
hungare:
jármű
ide:
vehilo
indonezie:
kendaraan
japane:
乗り物 [のりもの]
nederlande:
voertuig
pole:
pojazd, wóz, powóz, fura (także pot.)
ruse:
средство передвижения, экипаж, повозка, транспорт
slovake:
dopravný prostriedok, povoz, vozidlo
svede:
fordon
tibete:
ཐེག་པ་
tokipone:
tomo tawa (kun fermita ena spaco), (malofte) ilo tawa
turke:
taşıma aracı
ukraine:
транспортний засіб, екіпаж, карета

veturilaro

1.
Aro da veturiloj de kunvojaĝantoj, militiro ktp: frumatene veturiloj kunveturis apud fortikaĵo, akompanontaj soldatoj eliris, […] Ĵilin rajdis, veturilo kun liaj havaĵoj veturis en veturilaro [48]; li, sepdekjarulo, decidiĝis aliĝi al la soldatoj de la armea veturilaro [49]; anstataŭ standardoj vi portus mortotukojn kaj sur la veturilaro transportus ĉerkojn [50]; tiu supereco estas la sama, kiel […] tiu de la fervojoj kompare kun la iama malkomforta kaj malrapida veturilaro [51]; homhelpa veturilaro atingas Rukban-o, Sirio […] kaj helpos ĉirkaŭ 50 000 homojn [52]; aŭdiĝas la kanto Cigana Veturilaro [53]. VD:karavano, konvojo, vagonaro
2.
Ĉiuj veturiloj kiuj apartenas al entrepreno.
48. L. Tolstoj, trad. N. Kabanov: Kaŭkaza Militkaptito, Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj, Moskvo, 1912
49. Trifon Ĥristovski: Mia Vivo, ĉap. 4
50. August Strindberg, trad. G. H. Backman: La Konscienco Riproĉas, p. 23
51. Parolado de frato Izidoro: Graveco de Esperanto en la Blinduledukado, Belga Esperantisto, n-ro 7, Majo 1909, p. 148
52. UN Esperante, 2018-11-04
53. Pola Retradio en Esperanto, 2013-07-05
angle:
1. column
beloruse:
1. абоз
france:
1. train (militaire)
germane:
1. Train, Tross, Konvoi, Fuhrpark 2. Fuhrpark
hispane:
1. columna (militar)
hungare:
1. trén, szállítóoszlop
indonezie:
1. konvoi 2. armada
itale:
1. colonna (mil.), convoglio (mil.)
nederlande:
1. legertros
ruse:
1. обоз

ĉirkaŭveturi

(tr)
1.
Veturi ĉirkaŭ: la glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon [54]; [li] ĉirkaŭveturis la kampojn, parolis kun la servistoj [55]; sur belega ŝipo […] ĉirkaŭveturi la tutan mondon [56].
2.
(abs.) Veturi en la ĉirkaŭaĵo: [la veturilon] tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi [57].
angle:
1. to circle (by vehicle) 2. to drive around
beloruse:
1. аб’яжджаць, кружыць (на транспартным сродку) 2. ехаць кругам
germane:
1. umfahren 2. umher fahren
hungare:
1. körbeutazik, megkerül (járművel) 2. kerül egyet (járművel)
indonezie:
1. mengelilingi (dgn kendaraan) 2. berputar-putar (dgn kendaraan)
pole:
1. objeżdżać 2. przejeżdżać się, karnąć się (pot.)
ruse:
1. объехать, объезжать 2. разъезжать кругом
ukraine:
об’їжджати (навколо)

veturejo

Tiu parto de placo, de urba strato aŭ alia vojo, kiu estas destinita por veturado (kontraste al la trotuaroj, gazonoj ktp): same kiel aliloke, sur stratoj inter veturejo kaj piedirejo estas duonmetra akvofluejo, rande de kiu estas la betonbloka „barilo“ [58]; fumo leviĝas el iu vendejo, kaj la fajrobrigado ĵetas malsekajn, fulgajn meblojn sur la veturejon [59]; ŝi eksaltis de la veturejo sur la trotuaron, provis rifuĝi en la enirejo, sed la elfluanta publiko baris al ŝi la vojon [60]. VD:strato, ŝoseo
58. M. Lahtinen: Kvar semajnoj en Armenio kaj Irano, Tehrano
59. Jennő Rejtő, trad. László Balázs: Pariza fronto
60. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap.14a, p.131a
angle:
traffic area
beloruse:
праезная частка
ĉeĥe:
dopravní cesta, jízdní dráha, silnice, vozovka
france:
chaussée
germane:
Fahrbahn
hispane:
calzada
indonezie:
area lalu lintas, wilayah lalu lintas, badan jalan
japane:
車道 [しゃどう], 車線 [しゃせん]
pole:
jezdnia
ruse:
проезжая часть
slovake:
jazdná dráha

elveturi

(ntr)
Eliri veturante: ili elveturis ekster la urban pordegon [61]; kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la manĝaĵoj staris sur la genuoj de la filino [62]; havena komisio ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon, […] doninte la permeson por elveturo [63]; la maŝino estis tro alta kaj ne povis elveturi la halon [64].
beloruse:
зьехаць, выехаць
ĉeĥe:
vyjet (z)
france:
sortir (en véhicule)
germane:
ausfahren, herausfahren, verlassen
hispane:
salir (en vehículo)
hungare:
kiutazik, kihajt (járművel) , kijár (járművel)
indonezie:
berkendara keluar, bepergian keluar
japane:
出ていく [でていく], 出かける [でかける]
pole:
wyjeżdżać
ruse:
уехать, выехать
slovake:
vycestovať
ukraine:
виїжджати

enveturi

(ntr)
Eniri veturante: la kaleŝo enveturis en la korton [65]; matene enveturis la militaj maŝinoj [66]; la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton Marta ; la ĉaro enveturis en la arbaron kaj ĝuste al la loko, kie oni dehakis la arbojn [67].
angle:
to arrive (by vehicle), to drive up
beloruse:
уехаць, заехаць
ĉeĥe:
vjet ( do)
france:
entrer (avec un véhicule)
germane:
einfahren, hineinfahren
hispane:
entrar (en vehículo)
hungare:
beutazik, behajt (járművel), bejár (járművel)
indonezie:
tiba (dgn kendaraan)
japane:
乗り入れる [のりいれる]
pole:
wjeżdżać
ruse:
въехать, заехать
slovake:
vchádzať, vojsť
ukraine:
в’їжджати

enveturigi

(tr)
1.
Veture enirigi: polaj doganistoj malebligis dimanĉe, ke en Pollandon estu enveturigitaj kortbirdoj […] el Rumanio [68]; britaj instancoj enkondukis rigorajn kontrolojn kune kun pligrandigitaj monpunoj por tiuj, kiuj provis kontraŭleĝe enveturigi homojn [69].
2.
Enpreni en veturilon: ni enveturigis la prezidanton S-ro Sanou Moussie, kiu venis por atendi nin en Barre, por gvidi nin ĝis la bieno [70].
68. -: Malpermeso enveturigi kordobirdojn, Pola Radio, 2005-10-10
69. Antanas Grincevičius: Ruze eniri, akuze eliri, Monato, 2000/11, p. 6
70. E. Géniteau: Renkonto kun la grupoj en Burkinio, Monda Solidareco, 2010-03 (101)
angle:
1. bring in 2. pick up
beloruse:
1. увозіць 2. саджаць (у транспартны сродак), падбіраць (пасажыра)
france:
1. faire pénétrer (en véhicule) 2. embarquer, faire monter (dans un véhicule)
germane:
1. einführen (importieren), herienfahren 2. abholen, aufsammeln
indonezie:
1. membawa masuk (dgn kendaraan), mendatangkan (dgn kendaraan) 2. menjemput (dgn kendaraan)

forveturi

Veturi for de ie: jungu kaj forveturu, […] ke vin ne retenu la pluvo [71]; ili forveturis en fremdajn landojn [72]; kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon [73]; forveturis azenido kaj revenis azeno PrV . VD:deiri
beloruse:
ад’яжджаць (далёка, прэч)
ĉeĥe:
odjet
france:
partir
germane:
wegfahren, verreisen
hispane:
partir (de viaje)
indonezie:
pergi jauh (dgn kendaraan)
japane:
立ち去る [たちさる], 走り去る [はしりさる]
nederlande:
wegrijden
ruse:
уехать
slovake:
odcestovať
ukraine:
виїжджати (геть)

*glitveturilo

TRA Veturilo kiu staras sur glitiloj por iri sur neĝo, glacio, eventuale akvo: en vintro ni veturas per glitveturilo [74]; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan NeĝaBlovado ; li alligis sian veturveturileton al veturveturilo granda kaj luksa (tiratan de ĉevaloj), kiu veturis sur la stratojn kaj poste elveturis ekster la urban pordegon [75]. SUB:sledo
angle:
sled, sleigh, snowmobile
beloruse:
санкі, саначкі
ĉeĥe:
saně, sáňky
france:
traineau (véhicule sur patins)
germane:
Schlitten, Schneemobil
hispane:
trineo (vehículo sobre patines)
hungare:
szán, szánkó
indonezie:
mobil salju
japane:
そり
nederlande:
slee, slede
pole:
sanie, ślizgacz, skuter śnieżny
portugale:
trenó
ruse:
*сани, санки, салазки
slovake:
sane, sánky
ukraine:
сани, санки

kosmoveturilo, spacveturilo

AVI Veturilo kapabla iri tra la kosmo: la projekto de traktato malpermesas […] la uzadon aŭ minacon de forto kontraŭ satelitoj aŭ alia kosmoveturilo [76]; prototipo de unupersona spacveturilo jam ekzistas, kaj la nova nuklea impuls-sistemo ŝajnas vere promesplena [77].
76. -: Rusio kaj Ĉinio proponas..., eventeo, 2008-02-15
77. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
angle:
spaceship, spacecraft
beloruse:
касьмічны човен
france:
vaisseau spatial
germane:
Raumschiff
hispane:
nave espacial
indonezie:
wahana antariksa, wantariksa
japane:
宇宙船 [うちゅうせん], 宇宙機 [うちゅうき]
nederlande:
ruimtevaartuig, ruimteschip
pole:
statek kosmiczny

petveturi

TRA Vojaĝi en veturilo, kies kondukanton oni haltigis sur la vojo kaj petis pri transportado: mi serĉas amikojn kiuj petveturadas ĉirkaŭ la mondo, ŝatus kunveturi kaj havas sperton pri tio [78]; ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo [79]; kiam li aŭton disponis, ĉiam akceptis en ĝin petveturantojn, verŝajne pro iu reciproka sento: li mem ofte vojaĝis petveture [80].
78. A. Makarov: 15 julio 2004, Esperanto Koresponda Servo, soc.culture.esperanto, 2004-07-15
79. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
80. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
angle:
to hitchhike
beloruse:
падарожнічаць аўтастопам
bretone:
c'hoari biz-meud
ĉeĥe:
jet stopem
france:
voyager en auto-stop, voyager en stop
germane:
trampen, Autostop fahren, per Anhalter fahren
hispane:
viajar haciendo auto-stop
hungare:
autóstopozik
indonezie:
membonceng, menumpang
japane:
ヒッチハイクする [ひっちはいくする]
nederlande:
liften
pole:
podróżować autostopem, podróżować okazją
ruse:
путешествовать автостопом
slovake:
cestovať autostopom
turke:
otostop yapmak
ukraine:
їхати попутнім транспортом, їхати автостопом

postveturilo

PIV1
AUT Veturilo trenata de alia veturilo: ni starigu la tendon kaj malplenigu la aŭton kaj la postveturilon [81]. SUB:vagono, tendro, ruldomoVD:kaleŝo
81. C. Bertin: L'espéranto avec plaisir, http://www.ifrance.fr/bertin/catal/eap.htm
angle:
trailer
beloruse:
прычэп
france:
remorque
germane:
Anhänger
hispane:
remolque
hungare:
utánfutó, pótkocsi
indonezie:
kereta gandeng
japane:
トレーラー, 付随車 [ふずいしゃ]
pole:
przyczepa
ruse:
прицеп
slovake:
príves (vozidlo)
svede:
släp
turke:
römork
ukraine:
причеп

ŝarĝveturilo

Ĉiaspeca veturilo por transportado de ŝarĝoj: la portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon Marta ; la provizoj […] alvenos per ŝarĝveturiloj [82]; tunoj de papero ĉiumonate transportataj de Luksemburgo fare de la Eŭropa Parlamento per ŝarĝveturiloj por kunsidoj en Strasburgo kaj Bruselo [83]. SUB:kamiono
beloruse:
грузавік
germane:
Lastwagen, LKW
indonezie:
kendaraan berat, truk, prahoto
japane:
貨物車 [かもつしゃ], トラック [とらっく]

reveturi

(ntr)
Reveni veturante: la pramisto [plendis, ke li] devas ĉiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberiĝas [84]; post kiam mi notis la nomon […], mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen [85]; tranokti ĉe konatoj kaj poste reveturi antaŭtagmeze [86]; post la manĝo la onklo rigardis la horloĝon kaj diris, ke estas tempo por reveturi [87].
beloruse:
вярнуцца
france:
revenir (avec un véhicule)
germane:
zurück fahren
hispane:
volver (en vehículo)
hungare:
visszautazik
indonezie:
kembali (dgn kendaraan), pulang (dgn kendaraan)
japane:
戻る [もとる], 帰る [かえる]
pole:
wracać, powracać
ruse:
вернуться
svede:
åka tillbaka
ukraine:
приїжджати знову, повертатися

traveturi

(tr)
Trairi veturante: depost du jaroj, mi traveturas Eŭropon [88]; la vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa, […] preter multe da urboj kaj vilaĝoj [89]; li traveturis ankaŭ tiun urbon, en kiu loĝis lia vartistino [90]; la faraono traveturis la korton kaj haltis [91].
angle:
to drive through, travel through
beloruse:
праехаць (скрозь нешта, цалкам)
ĉeĥe:
projet skrz (bránou, krajinou), projíždět, ujet, urazit cestu
france:
passer par (en véhicule), parcourir (en véhicule)
germane:
durchfahren
hispane:
cruzar (en vehículo), recorrer (en vehículo)
hungare:
átutazik (vmin)
indonezie:
berkendara melalui, bepergian melalui
japane:
通り抜ける [とおりぬける], 駆けめぐる [かけめぐる]
pole:
przejeżdżać
ruse:
проехать (целиком, через)
slovake:
precestovať, prejsť cez (krajinu, bránu)
svede:
åka igenom
ukraine:
проїжджати, з’їздити, об’їздити

transveturi

(tr)
Transiri veturante: la vic-reĝo transveturis sur la dekstran bordon de Nilo [92]; kiam la kanalo estos preta, la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo transveturos en Ruĝan maron [93]; krak! ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis [94].
angle:
to drive across, travel across
beloruse:
пераехаць (празь нешта)
ĉeĥe:
přejet (nohu), přejet (přes kopec)
france:
passer (en véhicule), dépasser (en véhicule)
germane:
übersetzen (mit dem Boot), überfahren, hinüber fahren
hispane:
pasar (en vehículo), atravesar (en vehículo)
hungare:
átutazik (vhova)
indonezie:
berkendara menyeberangi, bepergian menyeberangi
japane:
越える [こえる], 渡る [わたる]
pole:
przejeżdżać
ruse:
переехать (через что-л.)
slovake:
prejsť (cez kopec)
ukraine:
переїжджати, переправлятися, перебиратися, переїхати, роздавити

surveturi PIV1

(tr)
1.
Veturi sur ion: neniam iu triumfanto surveturis tiel fiere Kapitolon [95].
2.
Akcidente faligi kaj veturi sur iun: vidu, kia grava evento: ĉefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo [96]! akcidento? ĉu lin surveturis aŭto? ĉu li estas vundita [97]?
95. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis?, Ĉap. 49ª
96. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 11ª
97. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
angle:
2. run over
beloruse:
наяжджаць, узьяжджаць, пераяжджаць
france:
2. écraser (en véhicule), renverser (en véhicule)
germane:
1. hinauf fahren 2. überfahren
indonezie:
2. menggelek, menggilas, melindas
japane:
ひく
ruse:
1. взъехать 2. задавить (о транспортном средстве), наехать на кого (о транспортном средстве), переехать кого (о транспортном средстве)
ukraine:
наїжджати, переїхати

administraj notoj

~ilaro : Mankas verkindiko en fonto.