*pret/a PV

*preta

1.  
(io) Plene preparita; disponebla por tuja uzo: estis jam preta tagmanĝo [1]; ĉu ne estos baldaŭ preta la supo [2]? alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko EE ; por ĉiu demando oni havas pretan respondon [3]; la enlibrigitaj artikoloj estis […] jam pretaj seninterrilataj prelegetoj [4]; mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo [5].
Rim.: Tiusenca radiko „pret“ funkcias kvazaŭsufikse: batalpreta armeo [6], funkcipreta sistemo [7], prespreta kompostaĵo [8], prespretigi revuon [9], spiritpreteco [10].
2.
(iu) Farinta taŭgajn aranĝojn por agi: estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj [11]; dekmila korpuso, preta por la batalo [12].
3.
(iu) Plene preparita kaj volonte konsentanta por tuja ago: li estas preta aliĝi al malbonaguloj [13]; mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis [14]; vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto [15]; hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaĵon [16]; ŝia koro batis de timego, ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido […] kaj fariĝis denove kuraĝa [17].
angle:
ready
beloruse:
гатовы
ĉeĥe:
hotový, připravený
france:
prêt
germane:
bereit 1. fertig 2. vorbereitet 3. willens
hispane:
1. listo, -a 2. preparado, -a 3. dispuesto, -a
hungare:
kész
nederlande:
klaar
pole:
gotowy
portugale:
pronto, disposto, lesto, prestes
rumane:
gata
ruse:
готовый
slovake:
hotový, pripravený

preteco

Eco de io aŭ iu preta: mi timas, ke lia arma preteco povas ofendi SargononB ; la batala preteco de armeo; defendopreteco; montrinte ĉiuj du la pretecon batali kaj paginte per tio la devon al la honoro, vi povus fini la aferon amikeZ ; oni ne povas kalkuli je la preteco de la mondo pionire oferi sian tempon al tia provoZ ; la preteco de la franca lingvo donas faritaj al la francaj verkantoj la plej riĉajn esprimojn; li ĉiam montras sindonan pretecon (serveman akuratecon) por helpi al samideanoj.
beloruse:
гатоўнасьць
ĉeĥe:
pohotovost
germane:
Bereitschaft
hungare:
készség
nederlande:
gereedheid, bereidheid
pole:
gotowość
ruse:
готовность
slovake:
pohotovosť

pretigi  

(tr)
1.
Fari, ke io estu tuj uzebla: pretigi liton por gastoB ; pretigi al si manĝonZ , tablonZ ; li pretigis grandan vazon da punĉoZ ; li falis en la kavon, kiun li pretigisZ .
2.  
Fari, ke iu povu tuj agi: sin pretigi por forkuri, danci. SIN:prepari.
beloruse:
прыгатаваць, падрыхтаваць
ĉeĥe:
přichystat, připravit, vyhotovit, vystavit, zhotovit
france:
préparer
germane:
vorbereiten
hispane:
preparar 1. alistar
hungare:
készít, elkészít
nederlande:
klaarmaken, gereed maken
pole:
sporządzać, szykować
rumane:
a aranja, a pregăti
ruse:
приготовить, подготовить
slovake:
chystať, prihotoviť, pripraviť

finpretigi  

(tr)
Doni belan, harmonian aspekton al esence finita produkto: finpretigi romanon forigante malkoherajn detalojn; la programo jam ĝuste komputas, restas nur finpretigi la fasadon por dialoga uzado; tiu aŭtomobilo havas pli bonan motoron, sed la finpretigo de ĝia karoserio estas katastrofa. SUB:poluri, laki, glaceigi, apreturi.
angle:
finish
ĉeĥe:
dohotovit
france:
parachever
germane:
abschließen
hispane:
acabar
hungare:
befejez, kikészít
nederlande:
beëindigen
pole:
wykończyć, wygładzić
ruse:
отделать
slovake:
dohotoviť

malpreta

Ne antaŭ-aginta, ne antaŭ-pensinta pri nova situacio, kaj sekve facile senhelpa aŭ konfuzita de ĝi: la drako ne trovis ilin tute malpretaj [18].
18. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
france:
impréparé
germane:
unvorbereitet

servopreta  

Disponebla, preta por servado, helpema, komplezema: li aspektis tre afabla kaj ĝentila, eĉ servopreta [19].
ĉeĥe:
k službám
france:
serviable
nederlande:
hulpvaardig, dienstvaardig
slovake:
k službám

administraj notoj

~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
fin~igi: Mankas dua fontindiko.
fin~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.