*vojaĝ/i PV

*vojaĝi

(ntr)
Iri, veturi por atingi malproksiman urbon aŭ landon: mi vojaĝas en Hispanujo [1]; mi vojaĝas en Hispanujon [2]; vojaĝi eksterlanden; neniam travojaĝita landoZ . VD:ekskursi, migri
afrikanse:
Reis
albane:
udhëtimit
amhare:
ጉዞ
angle:
travel
arabe:
السفر
armene:
ճանապարհորդություն
azerbajĝane:
səyahət
beloruse:
падарожнічаць, вандраваць
bengale:
ভ্রমণ
birme:
ခရီးသွား
bosne:
putovanja
bretone:
beajiñ
ĉeĥe:
cestovat
dane:
rejser
estone:
reisimine
eŭske:
bidaia
filipine:
paglalakbay
france:
*voyager
galege:
viaxes
germane:
*reisen
greke:
ταξιδεύω
guĝarate:
પ્રવાસ
haitie:
vwayaj
haŭse:
tafiya
hebree:
לנסוע, לטייל
hinde:
यात्रा
hispane:
viajar
hungare:
utazik
igbe:
njem
indonezie:
bepergian, berpelesir, jalan-jalan
irlande:
taisteal
islande:
ferðalög
japane:
旅行 [りょこう]
jide:
אַרומפאָרן
jorube:
ajo
kanare:
ಪ್ರವಾಸ
kartvele:
მოგზაურობა
kazaĥe:
саяхат
kimre:
teithio
kirgize:
саякаттоо
kmere:
ការធ្វើដំណើរ
koree:
여행
korsike:
in viaghju
kose:
hamba
kroate:
putovanje
kurde:
gerrîn
latine:
peregrinationes
latve:
ceļot
laŭe:
ການເດີນທາງ
litove:
kelionė
makedone:
патување
malagase:
tsangatsangana
malaje:
perjalanan
malajalame:
യാത്രാ
malte:
ivvjaġġar
maorie:
haere
marate:
प्रवास
monge:
mus ncig teb chaws
mongole:
аялал жуулчлалын
nederlande:
reizen
nepale:
यात्रा
njanĝe:
ulendo
okcidentfrise:
reizgje
panĝabe:
ਯਾਤਰਾ
paŝtue:
د سفر
portugale:
viajar
ruande:
ingendo
ruse:
*путешествовать
samoe:
malaga
sinde:
سفر
sinhale:
සංචාරක
skotgaele:
siubhal
somale:
safarka
ŝone:
famba
sote:
maeto
sunde:
perjalanan
svahile:
usafiri
taĝike:
сафари
taje:
เดินทาง
tamile:
பயண
tatare:
сәяхәт
telugue:
ప్రయాణ
tibete:
འགྲུལ་རྒྱག་
ukraine:
поїздки
urdue:
سفر
uzbeke:
sayohat
vjetname:
du lịch
zulue:
hamba amazwe

vojaĝo

Iom longa irado de iu loko al alia: plezura, turisma, eksterlanda vojaĝo; Vojaĝo al Kazohinio“ (romano de Szathmári Sándor) [3]; kion spertas afrikano post vojaĝo en eksterlandon [4]; vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon […] [5]; li senprokraste komencis prepari sin al vojaĝo en Moskvon [6].
Rim.: Kiel kutime ĉe la direkta akuzativo, eblas diri kaj li multe vojaĝis en la Oriento, kaj li multe vojaĝis en la Orienton; tamen la senco ne tute samas: en la unua ekzemplo temas pri multaj vojaĝoj ene de la Oriento; do, „la Oriento“ tiam estas loka cirkonstanco. En la dua okazo temas pri multaj vojaĝoj el ekster „la Oriento“, do tiam „la Oriento“ estas cela cirkonstanco.
3. Szathmári S.: Vojaĝo al Kazohinio, 1958
4. W. Rohloff: Ĉu vi rimarkos komunajn trajtojn?Monato
5. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
beloruse:
падарожжа, вандроўка, ваяж
bretone:
beaj
france:
voyage
germane:
Reise
hispane:
viaje
hungare:
utazás
indonezie:
perjalanan, pelesiran
japane:
旅行 [りょこう], 旅 [りょ], 出張 [しゅっちょう]
nederlande:
reis
ruse:
путешествие, поездка
taje:
การเดินทาง
ukraine:
подорож, мандрівка, поїздка

vojaĝemulo

Homo, kiu volonte, ofte vojaĝas: miloj da vojaĝemuloj uzas [la pasportan servon] semajnon post semajno [7].
7. Pasporta Servo, [vidita en 2013]
beloruse:
аматар падарожжаў
france:
globetrotteur

esplorvojaĝi

GEOG Vojaĝi en antaŭe nekonata lando por ekkoni ĝian naturan kaj homan aspekton: la grandaj esplorvojaĝoj konigos al Eŭropo la Amerikojn [8].
8. D. Broadribb: La Purgatorio vidita de dektriajarcentulo, Monato, 2002:5, p. 27a
beloruse:
падарожнічаць (з дасьледчымі мэтамі)
bretone:
ergerzhet
france:
explorer (géog.)
germane:
entdeckungsreisen
hungare:
felfedezőút
indonezie:
mengeksplorasi
nederlande:
een ontdekkingsreis maken
ruse:
путешествовать (геогр.)

kunvojaĝi

Kune, grupe, interhelpe vojaĝi: de tiam li iĝis mia kunvojaĝanto [9]. VD:akompani 1
beloruse:
падарожнічаць (разам, групай)
bretone:
kun~anto: kenveajour.
france:
accompagner (en voyage), suivre (en voyage)
germane:
zusammen reisen kun~anto: Mitreisender.
hungare:
együtt utazik
indonezie:
bepergian bersama
nederlande:
meereizen
ruse:
путешествовать вместе

marvojaĝo

Vojaĝo sur maro aŭ oceano: Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais [10]; Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Panglos [11].
10. La Nova Testamento, La agoj 21:7.
11. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 10ª
beloruse:
падарожжа морам, круіз
indonezie:
perjalanan laut
ruse:
плавание, круиз, морское путешествие

rondvojaĝi

Vizite vojaĝi, haltante en pluraj lokoj kaj revenonte al la deirejo: laŭ ŝanĝiĝo de la sezonoj diversaj fiŝoj rondvojaĝas la insularon [12]; ni faras rondvojaĝon tra Belgujo [13]. VD:cirkuli1.c, turnei, turismo
12. Hori Y.: La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la ... bazaro, Monato, 2002:10, p. 17a
13. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro VIII.
beloruse:
рабіць турнэ
france:
faire un circuit, faire un tour (voyage)
germane:
rond~o: Rundreise.
hungare:
körbeutazik, körutat tesz
indonezie:
bepergian bolak-balik, pulang pergi, PP rond~o: perjalanan PP.
nederlande:
rondreizen
ruse:
делать турне

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.