*vigl/a PV

*vigla

1.
Freŝa, gaja, kiel pro ĵusa vekiĝo el bona dormo: li bone manĝis, li bone dormis, li fariĝis vigla [1]; li vekiĝis post kvaronhoro, jam iom pli vigla [2]; ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo, mi sentas min tiel vigla [3]; li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis [4]; li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro [5]; vigla humoro BdV . VD:maldorma
2.
Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo: la kuzoj estis du viglaj knaboj [6]; kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj [7]; li estis jen vigla, jen malbonhumora, sed ŝi ne kuraĝis diri eĉ unu vorton [8]; moviĝemaj, tre viglaj okuloj Marta ; li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo [9]; lia vigla karaktero plaĉis ĉe la unua vido, li tamen ne multe faris, li havis tro multe da festoj [10]; [li] dancis kun viglaj saltoj BdV . VD:aventurema, viva2
3.
Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia: ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj [11]; ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco [12]; potence disvolviĝanta, vigla urbo [13]. VD:fervora
4.
Atente prigardanta, observema: mi ne povus mem gardi tiel multenombrajn brutarojn kaj tial mi elektis viglajn hundojn kaj saĝajn paŝtistojn [14]; gardistoj viglaj, kiel hundoj [15].
angle:
alert, vibrant
beloruse:
1. бадзёры 2. жвавы, рухавы, імглівы 3. энэргічны, жывы 4. пільны, уважлівы, настарожы
ĉeĥe:
bdělý, bystrý, hbitý, jarý, čilý, čiperný, živý
france:
alerte (adj.), animé, vif
germane:
1. munter 2. lebhaft, flink, aufgeweckt, angeregt 3. rege, lebhaft 4. aufmerksam, wach
hispane:
despierto, espabilado, listo
hungare:
1. élénk 2. fürge, virgonc 3. élénk 4. éber
japane:
活発な [かっぱつな], 元気な [げんきな], 快活な [かいかつな], 生き生きした [いきいきした], はつらつとした, , 油断のない [ゆだんのない], 警戒を怠らない [けいかいをおこたらない], 活況の [かっきょうの]
malaje:
1.  semangat
nederlande:
levendig, kwiek
ruse:
1. бодрый 2. резвый, бойкий 3. энергичный, оживлённый 4. внимательный, пристальный
slovake:
bdelý, bystrý, pohyblivý, vrtký, čiperný, čulý, živý
ukraine:
бадьорий, жвавий, живий, енерґійний

vigle

En vigla maniero; kun impeto, diligento ktp: la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj [16]; la pepantaj birdoj […] vigle saltadis de branĉo sur branĉon [17]; la knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo [18]; vigle kaj bonhumore li eniris [19]; la malgranda knabino […] aspektis vigle kaj saĝe, ŝi estis filino de la urbestro [20]; apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe [21]; lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn [22]; la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis [23]. VD:forte1, fervore
beloruse:
жвава, бадзёра, ажыўлена, пільна
ĉeĥe:
křepce, čile
france:
vigoureusement, vivement
germane:
flink, regsam, eifrig
hungare:
élénken, fürgén
japane:
活発に [かっぱつに], 元気よく [げんきよく], 快活に [かいかつに], 油断なく [ゆだんなく]
ruse:
живо, оживлённо, бодро, энергично
slovake:
bdelo, bystro, sviežo, čulo
ukraine:
бадьоро, жваво

vigli

(ntr)
1.
Rapide agi, kun freŝa spirito, kun atento: mi petas, rapidigu, ke ili iom pli viglu [24]; la vivo viglis antaŭ la malfermitaj fenestroj KKr ; sur la Esperanta libromerkato viglas pluraj eldonejoj japanaj EeP ; (figure) forte viglis en ŝi la deziro dividi kun iu alia la ĉefajn spertojn de la vivo ChV . VD:boli3, fervori
2.
Maldormi kaj atente gardi: jen mi viglos (vigle prizorgos, prigardos) super ili por malbono, ne por bono [25]; do viglu (atentu, estu preta), ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro [26]; se la dommastro scius, [kiam] venos la ŝtelisto, li viglus [27]; [li] trovis ilin dormantaj, […]: ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon [28]? mi viglis, kiel viro kutiminta al subitaj danĝeroj en kampoj kaj arbaroj Iŝtar .
beloruse:
1. быць бадзёрым, быць ажыўленым 2. пільнаваць
ĉeĥe:
bdít, být bdělý, nelenit
france:
s'activer, se démener, se donner du mal
germane:
1. eifern, sich regen 2. wachen
hungare:
szorgoskodik, sürgölődik
japane:
活発である [かっぱつである], 生き生きしている [いきいきしている], 油断がない [ゆだんがない], 警戒を怠らない [けいかいをおこたらない]
slovake:
bdieť
ukraine:
бути бадьорим, жвавим

viglo, vigleco

Impeto, freŝhumoreco, atentemo, intenso de sentoj: la amuziĝado estis en plena vigleco [29]; juna princo trompis la viglecon de la pastroj [30]; kiom da viglo, kiom impeta vivemo [31]!
beloruse:
жвавасьць, бадзёрасьць, ажыўленасьць, пільнасьць
ĉeĥe:
bdělost, jarost, křepkost, čilost
france:
animation, vigilance, vivacité
hungare:
élénkség, fürgeség, elevenség
japane:
活発さ [かっぱつさ], 元気 [げんき], 快活 [かいかつ], 活気 [かっき], 活況 [かっきょう], 警戒 [けいかい], 用心 [ようじん]
ruse:
оживление, живость, бодрость, энергичность
slovake:
bdelosť, bystrosť, rezkosť, sviežosť, veselosť, čulosť
ukraine:
бадьорість, жвавість, енерґійність

vigliga

Kiu donas viglon, forton, emon: kiel la pluvo estas […] vigliga [32]! abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo Marta ; la freŝa, vigliga aero de la […] montaro [33]. VD:tonika
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
33. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
beloruse:
ажыўляльны
france:
énergisant, tonique (énergisant)
germane:
anregend

vigligi

(tr)
Instigi al pli da agado, krei pli vivan etoson: vigligita de vino [34]; li kunvenigis ilin […] kaj vigligis ilian koron, dirante: estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu [35]; mi opinias konvena […], vigligi vin per rememorigo [36]; en Italujo […] la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero [37]; lin ne vigligus la espero [pri io] pli bona ol tio, kio jam ekzistas EE ; ni ĉiujare kunvenas […] por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma [38]. VD:admoni, agiti, instigi
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:65
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:6
36. La Nova Testamento, II. Petro 1:13
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
beloruse:
ажыўляць, падбадзёрваць
ĉeĥe:
vzpružit
france:
animer
germane:
ermuntern, aufmuntern, anregen
hispane:
despertar, espabilar (ref. a estar atento)
hungare:
élénkít, (fel)pezsdít
japane:
元気づける [げんきづける], 活気づける [かっきづける], 活性化する [かっせいかする]
ruse:
оживить (придать оживление), ободрить, подбодрить, поощрить
slovake:
občerstviť, oživiť, vzpružiť
ukraine:
підбадьорювати, оживляти, збуджувати, поганяти (коня)

vigliĝi

(ntr)
Ekagi iom vive, verve, rapide: la popolo vigliĝis de la vortoj de [la] reĝo [39]; nun la bovinoj vigliĝis, mi aŭdis ilin rapide trotantajn malantaŭ mi [40]; lastatempe intereso pri la lingvo sufiĉe vigliĝis [41]; lia konscienco […] nun subite vigliĝis [42]; la komence trankvila protesto plivigliĝis, kiam grupo de junaj artistoj prezentis sian proteston [43]. VD:agitiĝi, vekiĝi2
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:8
40. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
41. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva diverseco, 2007
42. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
43. Monato, last: Artistoj krucumitaj, 2009
beloruse:
ажыўляцца, падбадзёрвацца
france:
booster, s'animer
germane:
munter werden, erwachen, aufwachen
hungare:
megélénkül, felpezsdül
japane:
活発になる [かっぱつになる], 元気づく [げんきづく]
ruse:
оживиться, ободриться, приободриться
ukraine:
підбадьорюватися, оживлятися, збуджуватися зі сну

malvigla

Senforta, senenergia, neagema: ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj […] [44]! ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris [45]. iam certe ŝi estis bela, sed nun aspektis laca kaj malvigla [46]. VD:flegma, maldiligenta, pigra
44. La Nova Testamento, Luko 24:25
45. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj ĉukĉoj
46. Monato, Julian Modest: La iluziisto, 2013
beloruse:
нерухомы, вялы, бязжызьнены, слабы
ĉeĥe:
netečný, otupělý
france:
abattu, éteint, morne
germane:
träge, müde, antriebslos
hungare:
lomha, renyhe, kedvetlen
japane:
活気のない [かっきのない], 元気のない [げんきのない], 無気力な [むきりょくな], 沈滞した [ちんたいした]
nederlande:
lusteloos
ruse:
вялый, инертный, апатичный, безжизненный
slovake:
mdlý, nepohyblivý, pomalý, ťarbavý
ukraine:
млявий, інертний

malvigli

(ntr)
Ne aŭ ne rapide agi, malhavi gajon aŭ impeton: kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis [47]; ju pli altaj la plandumoj estiĝis, des pli malviglis la paŝoj de la junulo [48]; lastatempe urbocentroj malviglas, ĉar ekde pluraj jaroj estas malfermataj grandvendejoj ekster la urboj [49].
47. La Nova Testamento, S. Mateo 25:5
48. Monato, Laimius Stražnickas: Estiĝi la plej alta, 2006
49. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi, 2007
beloruse:
быць вялым, расклейвацца
france:
se trainer
germane:
dösen, schläfrig sein, träge sein
hungare:
teng-leng, tesped, pang
ruse:
быть вялым, тащиться (медленно двигаться), плестись

malviglo, malvigleco

Manko je intenso, forto, energio, agemo: ŝi falis en rigidan malviglecon KPr ; Kajsa ne montris […] malgajon pro la malviglo de sia edzo HsT .
beloruse:
вяласьць, безжыцьцёвасьць
france:
abattement, morosité
germane:
Trägheit, Müdigkeit, Antriebslosigkeit
hungare:
tespedés, renyheség, kedvetlenség
japane:
無気力 [むきりょく], 意気消沈 [いきしょうちん], 沈滞 [ちんたい]
ruse:
вялость, апатия
ukraine:
млявість, інертність

malvigligi

(tr)
Senigi je emo al agado, malgajigi, malfortigi: [la hundojn] malvigligis la varmego kaj ili kuŝis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn MkM ; (figure) la recesio malvigligis altiĝon de la prezoj, kaj dum 1999 nur trifoje oni registris inflacion [50]. VD:bremsi, bridi
50. LAST: Eta recesio, Monato, 2000/05, p. 7
ĉeĥe:
otupit pozornost
france:
abattre (rendre abattu), refroidir (l'ambiance etc.)
germane:
ermüden, einschläfern
hungare:
ellanyhít, tespedésre késztet, elkedvetlenít
japane:
元気を失わせる [げんきをうしなわせる]
ruse:
сломить, ослабить, подкосить
slovake:
otupiť pozornosť

malvigliĝi

(ntr)
Iĝi dormema, malatenta, ne agema: la malfeliĉulino pli kaj pli malfortiĝis, malvigliĝante, malgrasiĝante, iom post iom sin klinante al la tombo ChL ; kaptante la paseman ombron tie enuis la ĉevalgardantoj kun la malvigliĝintaj ĉevaloj MkM ; jen mi aŭdis: […multajn tedajn vortojn], feliĉe ŝi iomete malvigliĝas [nun] [51].
51. Michel Marko: La stranga grupo, Monato, 2000/10, p. 29
france:
faiblir (activité etc.), ralentir (activité etc.)
hungare:
ellanyhul, eltesped, elkedvetlenedik
japane:
不活発になる [ふかっぱつになる]
ruse:
слабеть, ослабнуть

revigligi

(tr)
Redoni freŝan agemon aŭ konscion: li revigligas la animon de sia sinjoro [52]; la feliĉa ideo pri la familiaj festenoj […] iom revigligis lin kaj iom post iom lia malbona humoro malaperis HsT . VD:veki
ĉeĥe:
znovu oživit
france:
ranimer, réveiller (fig.)
germane:
erfrischen
hungare:
felvidít
japane:
元気を回復させる [げんきをかいふくさせる], 再び活性化する [ふたたびかっせいかする]
ruse:
ободрить, подбодрить, оживить
slovake:
znova oživiť
ukraine:
збуджувати, оживляти

revigliĝi

(ntr)
Post malviglo rehavi pli da vervo, da agemo: rigardu, kiel revigliĝis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el ĉi tiu mielo [53]; lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu [54]; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo EE .
france:
se réveiller (fig.)
germane:
sich erholen
hungare:
felvidul
japane:
元気を回復する [げんきをかいふくする], 生気を取りもどす [せいきをとりもどす], 再び活発になる [ふたたびかっぱつになる]
ruse:
ободриться, подбодриться, оживиться

administraj notoj