8distribu/i Z PV
distribui
(tr)
- Disdividi, disdoni, dispartigi: li distribuis grandajn sumojn al la mizeruloj; la leterportisto distribuas la leterojn; distribui laboron inter ĉiuj.
- angle:
- distribute
- beloruse:
- разьмяркоўваць, раздаваць, распаўсюджваць, займацца дыстрыбуцыяй
- ĉeĥe:
- distribuovat, rozdělit, rozmístit, rozvádět
- france:
- distribuer, répartir
- germane:
- verteilen
- hispane:
- distribuir
- pole:
- dystrybuować, rozprowadzać, rozdzielać, roznosić, rozdawać
- portugale:
- distribuir
- ruse:
- распределить
- slovake:
- prideľovať, rozdeľovať
- tibete:
- གྲེམས་འགྲེམས་བཀྲམས་ཁྲོམས་
- ukraine:
- розподіляти, поширювати, розповсюджувати
distribuo
- 1.
- Disdonado.
- 2.
- Dislokado en spaco: la distribuo de termamuloj antaŭe estis malsama al tio kio ĝi nun estas [1].
1.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 10a
- beloruse:
- распаўсюджваньне, разьмеркаваньне, раздача, дыстрыбуцыя
- ĉeĥe:
- distribuce, rozdělování
- france:
- distribution, répartition
- slovake:
- distribúcia, rozdeľovanie
- ukraine:
- розподіл, розповсюдження
distribuaĵo
- Specifa arigo de programoj en operacisistemo GNU+Linux. Debian, Fedora, Ubuntu kaj Red Hat estas linuksaj distribuaĵoj.
- angle:
- distribution
- beloruse:
- дыстрыбутыў
- france:
- distribution
- germane:
- Distribution
- hispane:
- distribución
- japane:
- ディストリビューション
- portugale:
- distribuição
- ruse:
- дистрибутив
distribuebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin distribui.
- 2.
KompLeks
distribueca.
- beloruse:
- разьмеркавальны, дыстрыбутыўны
- france:
- 1. distribuable
- hebree:
- ניתן להפצה
- pole:
- 1. dystrybuowalny, rozprowadzalny, rozdzielny 2. rozdzielny
- ruse:
- 1. распределимый 2. дистрибутивный
distribueca

- 1.
- [2] (p.p. pri operacio ♦ rilate al operacio †) Tia, ke por ĉiuj `x,y,z` veras la egalaĵoj `x♦(y†z)=(x♦y)†(x♦z)` kaj `(y†z)♦x=(y♦x)†(z♦x)`: en la aro de reeloj la multipliko estas distribueca rilate al la adicio; distribueco de unu operacio rilate al dua.
- 2.
- (p.p. latiso) Tia, ke ĉiu el ĝiaj operacioj estas distribueca 1 rilate al la alia: bulea algebro estas distribueca latiso.
Rim.:
La fontoj ne konsentas pri tiu termino, kvankam la solvo de
Bricard aspektas bona: ja distribuecan operacion karakterizas
la eco distribui sin al la termoj de la alia operacio. En
[3] troviĝas
„distributaj aksiomoj“ (aksiomoj pri distribueco) kaj
la sama adjektivo troviĝas en MatVort
.
Pli proksimaj al Bricard restas
„distribuebla“ KompLeks
kaj „distribua“ PIV2
.
- angle:
- distributive ~eco: distributivity.
- beloruse:
- дыстрыбутыўны
- france:
- distributif ~eco: distributivité.
- germane:
- distributiv ~eco: Distributivität.
- pole:
- rozdzielny ~eco: rozdzielność.
- ruse:
- дистрибутивный ~eco: дистрибутивность.
distribuiĝi
(ntr)
-
Disdoniĝi, iel multope situi en spaco,
pli aŭ malpli dense laŭ la lokoj:
astronomoj malkovris la grandskalan strukturon de la universo,
en kiu galaksioj distribuiĝas kvazaŭ grandega ŝaŭmo kun grandaj
malplenaĵoj
[4].
dissemi
4.
Akvosfero:
Nia universo, 2008-06-02
- beloruse:
- разьмяркоўвацца, распаўсюджвацца
- france:
- se distribuer, se répartir
probablodistribuo

-
(de hazarda variablo
`X`)
La probablo `P_X`, kiun ĝi difinas.
Rim.: Ekzistas pluraj manieroj karakterizi `P_X`, ekz-e per la distribua funkcio de `X`, aŭ per ĝia probablodenso, aŭ eĉ per la vico de probabloj `P(X=x)`, se `X` estas diskreta.
- angle:
- probability distribution
- beloruse:
- разьмеркаваньне імавернасьцяў
- france:
- distribution de probabilité
- germane:
- Wahrscheinlichkeitsverteilung
- hebree:
- חלוקת הסתברויות
- pole:
- rozkład prawdopodobieństwa (zmiennej losowej)
- ruse:
- распределение вероятностей
administraj notoj
pri
~eca:
Vd adm sub "komuteca" pri la problemo de tiaj formoj. [MB]