*pilot/o

*piloto

1.
MAR Maristo komisiita por gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno: la piloto bone konas sian havenon, sed li ne konas la ŝipon [1]; kiam mi sendis miajn ŝipojn post aliaj […], la pilotoj de la fripono Hiram ĵetis sur ilin fajron [2].
2.
MAR(evitinde) Direktilisto: li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto, kaj morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo [3]; Johano restis ĉe la piloto kaj ordonis levi la ankron [4].
3.
AVI Kondukisto (aŭ tiucela aparato) de flugmaŝino: piloto de helikoptero [5]; li ŝaltas la aŭtomatan piloton kaj hup hup, ĝis kvin minutojn antaŭ la surteriĝo […] [6]; io tre simila okazas, se la pilotoj de pluraj aviadiloj hazarde decidas samtempe komuniki kun la regturo [7].
angle:
pilot
beloruse:
1. лоцман 3. пілот, лётчык
bulgare:
3. пилот
ĉeĥe:
lodivod, pilot
ĉine:
飛機師 [fēijīshī], 飞机师 [fēijīshī], 駕駛員 [jiàshǐyuán], 驾驶员 [jiàshǐyuán], 机长 [jīzhǎng], 機長 [jīzhǎng], 飛行員 [fēixíngyuán], 飞行员 [fēixíngyuán]
france:
pilote
germane:
1. Lotse 3. Flugzeugführer, Pilot
hispane:
piloto
hungare:
1. révkalauz 3. pilóta, repülő
itale:
pilota
japane:
パイロット, 操縦士 [そうじゅうし], 水先案内人 [みずさきあんないにん]
nederlande:
1. loods 3. piloot
pole:
1. pilot (port) 3. lotnik, pilot
portugale:
1. prático, timoneiro, patrão, piloto
rumane:
3. aviator
ruse:
1. лоцман 3. пилот, лётчик
slovake:
kormidelník
tibete:
ཁ་ལོ་པ་
ukraine:
лоцман, пілот, льотчик

piloti

(tr)
1.
MAR Gvidi ŝipon kiel piloto: se ili vin kaptos, tiam prefere lasu platbati vian grimacilon ol diri, kiu pilotis vin […], la maato ebriis kaj ne sobriĝis antaŭ Bulonjo [8]; (figure) kun kelkaj danaj fiŝistoj mi faris sukan negocon per alkoholaĵoj, kiun mi pilotis tra la doganzono, nu, kaj tiam mi havis sufiĉe da mono [9].
2.
AVI Konduki aviadilon: sian aviadilon li pilotis renversite sub ponto [10]; onidire, ne li pilotis la aviadilon, sed lia kolego, kie estas la dua piloto, ĝis nun ne estas klare [11].
angle:
pilot
beloruse:
2. пілатаваць
ĉeĥe:
pilotovat, řídit
ĉine:
带路 [dàilù], 帶路 [dàilù], 駕駛 [jiàshǐ], 驾驶 [jiàshǐ]
france:
piloter
germane:
1. lotsen
hispane:
pilotar
hungare:
repülőgépet vezet 1. kalauzol, révbe vezet
itale:
pilotare
japane:
操縦する [そうじゅうする], 水先案内する [すいさきあんないする]
nederlande:
1. loodsen 2. besturen (v.vliegtuig)
pole:
1. pilotować (port) 2. pilotować
ruse:
1. проводить (корабль) 2. пилотировать
slovake:
viesť loď (ako lodivod)
ukraine:
пілотувати, вести, керувати

pilotejo

AVI La loko, de kie piloto gvidas veturilon: la stevardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin [12]; trovinte la pordon al la pilotejo malfermita, li minacis la pilotojn kaj postulis, ke ili direktu la flugon al Romo [13]. VD:navigaciejo, stirejo
angle:
cockpit
ĉine:
駕駛艙 [jiàshǐcāng], 驾驶舱 [jiàshǐcāng]
germane:
Pilotenkanzel

administraj notoj