2komplet/a PV

kompleta   Vikipedio

1.  
En kiu mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi: kompleta teleraro, traduko, kolekto, vortaro; vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon [1]; (figure) ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston [2]; la ĉi-antaŭa teksto ne estas kompleta [3]; ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo [4]. VD:perfekta, plena, tuta, senmanka
2.
MAT
a)  
[5] (p.p. metrika spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj koŝiaj vicoj konverĝas en ĝi.
b)  
(p.p. latiso) Tia, ke ajna subaro de ĝi (ne nur duelementa) akceptas infimon kaj supremon.
c)  
KompLeks (p.p. grafeo) Tia, ke du ajnaj verticoj de ĝi ĉiam estas najbaraj.
angle:
2.a complete (space) 2.b complete (lattice) 2.c complete (graph)
ĉeĥe:
celkový, celý, kompletní, úplný
france:
1. complet (adj.), absolu (ironiquement), achevé, consommé (ironiquement), entier (adj.), intégral, parfait (ironiquement), pur (ironiquement), plein, rempli, total (ironiquement) 2.a (espace) complet 2.b (treillis) complet 2.c (graphe) complet
germane:
vollständig 1. vollständig, vollzählig, vollkommen, komplett 2.a vollständig (-er Raum) 2.b vollständig (-er Verband) 2.c vollständig (-er Graph)
hispane:
completo 1. completo, entero, integral, pleno, perfecto 2.a completo (espacio métrico) 2.b retículo (álgebra) 2.c completo (grafo)
nederlande:
compleet, volledig
pole:
1. kompletny, zupełny, całkowity 2.a (przestrzeń) zupełna 2.b (krata) zupełna 2.c (graf) pełny
portugale:
1. completo, inteiro, perfeito, pleno
ruse:
целый, полный 2.a полное (пространство) 2.b полная (структура) 2.c полный (граф)
slovake:
celý, ucelený
tokipone:
1. ale, ali

kompleto   Vikipedio

1.  
TEKS Vestokompleto: li surhavis belan kompleton el blua drapo; [li] ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj [6]; li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto, kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj [7]; juna sinjoro, elegante vestita en sobre griza kompleto [8]; la kompleto kaj la kravato de la deputito (uniformo portata de pluraj samaĝaj junaj viroj en la ĉambroj) subite memorigis min pri atestantoj de Jehovo [9]; mi posedas unusolan kompleton, malhelkoloran, kiun mi elŝrankigas nupto- aŭ funebro-kiale [10].
2.  
Io kompleta: kompleto da mebloj; sin prezenti en plena kompleto FK ; unika ŝaka kompleto (kun ĉiuj ŝakfiguroj!) el eburo [11]; estas du politikaj principoj, kiuj povas funkcii nur en kompleto: la principo de demokratia pluralismo kaj la principo de jura ŝtato [12]. VD:ensemblo, garnituro, servico, sortimento
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:23
7. Monato, Albisturo Kvinke: Mirakloj, 2014
8. Monato, Paul Gubbins: Pika partio, 2012
9. Monato, Paul Gubbins: Pika partio, 2012
10. Monato, Paul Gubbins: Komplete konfuzita, 2011
11. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
12. Monato, Vinko Ošlak: Dekstrismo en demokratio, 2010
ĉeĥe:
agregát, celek, komplet, sada, sbírka, soubor, soustrojí, výstroj
france:
1. complet (costume) en plena ~o: au grand complet 2. assortiment (d'objets assortis), batterie (d'objets assortis), ensemble (d'objets assortis), jeu (d'objets assortis), lot (d'objets assortis), set (de table)
germane:
1. Kleider, Anzug 2. Satz, Ganzes
hispane:
1. traje (chaqueta y pantalón) 2. juego (con todos los accesorios), conjunto (todas las partes necesarias), lote (de accesorios)
nederlande:
complet, pak, volledig stel
pole:
1. komplet, kostium, garnitur 2. komplet, garnitur
ruse:
комплект
slovake:
komplet, sada, súbor

kompleteco Vikipedio

Eco de io kompleta: prezenti ion en plena kompleteco; bibliografio klopodanta pri kompleteco [13].
ĉeĥe:
úplnost
france:
complétude en plena ~eco: en totalité, en intégralité
germane:
Vollständigkeit
hispane:
completitud
nederlande:
volledigheid
pole:
całość, kompletność
ruse:
комплектность, полнота, целостность, целость
slovake:
úplnosť

kompletigi  

Fari ion kompleta: kompletigi kolekton, verkon; la ora senfino de la maro kompletigis tiun grandiozan pejzaĝon; laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn Marta ; kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj [14]; [li] finis kaj kompletigis la konstruaĵojn [15]; kompletiga kurso (por kompletigi la instruon).
ĉeĥe:
doplňovat, kompletiovat, kompletizovat
france:
compléter, parachever, parfaire ~iga: complémentaire (additionnel), additionnel, supplémentaire
germane:
vervollständigen
hispane:
completar, ultimar, finalizar ~iga: complementario, suplementario, adicional
nederlande:
aanvullen, vervolledigen
pole:
kompletować, dopełniać, uzupełniać
ruse:
комплектовать, укомплектовать, дополнять, дополнить, пополнять, пополнить, восполнять, восполнить
slovake:
dokončiť (dielo)

nekompleta, malkompleta

En kiu mankas necesa aŭ atendita parto: el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta Marta ; [tia talento] en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn Marta ; la findecido estas farita de nekompleta delegacio [16].
ĉeĥe:
inkompletní, kusý, neúplný
france:
incomplet, fragmentaire, imparfait (incomplet), inachevé, partiel
germane:
unvollständig
hispane:
incompleto, imperfecto, inconcluso, inacabado, parcial
pole:
niekompletny, niecałkowity, niepełny
ruse:
неполный, некомплектный, незавершённый
slovake:
nekompletný, neucelený, neúplný

vestokompleto  

TEKS Tuto da akordaj vestoj; kompleto: li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj ŝuoj [17]. VD:kostumo, tualeto2
france:
complet (costume)
germane:
Anzug
hispane:
traje (chaqueta y pantalón)
pole:
komplet, kostium, garnitur
ruse:
костюм (комплект одежды), комплект одежды

administraj notoj