1pilgrim/i

pilgrimi

(ntr)
REL Vojaĝi por pie viziti sanktan lokon: oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj [1]; feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio [2]; grupo da fremdlandaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero [3]; lia koro estas forportita en urno al pilgrimejo Altötting [4]; unufoje ŝi iras pilgrime al Palestino, al por bahaano sanktaj lokoj, renkontas la Gvidanton [5].
angle:
go on a pilgrimage
beloruse:
паломнічаць, вандраваць
ĉeĥe:
putovat, účastnit se procesí
ĉine:
朝圣 [cháoshèng], 朝聖 [cháoshèng]
france:
aller en pèlerinage
germane:
wallfahren, pilgern
hispane:
peregrinar
hungare:
zarándokol
japane:
巡礼する [じゅんれいする]
nederlande:
op bedevaart gaan, pelgrimeren
perse:
زیارت رفتن
pole:
pielgrzymować
portugale:
peregrinar, ir em romaria
rumane:
face un pelerinaj
ruse:
паломничать, странствовать
slovake:
putovať
ukraine:
паломничати, ходити на прощу, відбувати прощу

pilgrimo, pilgrimado

1.
REL Vojaĝo por pie viziti sanktan lokon: pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj [6]; pro pliiĝo de la pilgrimado al sankta Vincento Ferrer la preĝejo iĝis tro malvasta [7]; la pilgrimado al Santiago komenciĝis antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam ĉirkaŭ la jaro 800 Teodomiro, episkopo de la regiono, deklaris, post mirakla ektrovo de tombejo loke de la nuna katedralo, homajn restaĵojn la ostoj de la apostolo Jakobo la pli aĝa, parenco de Jesuo [8].
Rim.: Ne konfuzu "pilgrimo" kun "pilgrimanto, pilgrimulo".
2.
(evitinde) Pilgrimanto: la glora faraono Seti konstruis templon, al kiu alkuradis pilgrimoj de la tuta Egipto [9]; preĝantaj pilgrimoj [10]; la mezepokaj kristanaj pilgrimoj al Canterbury, Romo, Jerusalemo [11].
Rim.: En la Faraono en du lokoj aperas la formo „piligrimo“: Sargon pia piligrimo! [12]
angle:
pilgrimage
beloruse:
пілігрымка, вандроўка, паломніцтва
ĉeĥe:
pouť, putování, vykonávání pouti
ĉine:
朝圣 [cháoshèng], 朝聖 [cháoshèng]
france:
pèlerinage
germane:
Pilgerreise, Wallfahrt
japane:
巡礼 [じゅんれい]
nederlande:
bedevaart, pelgrimstocht
perse:
زیارت
pole:
pielgrzymka, wędrówka
rumane:
pelerinaj
slovake:
putovanie, púť
tibete:
གནས་འཇལ་
ukraine:
паломництво, проща, ходіння на прощу

pilgrimanto, pilgrimulo, pilgrimisto

Homo kiu pilgrimas: Libro de l' Polaj Pilgrimantoj VivZam ; la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj, ĉiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn [13]; Hatschen signifas en Vieno longe, pene iri, tio venas de araba haĝ: pilgrimisto al Meko [14]; pilgrimuloj ili estis, certe, kaj ankaŭ provizitaj per moderna armilo, nome biciklo [15].
13. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
14. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
15. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo
angle:
pilgrim
beloruse:
пілігрым, вандроўнік, паломнік
ĉeĥe:
cestovatel, poutník
ĉine:
朝圣者 [cháoshèngzhě], 朝聖者 [cháoshèngzhě], 香客 [xiāngkè], 朝拜 [cháobài]
france:
pèlerin
germane:
Pilger
japane:
巡礼者 [じゅんれいしゃ]
nederlande:
bedevaarder, pelgrim
perse:
زایر
pole:
pielgrzym, pątnik
rumane:
pelerin
slovake:
cestovateľ, pútnik
tibete:
གནས་སྐོར་བ་
ukraine:
прочанин, паломник, піліґрим

administraj notoj