2garnitur/o PV
garnituro
-
Tia aro da objektoj por specifa celo, ke ĝi prezentas unu tutaĵon,
komplekson:
garnituro de kameno (horloĝo kun vazoj ktp);
garnituro da ŝraŭbŝlosiloj;
garnituro de skribotablo
(skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp);
garnituro por la ungoj (fajliloj ktp);
vesta garnituro
(originale estas „пара платья“, t.e.
„vestoparo“, t.e. vestokompleto el surtuto kaj
pantalono)
[1].
Rim.: Ne konfuzu kun garnaĵo.
kompleto
ensemblo, servico
sortimento
1.
N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 1:8
- angle:
- garniture, fittings, trimmings, kit
- beloruse:
- набор, камплект, гарнітур
- ĉeĥe:
- garnitura, soubor, souprava, stavebnice
- france:
- assortiment, garniture (assortiment)
- germane:
- Satz, Garnitur
- hispane:
- guarnición, accesorios
- hungare:
- készlet, garnitúra
- katalune:
- assortiment, joc, guarnició
- nederlande:
- stel, assortiment, garnituur
- okcitane:
- assortiment, ensortiment, garnidura, garniment
- pole:
- garnitur, komplet, zestaw
- portugale:
- guarnição
- ruse:
- набор, комплект, гарнитур(а)
- slovake:
- stavebnica, súbor, súprava
- turke:
- süs, süs gereçleri, donatım, garnitür
- ukraine:
- ґарнітур, набір, комплект
distribua garnituro KompLeks Komputeko

- Programaro en tia formo, en kiu ĝi estas disponigata al la publiko aŭ komerce liverata: en la Emaksa distribua garnituro estas dosiero etc/JOKES, entenanta diversajn ŝercajn klarigojn de la siglo EMACS [2].
2.
Dmitri Breĉalov: Emakso por
komencantoj
- angle:
- distribution kit
- beloruse:
- дыстрыбутыў
- france:
- jeu distributif
- germane:
- Distributionssatz
- ruse:
- дистрибутив
taksgarnituro KompLeks Komputeko

- Kolekto da zorge elektitaj programoj por testi diversajn aspektojn de sistemfunkciado kaj per mezurado kompari samspecajn komputajn produktojn, kune kun ĉefprogramo registranta la rezultojn de la testado, skalanta ilin (ekz-e laŭ la rapido de la komputilo) kaj generanta raporton pri la rezultoj de la takstestado.
- angle:
- benchmark package
- beloruse:
- эталённы тэставы камплект
- france:
- banc d'essai
- germane:
- Bewertungsprogramm
administraj notoj
taks~o :
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.