8aŭt/o PV

aŭto

AUTTRA Veturilo por surgrunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro; aŭtomobilo: kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj [1]; dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton [2]; la aŭto atendas en la parkejo [3]; asfaltita senaŭta parkejo [4]; mi haltis en aŭtoŝosea benzinejo [5]; aŭtonegocistoj celas meznivelan klientaron por la plezuraj aŭtoj [6]; person-aŭto [7]; [iuj] tiom ŝoforas, ke la aŭto fariĝas oficejo [8]; kiam patrino haltigis sian aŭton antaŭ semaforo, viro el la sekva aŭto elsaltis, kuris al ŝia aŭto, malfermis malantaŭan pordon kaj […] [9].
Rim.: La radiko „aŭt“ estas nun pli ofte uzata en ĉiutaga lingvaĵo, ol „aŭtomobil“, kies mallongigo ĝi estas. Pro imito al nacilingvaj kutimoj oni emas konservi la finaĵon „o“ en kunmetaĵoj (ekz. aŭtovojo) kaj oni ankoraŭ ne ofte uzas la adjektivon „aŭta“.
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, 2
2. Mu Binghua: Dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton, Monato, 2001/06, p. 6
3. Saliko: En fremda lando, Monato, 2006/03, p. 23
4. Saliko: En fremda lando, Monato, 2006/03, p. 23
5. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
6. Fidilalao Henriel: Aŭtokomerco pli strikte regulita, Monato, 2007/01, p. 12
7. Konrad Rey: Alpa kabano Albert Heim, Monato, 2015/06, p. 20
8. Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta, Monato, 2011/08, p. 7
9. PEJNO Simono: Krimoj kontraŭ infanoj, Monato, 1993/09, p. 4
afrikanse:
motor
albane:
makinë
amhare:
መኪና
angle:
car, automobile
arabe:
سيارة
armene:
ավտոմեքենա
azerbajĝane:
avtomobil
beloruse:
аўтамабіль
bengale:
গাড়ী
birme:
ကား
bosne:
auto
bulgare:
кола
ĉine:
汽車 [qìchē], 汽车 [qìchē]
dane:
bil
estone:
auto
eŭske:
autoa
filipine:
kotse
france:
auto, voiture
galege:
coche
germane:
Auto
greke:
αυτοκίνητο, αμάξι
guĝarate:
કાર
haitie:
machin
hebree:
מכונית
hinde:
कार
hispane:
auto, coche
hungare:
kocsi, autó
ide:
automobilo
igbe:
ụgbọ ala
indonezie:
mobil
irlande:
carr
islande:
bíll
itale:
auto (vettura), macchina (vettura)
japane:
自動車 [じどうしゃ], 車 [くるま]
jave:
montor
jide:
מאַשין
jorube:
ayọkẹlẹ
kanare:
ಕಾರು
kartvele:
მანქანის
katalune:
auto, cotxe
kazaĥe:
автомобиль
kirgize:
унаа
kmere:
រថយន្ត
koree:
자동차
korsike:
vittura
kose:
imoto
kroate:
automobil
kurde:
trimbêl
latve:
auto
laŭe:
ລົດ
litove:
automobilių
makedone:
автомобил
malagase:
fiara
malaje:
kereta
malajalame:
കാര്
malte:
karozza
maorie:
motokᗑ
marate:
कार
monge:
tsheb
mongole:
машины
nederlande:
auto
nepale:
कार
njanĝe:
galimoto
okcidentfrise:
auto
okcitane:
auto
panĝabe:
ਕਾਰ ਨੂੰ
paŝtue:
موټر
pole:
auto, samochód
ruande:
imodoka
ruse:
автомобиль
samoe:
taʻavale
sinde:
ڪار
sinhale:
මෝටර් රථ
skotgaele:
càr
slovake:
auto
slovene:
avto
somale:
baabuur
ŝone:
motokari
sote:
koloi
sunde:
mobil
svahile:
gari
svede:
bil
taĝike:
мошини
taje:
รถ
tamile:
கார்
tatare:
машина
telugue:
కారు
tibete:
མོ་ཊ་
tokipone:
tomo tawa
turke:
oto
ukraine:
автомобіль
urdue:
کار
uzbeke:
avtomobil
vjetname:
xe
zulue:
imoto

aŭta

Rilata al aŭtoj: parkinto poŝtelefone sendas sian aŭtan identigilon [10]; aŭtaj aŭ busaj paneoj [11].
10. M. Beloseviĉ: Parkilo en la poŝo, Monato, 2002/05, p. 17
11. LAST: Nesolidaj soldatoj, Monato, 2003/01, p. 14
angle:
automotive
beloruse:
аўтамабільны
france:
automobile (adj.)
germane:
Auto-
indonezie:
automotif, otomotif
itale:
dell'automobile, automobilistico
nederlande:
auto-
pole:
samochodowy
turke:
otomotiv, arabayla ilgili

aŭti

(ntr)
Veturi1 per aŭto: vi aŭtus en Finnlando laŭ la ŝoseo E75 [12]; se ĉi-somere vi turisme aŭtas, ĉu en Britio aŭ alilande, ŝoforu sekure [13]; la tagon antaŭe Albert sola aŭtis de […] lia loĝloko en la regiono de Nurenbergo, al Hamburgo [14].
12. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
13. Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta, Monato, 2011/08, p. 7
14. Franz-Georg Rössler: Kiam montopado fariĝis mortopado, 2011/11, p. 21Monato
angle:
drive (in a car), go somewhere by car
beloruse:
ехаць аўтамабілем
ĉine:
駕車 [jiàchē], 驾车 [jiàchē], 坐車 [zuòchē], 坐车 [zuòchē], 坐車去 [zuòchēqù], 坐车去 [zuòchēqù]
france:
rouler (en voiture)
germane:
Auto fahren
hungare:
autózik
indonezie:
mengemudikan (mobil dsb.), mengendarai (mobil dsb.), menyetir (mobil dsb.)
itale:
guidare (viaggiare in automobile), viaggiare in automobile
japane:
車で行く くるまでいく]
nederlande:
rijden (per auto)
pole:
jechać autem, jechać samochodem
svede:
åka (bil)
turke:
arabayla gitmek

aŭtejo

Remizo, garaĝo, parkejo aŭ alia loko por lasi aŭton: malantaŭ la domo troviĝis duetaĝa konstruaĵo: la teretaĝo estis aŭtejo, kaj la supra etaĝo estis sufiĉe granda por ludi tablotenison [15]; iru […] aliflanke de la aŭtejo [16]; kostis al ni tutan semajnon por farbi la aŭtejon [17]; sekvu la ŝoseon unu-du kilometrojn al la aŭtejo de Ĉevalvosta Falakvo, kie vi lasis vian aŭton [18].
angle:
garage, carport
beloruse:
гараж
ĉine:
車場 [chēchǎng], 车场 [chēchǎng], 車位 [chēwèi], 车位 [chēwèi]
france:
box (pour voiture), garage (pour voiture)
germane:
Garage, Parkplatz
hebree:
חניון
hungare:
garázs
indonezie:
garasi
itale:
autorimessa, garage, box
nederlande:
garage
pole:
garaż, parking
ruse:
гараж
slovake:
garáž
svede:
garage
turke:
garaj
ukraine:
ґараж

aŭtisto

Tiu, kiu profesie funkciigas kaj uzas aŭton: mi trovis sufiĉe da energio por kuri ĝis la pordo de la veturilo, kaj mi demandis de la aŭtisto, kien li veturas, kaj ĉu li permesas, ke mi kunveturu [19].
Rim.: Atentu, ke ankaŭ aŭtismulon oni nomas fojfoje „aŭtisto“.
19. Albisturo Kvinke: Tenebro, Monato, 2006/04, p. 25
angle:
(professional) driver, motorist
beloruse:
аўтамабіліст, кіроўца (прафэсійны)
ĉine:
常坐汽車者 [chángzuòqìchēzhě], 常坐汽车者 [chángzuòqìchēzhě], 乘坐汽車的人 [chéngzuòqìchēderén], 乘坐汽车的人 [chéngzuòqìchēderén], 汽車司機 [qìchēsījī], 汽车司机 [qìchēsījī]
france:
automobiliste
germane:
Autofahrer
hebree:
נהג
hispane:
automovilista
hungare:
autós
indonezie:
pengemudi, pengendara, motoris, sopir
itale:
autista
katalune:
automobilista
nederlande:
chauffeur
pole:
kierowca samochodu, kierowca auta, szofer, automobilista (przestarz.)
ruse:
автомобилист
svede:
bilförare
ukraine:
автомобіліст, водій, шофер

kirasaŭto

MIL Kirasita militaŭto: la brita armeo kun siaj timigaj kirasaŭtoj ne plu videblis sur stratoj [20]; sindefendantoj […] sur kirasaŭtoj okupis plej gravajn lokojn en la duoninsulo [21].
20. Garvan Makaj: Malpaco flagranta, Monato, 2013/04, p. 9
21. S. Belov: en: la revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn, 2014-03-12
angle:
armored car, armoured car
beloruse:
бронеаўтамабіль, бронемашына, бранявік
france:
voiture blindée
germane:
Panzerwagen
indonezie:
mobil lapis baja
japane:
装甲車 [そうこうしゃ]
nederlande:
pantserwagen
turke:
zırhlı taşıt
ukraine:
бронеавтомобіль, броньовик, панцерник, панцирник

loĝaŭto

AUT Aŭto kun platformo aranĝita por loĝado: per nia loĝaŭto ni planis viziti tre proksimajn lokojn en Normandio ĉar mi ne deziras longe ŝofori [22]; aldona tranokto en propra tendo aŭ loĝaŭto kostas 5 € [23]; viziti Eŭropajn landojn per loĝaŭto [24].
22. Hérouville Espéranto blogo: Lastajn fotojn pri Marakeŝo
23. Cuotas - Curso de Esperanto de Verano 2019
24. M. Claude: 8 julio 2005, Esperanto Koresponda Servo..., soc.culture.esperanto, 2005-07-08
angle:
camper, motor home
beloruse:
кэмпэр, аўтамабіль з жылым кузавам
ĉine:
大篷車 [dàpéngchē], 大篷车 [dàpéngchē], 活动房屋 [huódòngfángwū], 活動房屋 [huódòngfángwū], 露營車 [lùyíngchē], 露营车 [lùyíngchē]
france:
camping-car
germane:
Wohnmobil
hungare:
lakóautó
indonezie:
karavan
itale:
camper, caravan
japane:
キャンピングカー [きゃんぴんぐかー]
nederlande:
kampeerauto, camper, motorhome
pole:
kampobus
turke:
karavan

ŝarĝaŭto

AUTTRA Kamiono: ŝarĝaŭtojn plenajn de laborvestitaj fabrik-laboristoj [25]; sur ponto trans la kanalo staris la ŝarĝaŭto de la laboristoj [26]; organizitaj grupoj el diversaj urboj de Litovio kaŝas kontrabandajn varojn en ŝarĝaŭtoj kaj ŝipkonteneroj [27]; bulgaraj firmaoj elspezis pli ol 8 milionojn da eŭroj por transŝarĝigo de varoj al ŝarĝaŭtoj kaj trajnoj [28]; mi […] kun kortuŝo memoras pri amiko mia, portugala ŝarĝaŭto-kondukisto Plumamikoj .
25. Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, Monato, 2006/11, p. 9
26. Garbhan MacAoidh: Babel-insulo, Monato, 2003/09, p. 17
27. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
28. Evgeni Georgiev: Danuba ŝiptrafiko paralizita, Monato, 2000/03, p. 16
angle:
truck, lorry
beloruse:
грузавік
bulgare:
камион
ĉine:
載重汽車 [zàizhòngqìchē], 载重汽车 [zàizhòngqìchē], 大型貨車 [dàxínghuòchē], 大型货车 [dàxínghuòchē], 卡車 [kǎchē], 卡车 [kǎchē]
france:
camion
germane:
Lastwagen, Lkw, Truck
hungare:
kamion
ide:
kamiono
indonezie:
truk
itale:
camion, furgone
japane:
トラック [とらっく], 貨物自動車 [かもつじどうしゃ]
nederlande:
vrachtwagen
pole:
ciężarówka
ruse:
грузовик
turke:
kamyon

ŝarĝaŭtisto

TRA Ŝoforo, kiu kondukas ŝarĝaŭtojn.
angle:
truck driver
beloruse:
кіроўца грузавіка
ĉine:
卡車司機 [kǎchēsījī], 卡车司机 [kǎchēsījī]
france:
camionneur
germane:
Lkw-Fahrer, Lastwagenfahrer
hungare:
kamionsofőr
indonezie:
sopir truk
itale:
camionista
nederlande:
vrachtwagenchauffeur
pole:
kierowca ciężarówki
turke:
kamyon şoförü, kamyoncu

terenaŭto

AUT Aŭto taŭga por veturi ekstervoje, sur natura tereno: kiam Vladimir revenas, ni ĝisas la duopon en la oficejo kaj saltas en lian arĝentkoloran urban terenaŭton de la marko Suzuki, por veturi al granda naskiĝtaga festeno [29]. SUB:ĵipo
29. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
аўтамабіль падвышанай праходнасьці
ĉine:
越野車 [yuèyěchē], 越野车 [yuèyěchē]
france:
quatre-quatre, voiture tout-terrain
germane:
Geländewagen, Jeep

administraj notoj

pri ~isto:
    La originala redakto difinis "~isto" per "motoristo", kio laŭ
    mi estas anglismo. En la ŝanĝita difino mi preferus
    skribi "stiras", sed la koncerna radiko ankoraŭ ne ekzistas.
    Ŝajnas, ke la uzo multe hezitis: konduki/direkti/stiri ~on.
    [MB]
  
ŝarĝ~isto: Mankas dua fontindiko.
ŝarĝ~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.