1funkci/i PV
funkcii ↝
(ntr)
- 1. ↝
- (iu)
Agi plenumante oficon, difinitan daŭran komisiitan servon:
funkcii kiel urbestro, sekretario, agento;
post nur 72 tagoj la regiona asembleo en Nord-Irlando
[...] ĉesis funkcii
[1].
ofici, roli
- 2.
- (io) Plenumi la propran difinitan taskon, parolante pri organo, maŝino kaj ĝenerale ĉiu ajn ilo aŭ organizo: la koro, la kruroj, la maŝino ne regule funkcias; la maŝino ne plu bone funkcias; la entrepreno, fabriko, societo, estraro, kurso, kunveno funkcias ankoraŭ; la teatroj ne funkcios hodiaŭ; Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco [2]; lia lango funkciis sendepende de li (li diris ion kontraŭ sia propra intenco) [3]; trinkejo, kiu jam en la mezepoko funkciis [4]; la plano ŝajnas funkcii (efektiviĝi), Bastjano flustris [5].
1.
Irlando:
karuselo de seniluziiĝoMonato
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:4
3. Kota akvo: Konstanten KrysakovMonato
4. J. Ducloyer: Francio: QuimperMonato
5. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:4
3. Kota akvo: Konstanten KrysakovMonato
4. J. Ducloyer: Francio: QuimperMonato
5. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
- beloruse:
- 1. выконваць абавязкі, выконваць функцыі 2. працаваць, функцыянаваць
- ĉeĥe:
- být v chodu, být v činnosti, běžet, dělat dobrotu, fungovat, jet, jít, plynout
- france:
- 1. agir (en tant que) 2. fonctionner, marcher (fonctionner)
- germane:
- 1. fungieren 2. funktionieren, arbeiten (funktionieren)
- hispane:
- 1. actuar, realizar una función 2. funcionar
- hungare:
- 1. működik, dolgozik, tevékenykedik 2. működik, üzemel, funkcionál
- indonezie:
- 2. berfungsi
- nederlande:
- functioneren
- portugale:
- 1. agir, exercer função, estar em exercício 2. funcionar
- ruse:
- 1. исполнять обязанности, отправлять функции 2. работать, функционировать
- slovake:
- fungovať
funkcio ↝
- 1. ↝
- (de iu)
Aparta fako, ofico organizita por plenumi difinitan servon;
kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon:
la publikaj funkcioj;
la funkcio de administranto, redaktoro;
la kasisto rezignis sian funkcion;
ni ne perdos ŝin en tre grava alia funkcio: ŝi daŭre estas nia
finredaktisto
[6];
komisionano por esplorado [...] jesis pri la neceso
bone paroli la anglan por plenumi eŭropan funkcion
[7].
ofico, posteno2
- 2. ↝
- (de io)
Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia
destino:
la funkcio de la stomako estas digesti;
[Esperanto] bonege plenumadis jam en la praktiko
ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia
EE
;
la diversaj funkcioj de vorto en la frazo (subjekto, predikato, komplemento); ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion [8]; se Esperanto estus adoptita, kelkaj fonetikaj simpligoj estus necesaj por tiu funkcio [9]; kiam homoj planis, projektis maŝinojn, ili faris tion por ke la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj [10]; Mutt […] ne havas funkciojn por aŭtomate ordigi la envenantajn poŝtaĵojn en diversajn poŝtfakojn ‐ tio estas tasko por aparta programo [11].
tasko, rolo2
- 3. ↝
PV
- a) ↝
- (elementa matematiko)
Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de „fonta aro“
`bb A` elementon en „cela aro“
`bb B`; simb.
`f: bb A -> bb B`
(legu: fo
ĵetas el `bb A` en
`bb B`-on) ,
aŭ por individuaj elementoj
`b=f(a)` (legu: bo egalas
fo de a):
en la funkcia skribaĵo
`b=f(a)`
la elementon `a` de la fonta aro oni nomas
„argumento“
aŭ „variablo“,
kaj la elementon `b` de la cela aro oni
nomas
„rezulto“ aŭ
„valoro“
de la funkcio,
aŭ „bildo“
de la argumento per la funkcio;
loknombro de funkcio;
la konformeco inter aroj `bb X` kaj
`bb Y`,
estas nomata funkcio (aŭ bildigo), se al ĉiu elemento de
`bb X`
konformas unusola elemento el `bb Y`
[12];
logaritmo kun bazo `a` estas la inversa
funkcio de eksponenta funkcio
kun la sama bazo `y=ax` kiel funkcio
de `x`
[13].
Rim.: Pro ĝia intuicia difino en elementa matematiko „funkcio“ povas esti konsiderata pli fundamenta ol „bildigo“, kiu baziĝas sur rilatoj, paroj, kaj arteorio entute.
- b) ↝
- (pli ĝenerale)
Bildigo, precipe (sed
ne
nur) kiam la fonta kaj cela aroj konsistas el nombroj:
funkcio entjera, reela, kompleksa (kun entjeraj, reelaj,
kompleksaj valoroj);
kompleksa funkcio kun reelaj
argumentoj (kies
fonto-aro
konsistas el la aro de reeloj);
funkcio derivebla, analitika, integralebla.
Rilatantaj nocioj: maksimumo, maksimumiganto, minimumo, minimumiganto, ekstremumo, ekstremumiganto, nuliganto, transfleksiĝa punkto.
Rim.: Bricard [14] provis enkonduki la formon „funcio“, sed tiu ne enradikiĝis. La termino „funkcio“ estas vaste uzata en analitiko, sed depende de la branĉo de matematiko oni pli volonte parolos pri „bildigo“ (aŭ „ĵeto“), „funkcionalo“, „operatoro“, „formo“, „operacio“, „transformo“... Ni do ricevis tutan serion da sinonimaj terminoj, tamen kun malsama historia fono.
ekstremumigantoj kaj nuligantoj de funkcio
- 4. ↝
En programo, struktura fragmento (subprogramo) difinanta algoritmon por komputi valoron ‐ unu el pluraj manieroj difini la „regulon“ por la matematika funkcio.
Rim.: En iuj programlingvoj tiaj funkcioj aperas kiel proceduroj liverantaj valoron (sian rezulton).
6.
Monato, http://www.esperanto.be/fel/mon/007225.html
7. Monato, EŬROPA UNIO: Patenta (mal)sukceso
8. La Nova Testamento, Romanoj 12:4
9. G. Macaoidh: Flugilhavaj vortojMonato
10. Monato, Bugra bug-insekto
11. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas UnikodonMonato
12. Vikipedio, Funkcio (matematiko)
13. Vikipedio, Logaritmo
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
7. Monato, EŬROPA UNIO: Patenta (mal)sukceso
8. La Nova Testamento, Romanoj 12:4
9. G. Macaoidh: Flugilhavaj vortojMonato
10. Monato, Bugra bug-insekto
11. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas UnikodonMonato
12. Vikipedio, Funkcio (matematiko)
13. Vikipedio, Logaritmo
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
- angle:
- function
- beloruse:
- 1. абавязкі, пасада, функцыя 2. функцыя 3. функцыя
- ĉeĥe:
- běh, chod, funkce, působení, činnost
- ĉine:
- 4. 函数 [hán shù]
- france:
- fonction
- germane:
- Funktion 1. Aufgabe, Amt 2. Aufgabe, Zweck 3. Funktion 3.b Abbildung
- hispane:
- 1. departamento 2. función (acción asignada) 3. función (matemática) 4. función (algoritmo de programación)
- hungare:
- funkció 1. tisztség, funkció, szerep, feladatkör, tevékenységi terület 2. funkció 3. függvény
- indonezie:
- fungsi
- nederlande:
- functie
- pole:
- 3. funkcja
- ruse:
- 1. обязанности, должность, функции 2. функция 3. функция 4. процедура- функция
- slovake:
- chod, pôsobenie, činnosť
funkciado
- Ago de tiu aŭ tio, kiu funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; la funkciado de la kurso ĉesas dum somero; la banko ĉesigis sian funkciadon; la diverslingveco tre ĝenas la funkciadon de internaciaj kongresoj; la komisiono postulas la malfunkciadon de ĉiuj armilfabrikoj; depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado Marta ; por bone kompreni la funkciadon de la nuna tutmonda ekonomia sistemo, necesas konsideri ke ĝi havas sian originon en Eŭropo [15].
15.
Monato, Roland ROTSAERT: Historio de
la ekonomika pensado (parto 1): Enkonduko
- beloruse:
- функцыянаваньне
- ĉeĥe:
- chod, fungování, provoz (podniku, stroje), působení, činnost
- france:
- fonctionnement
- germane:
- Funktionieren
- hispane:
- funcionamiento
- hungare:
- működés, üzemelés, funkcionálás
- indonezie:
- operasi, pengoperasian
- nederlande:
- het functioneren
- slovake:
- chod, fungovanie, činnosť
funkciismo ↝
Arta aŭ teoria doktrino, kiu atentas precipe la efektivan kaj efikan kunfunkciadon de aĵoj: la materia civilizo origininta el la okcidento nuntempe trapenetris ĉien en la mondo kaj donis al la homaro kolosan materian favoron, sed aliflanke la raciismo kaj la funkciismo de ĝi sekigis la homan koron [16]; la „funkciisma“ urboplanado post la dua mondmilito [17].
utilismo
16.
Deguĉi I., trad. Esumi N.: La
estonteco de la homaro, Oomoto, 1987, numero 426a
17. P. Mühlstein, trad. J.-M. Cash: La gravaj malutilaĵoj de la senĉesa moviĝo, Le Monde diplomatique, 2005-01
17. P. Mühlstein, trad. J.-M. Cash: La gravaj malutilaĵoj de la senĉesa moviĝo, Le Monde diplomatique, 2005-01
- france:
- fonctionnalisme
- germane:
- Funktionalismus
- hispane:
- funcionalismo
- indonezie:
- fungsionalisme
funkciulo ↝
- Homo komisiita por plenumi daŭran difinitan oficon, funkcion; oficisto: ŝtata aŭ privata funkciulo; iama registara funkciulo malkaŝis, ke li estis administranto de fonduso establita [...] por „aĉeti“ la voĉojn (aŭ sindetenon) de magistratanoj [18]; forigo de la postulo, ke ĉiuj nordirlandaj parlamentanoj kaj publikaj funkciuloj ĵuru fidelecon al brita monarĥo [19].
- beloruse:
- функцыянэр
- ĉeĥe:
- funkcionář, činovník
- france:
- employé, fonctionnaire
- germane:
- Funktionär
- hispane:
- empleado, funcionario
- hungare:
- tisztviselő, tisztségviselő, funkcionárius
- indonezie:
- fungsionaris
- nederlande:
- functionaris
- ruse:
- ответственный работник, функционер
- slovake:
- funkcionár, činovník
malfunkcii ↝
malfunkciigi, senfunkciigi
(tr)
- france:
- arrêter (le fonctionnement de), désactiver, désaffecter
analitika funkcio ↝

- Kompleksa funkcio, elvolvebla en potencoserion en ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto de ĝia fonto-aro: Koŝia integrala teoremo – teoremo de kompleksa analitiko kiu diras ke, integralo de analitika funkcio, kiu estas difinita en fermita vojo estas nulo [24].
- angle:
- analytic function
- beloruse:
- аналітычная функцыя
- ĉeĥe:
- analytická funkce
- france:
- fonction analytique
- germane:
- analytische Funktion analytische Funktion
- hebree:
- פונקציה אנליטית
- hispane:
- función analítica
- hungare:
- analitikus függvény
- indonezie:
- fungsi analisis
- nederlande:
- analytische functie
- pole:
- funkcja analityczna
- ruse:
- аналитическая функция
- slovake:
- analytická funkcia
cirkla funkcio ↝

trigonometria funkcio.
Rim.: Notu, ke iuj lingvoj uzas similan terminon (ekz-e funkcja kołowa en la pola) por signifi ciklometrian funkcion.
- ĉeĥe:
- trigonometrická funkce
- germane:
- zyklische Funktion
- slovake:
- trigonometrická funkcia
ciklometria funkcio ↝
- ĉeĥe:
- inversní trigonometrická funkce
- germane:
- zyklometrische Funktion
- slovake:
- inverzná trigonometrická funkcia
distribua funkcio ↝

-
(de hazarda variablo
`X`)
Reela funkcio,
kiu al reelo `x` asocias la probablon de la
okazo
`(X < x)`;
simb. `F_X(x) = P(X < x)`:
en statistiko, la momantoj
estas mezuroj de distribua funkcio de hazarda variablo
[27].
Rim.: Ĉi tiu funkcio estas nur unu el la manieroj karakterizi la probablodistribuon de `X`, kaj laŭ ni indas doni al ambaŭ nocioj malsaman nomon, kiel faras la naciaj lingvoj. Tamen niaj fontoj malakordas pri la donota nomo: [28] nomas la funkcion simple „distribuo“, PIV2 nomas ĝin „probablodistribuo“ kaj por [29] ĝi estu „akumula probablodistribua funkcio“. Ni opiniis grave, ke la termino enhavu la vorton „funkcio“ kaj do reprenis la terminon de MatVort kun malgranda modifo. Ankaŭ „probablodistribua funkcio“ taŭgus.
- angle:
- probability distribution function, distribution function
- beloruse:
- функцыя разьмеркаваньня
- ĉeĥe:
- funkce rozložení, distribuční funkce
- france:
- fonction de répartition
- germane:
- Wahrscheinlichkeitsverteilungsfunktion, Verteilungsfunktion
- hispane:
- función de distribución
- hungare:
- eloszlásfüggvény, valószínűségeloszlási függvény
- indonezie:
- fungsi distribusi
- pole:
- dystrybuanta (zmiennej losowej)
- ruse:
- функция распределения
- slovake:
- distribučná funkcia
elementa funkcio ↝

- Ĉiu reela funkcio kun reela argumento, prenita el la vico: potencoj, eksponencialoj, trigonometriaj funkcioj, aŭ rezultanta el apliko al tiuj funkcioj de aritmetikaj operacioj, multipliko per konstanto, malvastigo, kunligo aŭ inversigo: polinomaj funkcioj, logaritmoj, hiperbolaj funkcioj estas elementaj funkcioj.
- angle:
- elementary function
- beloruse:
- элемэнтарная функцыя
- france:
- fonction élémentaire
- germane:
- elementare Funktion
- hispane:
- función elemental
- hungare:
- elemi függvény
- indonezie:
- fungsi elementer
- pole:
- funkcja elementarna
- ruse:
- элементарная функция
ĝeneraligita funkcio ↝
- angle:
- distribution (generalized function), generalized function
- beloruse:
- абагульненая функцыя
- france:
- distribution (fonction généralisée), fonction généralisée
- germane:
- Distribution (verallgemeinerte Funktion), verallgemeinerte Funktion
- hispane:
- distribución (función generalizada), función generalizada
- hungare:
- általánosított függvény
- indonezie:
- distribusi, fungsi umum
- nederlande:
- distributie, veralgemeende functie
- pole:
- dystrybucja, funkcja uogólniona
- ruse:
- обобщённая функция
hevisida funkcio ↝

-
Reela funkcio, kiuj
ĵetas strikte negativan argumenton al `0` kaj
pozitivan al `1`:
la hevisidan funkcion oni foje signas per `H(x)` aŭ `Y(x)` kaj
foje nomas ankaŭ „unuo-ŝtupo“.
Hevisido
31.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Hevisido
- angle:
- Heaviside['s] function
- france:
- fonction de Heaviside, échelon unité
- germane:
- Heavisidesche Funktion
- hispane:
- función escalón de Heaviside, función escalón unitario
- hungare:
- Heaviside-függvény
- indonezie:
- fungsi Heaviside
- nederlande:
- functie van Heaviside
- pole:
- funkcja Heaviside'a
- ruse:
- функция Хевисайда
hiperbola funkcio ↝

- Funkcio el la vico: hiperbola sinuso, hiperbola kosinuso, hiperbola tangento, hiperbola kotangento.
hiperbolaj funkcioj
- angle:
- hyperbolic function
- beloruse:
- гіпэрбалічная функцыя
- france:
- fonction hyperbolique
- germane:
- hyperbolische Funktion, Hyperbelfunktion
- hispane:
- función hiperbólica
- hungare:
- hiperbolikus függvény
- indonezie:
- fungsi hiperbola
- pole:
- funkcja hiperboliczna
- ruse:
- гиперболическая функция
inversa hiperbola funkcio ↝
- angle:
- inverse hyperbolic function, area-hyperbolic function
- beloruse:
- адваротная гіпербалічная функцыя
- france:
- fonction hyperbolique réciproque, fonction hyperbolique inverse
- germane:
- inverse hyperbolische Funktion, inverse Hyperbelfunktion, Areafunktion
- hispane:
- inversa de función hiperbólica
- hungare:
- inverz hiperbolikus függvény, areafüggvény
- indonezie:
- fungsi hiperbola invers
- pole:
- funkcja hiperboliczna odwrotna, funkcja polowa
- ruse:
- обратная гиперболическая функция, ареа-функция
inversa trigonometria funkcio ↝

-
Funkcio el la
vico:
arksinuso,
arkkosinuso,
arktangento,
arkkotangento,
arksekanto,
arkkosekanto.
Rim.: En MatVort troviĝas la sinonimoj „arkusa funkcio“ kaj „ciklometria funkcio“. Koncerne la unuan vd rimarkon sub arko. La dua ricevis iom da aŭtoritateco pro tio, ke PIV2 enkondukis la radikon „ciklometri“, sed tiu radiko restas tute senutila.
- angle:
- inverse trigonometric function, inverse circular function, cyclometric function
- beloruse:
- адваротная трыганамэтрычная функцыя
- france:
- fonction trigonométrique réciproque, fonction circulaire réciproque, fonction cyclométrique
- germane:
- inverse trigonometrische Funktion, inverse Kreisfunktion, Arkusfunktion, zyklometrische Funktion
- hispane:
- función trigonométrica recíproca, función circular recíproca, función ciclométrica
- hungare:
- inverz trigonometrikus függvény
- indonezie:
- fungsi siklometri
- pole:
- funkcja trygonometryczna odwrotna, funkcja kołowa, funkcja cyklometryczna
- ruse:
- обратная тригонометрическая функция, обратная круговая функция, циклометрическая функция
karakteriza funkcio ↝

- (de subaro `bb A` de aro `bb E`) Funkcio kun fonto-aro `bb E`, kiu alprenas valoron `1` en ĉiu punkto de `bb A` kaj `0` en ĉiu punkto de ĝia komplemento: la karakterizan funkcion de `bb A` oni ofte signas per `chi_(bb A)`.
- angle:
- characteristic function
- beloruse:
- характарыстычная функцыя
- france:
- fonction caractéristique
- germane:
- charakteristische Funktion
- hispane:
- función característica
- hungare:
- karakterisztikus függvény
- indonezie:
- fungsi karakteristik
- nederlande:
- karakteristieke functie
- pole:
- funkcja charakterystyczna
- ruse:
- характеристическая функция
n-argumenta funkcio ↝

-
Funkcio, kies fonto-aro
konsistas el n-opoj:
la bildo per `n`-argumenta funkcio
`f`
de `n`-opo
`(x_1,x_2,..., x_n)`
oni kutime signas per
`f(x_1,x_2,..., x_n)`;
la duargumenta funkcio
`f(x,y)=arctan(y//x)`
donas la argumenton
de komplekso `x+i*y`.
Rim.: La diferenco inter unu- aŭ plur-argumenta funkcio estas pure konvencia. Ekz-e, depende de la kunteksto, oni preferos konsideri funkcion kun kompleksa argumento kiel unuargumentan, aŭ kiel duargumentan funkcion kun du reelaj argumentoj.
- angle:
- function of n variables
- beloruse:
- функцыя ад n аргумэнтаў
- france:
- fonction de n variables
- germane:
- Funktion n Veränderlicher
- hispane:
- función de n variables
- hungare:
- n-változós függvény
- indonezie:
- fungsi n variabel
- nederlande:
- functie van n variabelen
- pole:
- funkcja n zmiennych
- ruse:
- функция от n аргументов
polinoma funkcio ↝

- 1. ↝
- (elementa matematiko) Funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj, kies valoro estas esprimo, en kiu aperas, krom konstantoj, nur potencoj de la argumentoj kun pozitivaj entjeraj eksponentoj, kombinitaj per multipliko kaj adicio: `x^2*y+x*y^2-7` estas polinoma funkcio de du variabloj; `cos^3x+2*cos^2x+1` estas polinoma funkcio de `cos x`.
- 2. ↝
-
(responda al polinomo
`bb P` super
ringo `bb R`)
Tia bildigo de
`bb R` al `bb R`, ke
la bildo
per
ĝi de elemento `x` egalas al
`sum bb P_i*x^i`.
Rim.: La ĉi-supra sumo havas same tiom da termoj1.a, kiom estas da nenulaj termoj 1.g en la polinomo.
- angle:
- polynomial function
- beloruse:
- паліномная функцыя
- ĉeĥe:
- polynomická funkce
- france:
- fonction polynomiale
- germane:
- Polynomfunktion
- hispane:
- polinomio
- hungare:
- polinomfüggvény
- indonezie:
- fungsi polinomial
- nederlande:
- polynomiale functie
- pole:
- funkcja wielomianowa
- ruse:
- полиномиальная функция
- slovake:
- polynomická funkcia
plursenca funkcio ↝

- (elementa matematiko)
(de aro `bb E` al aro `bb F`)
Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de `bb E`
plurajn elementojn de `bb F`:
la plursenca funkcio „kvadrata radiko“ (kiu
asocias
al
pozitiva nombro `x` ĝiajn du kvadratajn
radikojn: `-sqrt x`
kaj `sqrt x`),
„argumento“ (kiu asocias al komplekso
`z` ĉiujn reelojn de la tipo
`Arg(z)+2k pi`).
Rim.: En rigora lingvaĵo ne temas pri funkcio de `bb E` al `bb F`, sed pri rilato inter ili. Tamen kelkaj el la analitikaj ecoj de funkcioj validas ankaŭ por ili. Bricard [32] formas samsencajn terminojn per alia rimedo: unuforma, duforma,... neunuforma , paŭsante la francan. La serio unusenca, dusenca,... plursenca bedaŭrinde ne estas pli logika, ĉar oni ne parolas pri „senco de funkcio“, sed ja pri ĝia „valoro“. Tamen la terminoj estas nun firme enradikiĝintaj.
- angle:
- multiple-valued function
- beloruse:
- шматзначная функцыя
- france:
- fonction multiforme, fonction multivoque
- germane:
- mehrdeutige Funktion
- hispane:
- función multivaluada
- hungare:
- többértékű függvény
- pole:
- funkcja wielowartościowa
- ruse:
- многозначная функция
racionala funkcio ↝

-
Kvociento de du polinomaj
funkcioj.
racionala frakcio.
Rim.: Laŭ la modelo de iuj naciaj lingvoj troviĝas la formo „racionala frakcia funkcio“ en MatVort .
- angle:
- rational function
- beloruse:
- рацыянальная функцыя, дробава- рацыянальная функцыя
- ĉeĥe:
- racionální funkce
- france:
- fonction rationnelle
- germane:
- rationale Funktion, gebrochen-rationale Funktion
- hispane:
- función racional
- hungare:
- racionális függvény
- indonezie:
- fungsi rasional
- pole:
- funkcja wymierna
- ruse:
- рациональная функция, дробно- рациональная функция
- slovake:
- racionálna funkcia
simpla funkcio ↝

- (laŭ σ-algebro `bb A`) Ĉiu funkcio `s`, kiu povas prezentiĝi kiel `s = sum a_i*chi_(bb A_i)`, kie `a_i` estas nombro, `(bb A_i)` estas finia familio el elementoj de `bb A` kaj `chi_(bb A_i)` estas la karakteriza funkcio de `bb A_i`: ĉiu ŝtupara funkcio kun finia nombro da valoroj estas simpla funkcio laŭ la borela σ-algebro super la aro de reeloj, sed la malo ne veras.
- angle:
- simple function
- beloruse:
- простая функцыя
- france:
- fonction étagée
- germane:
- einfache Funktion
- hispane:
- función simple
- hungare:
- egyszerű függvény
- nederlande:
- eenvoudige functie
- pole:
- funkcja prosta
- ruse:
- простая функция
ŝtupara funkcio ↝

- Ĉiu funkcio `ŝ` kun reela argumento, kiu povas prezentiĝi kiel `ŝ = sum a_i*chi_(bb A_i)`, kie `a_i` estas nombro kaj `chi_(bb A_i)` estas la karakteriza funkcio de iu aro `bb A_i`, apartenanta al dispartigo de la aro de reeloj en intervalojn: la funkcio, kiu ĵetas reelon al ĝia entjera parto estas ŝtupara funkcio.
- angle:
- step function
- beloruse:
- прыступкавая функцыя
- france:
- fonction en escalier
- germane:
- Treppenfunktion
- hispane:
- función escalonada
- hungare:
- lépcsős függvény
- indonezie:
- fungsi step
- nederlande:
- trapfunctie
- pole:
- funkcja schodkowa
- ruse:
- ступенчатая функция
testa funkcio, testofunkcio ↝

-
Ĉiu funkcio,
apartenanta
al la fonto-aro de
distribucio.
Rim.: La termino aspektas absurda, sed ĝi estas internacia. Oni ĝin uzas kontraste kun „ĝeneraligita funkcio“, t.e. „distribucio“.
- angle:
- test function
- beloruse:
- тэставая функцыя
- france:
- fonction test
- germane:
- Testfunktion
- hispane:
- función test
- hungare:
- tesztfüggvény, próbafüggvény
- indonezie:
- fungsi tes
- nederlande:
- testfunctie
- pole:
- funkcja próbna
- ruse:
- тест-функция
trigonometria funkcio ↝
- angle:
- trigonometric function, circular function
- beloruse:
- трыганамэтрычная функцыя
- france:
- fonction trigonométrique, fonction circulaire
- germane:
- trigonometrische Funktion, Kreisfunktion
- hispane:
- función trigonométrica, función circular
- hungare:
- trigonometrikus függvény, szögfüggvény
- indonezie:
- fungsi trigonometri
- pole:
- funkcja trygonometryczna
- ruse:
- тригонометрическая функция, круговая функция
unusenca funkcio ↝
- angle:
- single-valued function
- beloruse:
- адназначная функцыя
- france:
- fonction uniforme, fonction univoque
- germane:
- eindeutige Funktion
- hispane:
- función univaluada
- hungare:
- egyenértékű függvény
- pole:
- funkcja jednowartościowa
- ruse:
- однозначная функция
administraj notoj
pri
elementa ~o:
ciklometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
elementa ~o: Mankas dua fontindiko.
elementa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝeneraligita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hevisida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinoma ~o: Mankas dua fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plursenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
racionala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simpla ~o: Mankas dua fontindiko.
simpla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtupara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
testa ~o, testo~o: Mankas dua fontindiko.
testa ~o, testo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unusenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Fonto trovenda.[MB]pri simpla ~o:
Mi ne trovis fonton por tiu cxi termino, sed ne multe hezitis gxin enkonduki pro gxia internacieco. [MB]pri testa ~o, testo~o:
Mi ne trovis fonton por tiu termino kaj kreis gxin laux la konvergxaj nacilingvaj formoj. [MB]cirkla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ciklometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
elementa ~o: Mankas dua fontindiko.
elementa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝeneraligita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hevisida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinoma ~o: Mankas dua fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plursenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
racionala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simpla ~o: Mankas dua fontindiko.
simpla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtupara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
testa ~o, testo~o: Mankas dua fontindiko.
testa ~o, testo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unusenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.