konvoj/o

konvojo

(malofte)
TRA Grupo de veturiloj kunvojantaj sub protekto: militista konvojo [1]; li sendis min konvoje, kun ĉiuj sirenoj laŭtege avertantaj, al la Oficejo de la „New York Times“ [2];
1. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio II 1968-1974, [1976]
2. R. Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
beloruse:
канвой
ĉeĥe:
konvoj
france:
convoi
katalune:
comboi
pole:
konwój
rumane:
convoi
slovake:
konvoj, ozbrojený sprievod

konvoji SPV  

(tr)
(malofte)
TRA Veturigi konvoje: la ĉina eskortŝiparo sukcese plenumis la taskon konvoji kargoŝipon de la Monda Nutraĵa Programo [3]. VD:eskorti
3. Ĉina Radio Internacia: Ĉina mararmeo unuafoje konvojis..., 2011-03-24
france:
convoyer
katalune:
acomboiar, anar en comboi
pole:
konwojować
rumane:
însoți, escortă

administraj notoj