8sled/o PV
sledo
- Glitveturilo: plej interesa estas […] eksidi sur la sledo […] irigi la ĉevalon laŭvole [1]; Perov en pentraĵo „triopo“ vidigas movadon de sledo per kuranta hundeto [2]; per sledoj tirataj de ĉevaloj, esperantistoj faris ekskurson tra montaro [3]; mi tuj sidiĝis rajde sur la sledeto kaj lasis ĝin gliti malsupren [4].
 
1.
                           
                           Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VI. Trigonometrio de arto
3. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
4. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la punkto de Arkimedo
                  2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VI. Trigonometrio de arto
3. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
4. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la punkto de Arkimedo
- angle:
 - sled, bobsled, bobsleigh, toboggan
 - beloruse:
 - сані, санкі
 - bulgare:
 - шейна
 - ĉeĥe:
 - saně, sáňky
 - ĉine:
 - 雪橇 [xuěqiāo], 橇 [qiāo]
 - france:
 - luge
 - germane:
 - Schlitten, Rodel
 - hungare:
 - szán, szánkó
 - itale:
 - slitta
 - japane:
 - そり
 - katalune:
 - trineu
 - nederlande:
 - slee, slede
 - pole:
 - sanie
 - ruse:
 - сани, санки, салазки
 - slovake:
 - sane, sánky
 - ukraine:
 - сани, санки
 
motorsledo
- Glitveturilo por unu aŭ du homoj, portata de skioj, pelata de motoro: Sven, pli lerta pri mekaniko, helpis lin plifortigi la motoron de lia motorsledo [5]; ili povas ankaŭ daŭrigi la aventuron, veturante per hunda aŭ motora sledo [6].
 
5.
                           
                           L. Patas d’Illiers: Memorflokoj, La Ondo de Esperanto, 2020:4 (306)
6. Monato, Saliko: Krozi en glacio, 2007
                  6. Monato, Saliko: Krozi en glacio, 2007
- beloruse:
 - мотасані
 - ĉine:
 - 雪地車 [xuědìchē], 雪地车 [xuědìchē], 雪上汽車 [xuěshàngqìchē], 雪上汽车 [xuěshàngqìchē]
 - france:
 - motoneige
 - germane:
 - Motorschlitten
 - hispane:
 - motonieve
 - itale:
 - motoslitta
 - katalune:
 - moto de neu
 - pole:
 - skuter śnieżny, sanie motorowe