*migr/i

*migri

(ntr)
1.
Iri de iu loko al alia malproksima: he, kamarado! kien vi migras [1]? ili migris iom da tempo kune, sed ne trovis oficon, kie ili povus resti kune [2]; li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno [3]; kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden [4]; malriĉa skribisto […] migris el Teboj en Malsupran Egipton por trovi okupon [5]; mi migris el Neapolo al Romo [6]. VD:pilgrimi, vojaĝi, vojiri
Rim.: Oni ne uzu migri samsence kiel promeni.
2.
Translokiĝi vole en alian restadejon: en 1902 la redaktejo migris al Hungario [7]; li vivas eĉ nun en Hindujo, tien li migris kaj tie li pasigas sian senfinan vivon en iu monaĥejo [8]; ekde 1970 40 000 turkoj migris al Aŭstralio [9]; kiam la patro de Rose mortis, la familio decidis, ke ŝi migru al Usono, kie loĝis iliaj parencoj [10]; migranta birdo sentas, ke en la monato Paĥono ĝi devas forflugi al la nordo [11]; ekonomiaj migrantoj el diversaj regionoj de la mondo [12]; ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam [13].
3.
Translokiĝi de loko al loko nehavante fiksan sidejon: li estas filo de migranta aktorino, naskita ie [14]; ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj Metrop ; ĉiutage renkontis lin novaj okupoj, li […] migris kun relĉaroj de unu angulo al alia en la industriejo, kaj dum nur du semajnoj li havis ses diversajn laborkamaradojn [15]; (figure) la preta ŝtofo, siavice, migris tra la planko malsupren al la apreturejo, kie tra la aro de tondaj, lavaj, gladaj, brosaj kaj aliaj maŝinoj ĝi vagadis de etaĝo al etaĝo, poste al la tajlorejo [16]; kiel migranta kantisto li perlaboros la ĉiutagan panon [17]; (figure) migranto (senhejmulo) mi estas sur la tero [18]. VD:vagi
angle:
migrate
beloruse:
вандраваць, міграваць, перасяляцца
bretone:
divroañ [homoj], tremen-distremen [birdoj]
ĉeĥe:
migrovat, putovat, stěhovat se (o ptácích, národech)
ĉine:
[dì], 迁徙 [qiānxǐ], 遷徙 [qiānxǐ], 健行 [jiànxíng], 徒步旅行 [túbùlǚxíng], 流浪 [liúlàng]
france:
migrer
germane:
wandern
hispane:
migrar
hungare:
vándorol, költözik, migrál
japane:
移動する [いどうする], 遍歴する [へんれきする], 渡り歩く [わたりあるく], 移住する [いじゅうする], 渡る [わたる]
katalune:
migrar
nederlande:
rondtrekken, zwerven
pole:
1. wędrować 2. migrować 3. wałęsać się
portugale:
migrar
ruse:
1. странствовать, мигрировать 2. переселяться, мигрировать 3. странствовать
slovake:
putovať, túlať sa
ukraine:
мандрувати, міґрувати, переміщуватися, кочувати, відлітати

migra

Migranta; rilata al migrado: du migraj komizoj, kiuj vendas ŝercobjektojn, devas noktumi […] [19]; nokte flugantaj migraj birdoj [20];; grupoj da romaoj alvenis, kadre de t.n. dua migra ondo, el Hungario [21]; el la 8,4 milionoj da loĝantoj 1,5 milionoj havas „migran fonon“ aŭ „eksterlandajn radikojn“, kiel oni oficiale diras [22]; migra ekspozicio pri liaj vivo kaj kreado [23]. VD:nomada
19. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En fremdan vazon ne ŝovu la nazon
20. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
21. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
22. Monato, Walter Klag: Preĝejo rifuĝejo, 2013
23. Monato, Julius Hauser: La jaro de Ľudovít Štúr, 2015
beloruse:
вандроўны, міграцыйны
france:
migratoire
hispane:
nómada, migratorio
japane:
移動の [いどうの], 遍歴の [へんれきの], 移動性の [いどうせいの]
katalune:
migratori, errant, ambulant
pole:
migracyjny, migrujący, wędrowny, koczowniczy
ukraine:
мандрівний, міґраційний, кочівний

migrado, migro

1.
Ago migri: venis la tempo entrepreni metian migradon [24]; ŝi volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro kaj diri al ili adiaŭ [25]; (figure) favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado [26]; la jaroj de mia migrado [27]; aŭtune kaj printempe, dum la grandaj migradoj de bestoj kaj birdoj, la marĉego transformiĝis en grandan manĝejon [28].
2.
POL Multnombra translokiĝo de homoj ekzemple pro milito, ekonomiaj motivoj ktp: ĉu estos forta migrado de turkoj al Eŭropo [29]; al la pandemio kontribuis mondmilita ĥaoso kaj grandaj migradoj [30]; la Internacia Organizaĵo pri Migrado helpas al viktimoj [31]; migro kaj dividiĝo en diversajn popolojn komenciĝis antaŭ 4000 jaroj [32]; en Ĉinio la migrado faris kaj faras pli grandan kontribuon al la urba kresko [33].
angle:
migration
ĉine:
迁移 [qiānyí], 遷移 [qiānyí], 徒步旅行 [túbùlǚxíng], 游历 [yóulì], 遊歷 [yóulì]
germane:
1. Wanderung 2. Migration
japane:
移動 [いどう], 遍歴 [へんれき], 巡業 [じゅんぎょう], 移住 [いじゅう], 渡り [わたり]
katalune:
migració

migremo

Inklino migri: post kelkaj jaroj en tiu lando mi sentis fortan migremon kaj iris serĉi novajn spertojn aliloke [34]; ili ne longe ripozis, migremo ankoraŭ ne kontentigita pelis ilin pluen [35].
34. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte, 2012
35. Hans Weinhengst: Tur-strato 4, Budapest: Literatura mondo, 1934. Ĉap. 2ª
beloruse:
прага вандровак
germane:
Wanderlust
ruse:
охота странствовать
ukraine:
охота до мандрів, охота мандрувати, мандрівний настрій

enmigri

Transloĝiĝi en fremdan landon: ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj [36]; li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim [37]; mi ekkomencis esprimi mian miron vidi tutan ĝardenon enmigrintan en tiu ĉambro, kiu devus esti tre malbona oranĝerio [38].
angle:
en~into: immigrant.
beloruse:
іміграваць
bretone:
enbroañ
ĉeĥe:
imigrovat
ĉine:
移民 [yímín]
france:
immigrer
germane:
einwandern en~into: Einwanderer.
hispane:
inmigrar
hungare:
bevándorol
japane:
移住する [いじゅうする], 移民する [いみんする]
katalune:
immigrar
nederlande:
immigreren
pole:
imigrować
ruse:
иммигрировать
slovake:
prisťahovať sa
ukraine:
імміґрувати

elmigri

Forlasi patrujon por transloĝiĝi en fremdan landon: Dio elmigrigis min el la domo de mia patro [39]; pretigu al vi ĉion, kio estas necesa por elmigro […] ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita [40]; la bienmastro devis kun bastono kaj sako elmigri el la bieno kiel almozulo Fab3 ; kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo [41]; leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj […] nur malofte okupas sin per skribado de leteroj [42]; mi eble por longe iĝas elmigrulo [43].
angle:
el~anto: emmigrant. el~into: emmigrant.
beloruse:
эміграваць
bretone:
divroañ
ĉeĥe:
emigrovat, vystěhovat se
ĉine:
[dì], 移居国外 [yíjūguówài], 移居國外 [yíjūguówài]
france:
émigrer
germane:
auswandern el~anto: Auswanderer. el~into: Auswanderer.
hispane:
emigrar
hungare:
kivándorol, emigrál
japane:
移住する [いじゅうする], 移民する [いみんする]
katalune:
emigrar
nederlande:
emigreren
pole:
emigrować, wyemigrować
ruse:
эмигрировать
slovake:
emigrovať
ukraine:
еміґрувати, виїхати/переселитися в іншу країну

administraj notoj