*potenc/o
*potenco

- 1. ↝
- Kapablo, povo forte efiki: la potenco de maŝino, de teleskopo; (figure) la potenco de elokventeco, de konvinkaj paroloj; mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon [1]; la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo [2]; la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj [3]; plej granda potenco kuŝas en la komenco PrV ; laboro kaj pacienco kondukas al potenco PrV ; utiligi la potencon de novaj procesoroj [4].
- 2. ↝
Jura aŭ politika kapablo obeigi al sia volo: la organoj kaj branĉoj de la ŝtata potenco; leĝodona potenco de la parlamento; plenuma potenco de la ministroj; milita potenco; la tera potenco de la papoj; en „Julio Cezaro“ ekzistas do tensio inter, unuflanke, la nocio de regado de elito, kiu, eĉ se ĝi misuzas la potencon, tamen reprezentas kontinuecon de valoroj, kaj, aliflanke, la nocio de renverso de tiraneca reĝimo [5]; en tiu ĉi situacio vekiĝis la potencinstinkto de la kanceliero [6].
- 3. ↝
Regno sufiĉe forta por influi la situacion en konsiderinde granda parto de la mondo: regiona, granda, monda potenco; superpotenco; la dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj ŝtatoj, precipe la potencoj kun veto-rajto Monato ; la eksa kolonia potenco Britio [7].
- 4.
Kapablo, forto supernatura de Dio kaj de tiuj, kiuj agas en lia nomo, konduki la sorton, la estontecon: turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco [8]; Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas [9]. Li regas per Sia potenco eterne [10]; la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn [11]; reĝo Salomono […] havis potencon super la fortoj de la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago [12].
- 5.
- a) ↝
- [13] (de reelo `x` per entjero `n`) Ĝia n-a potenco: ĉiu pozicio[j] de duuma nombroprezento […] formas vicon de potencoj de 2: 1, 2, 4, 8, 16, … [14].
- b) ↝
- [15] (de pozitiva reelo `x` per reelo `y`) La eksponencialo de `y` kun bazo `x`; alidire: `e^(y*ln x)`.
- c) ↝
inversigo.
Grafikaĵoj de diversaj potencoj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:17
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
5. Humphrey Tonkin: Shakespeare ‐ interlingvisto, En: De A al B: Festlibro por André Albault. Saarbrücken: Iltis>
6. Monato, Maul Stefan: Majstroverko, sed nur taktika
7. Monato, Stefan Maul: Riĉa per .tv
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:4
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:22
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:7
11. La Nova Testamento, Luko 6:19
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
14. Vikipedio, Duuma nombrosistemo
15. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §347
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
5. Humphrey Tonkin: Shakespeare ‐ interlingvisto, En: De A al B: Festlibro por André Albault. Saarbrücken: Iltis>
6. Monato, Maul Stefan: Majstroverko, sed nur taktika
7. Monato, Stefan Maul: Riĉa per .tv
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:4
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:22
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:7
11. La Nova Testamento, Luko 6:19
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
14. Vikipedio, Duuma nombrosistemo
15. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §347
- angle:
- leĝodona ~o: legislative power plenuma ~o: executive power 2. power 5. power
- beloruse:
- 1. сіла, магутнасьць, моц ŝtata ~o: дзяржаўная ўлада leĝodona ~o: заканадаўчая ўлада plenuma ~o: выканаўчая ўлада 2. улада super~o: супэрдзяржава 3. дзяржава (уплывовая, магутная) 5. ступень (матэматычная)
- ĉeĥe:
- mocnina
- france:
- 1. puissance 2. pouvoir 3. puissance 5. puissance (d'un nombre)
- germane:
- 1. Macht, Gewalt 2. Gewalt 3. Macht 5. Potenz
- hispane:
- potencia
- hungare:
- laboro kaj pacienco kondukas al ~o: türelem és fáradozás meghozza a gyümölcsét 1. teljesítmény, hatalom, erő ŝtata ~o: államhatalom leĝodona ~o: törvényhozó hatalom plenuma ~o: végrehajtó hatalom tera ~o: földi hatalom 2. hatalom super~o: szuperhatalom 3. hatalom 5. hatvány
- nederlande:
- leĝodona ~o: wetgevende macht plenuma ~o: uitvoerende macht 2. macht super~o: grootmacht 3. macht 5. macht
- pole:
- 5. potęga
- portugale:
- 1. potência, poder
- ruse:
- 1. сила, мощь ŝtata ~o: государственная власть leĝodona ~o: законодательная власть plenuma ~o: исполнительная власть tera ~o: светская власть 2. власть 3. держава 5. степень
- slovake:
- mocnina
potenca ↝
- 1.
- Havanta grandan efikon: potenca maŝino, rimedo; (figure) potencaj kverkoj [16] [17]; barbo potenca sed kapo sensenca PrV ; la belan peton, pli potencan ol glavo kaj lanco, vi forpuŝas Ifigenio ; li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn [18].
- 2.
- Havanta grandan politikan aŭ juran influon: potenca reĝo, regno; potenca reĝino [19]; ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo [20]; la potenca reĝurbo Kopenhago [21]; riĉa potenca sinjoro [22]; la altepotenca imperiestro de Japanujo [23]; la loto decidas inter potenculoj [24]; antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo PrV .
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:18
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:18
- beloruse:
- моцны, магутны
- ĉeĥe:
- mocný
- france:
- puissant
- germane:
- mächtig, machtvoll, gewaltig
- hungare:
- hatalmas, nagy hatalmú, nagy teljesítményű barbo ~a sed kapo sensenca: feje, mint egy hordó, esze, mint egy dió antaŭ tima okulo ~iĝas eĉ kulo: a megijedt ember az árnyéktól is fél
- nederlande:
- machtig
- ruse:
- сильный, мощный, могучий
- slovake:
- mohutný
potenci
(tr)
- 1.
- Havi potencon super: la tutan Mediteraneon iam potencis Romo; vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn FK ; kvardek falsistoj sendepende unu de la alia prezentis sin kiel Petro la 3-a kaj provis potenci en iuj provincoj de Rusio [25].
- 2. ↝
PIV1 (evitinde) Potencigi: eksponento, per kiu oni devas potenci b por ekhavi a [26].
- beloruse:
- 1. уладарыць, панаваць
- germane:
- 1. die Macht ausüben über, die Gewalt haben über, beherrschen
- hispane:
- potenciar
- hungare:
- 1. ural, hatalmában tart 2. hatványoz, hatványra emel
- nederlande:
- macht geven 1. macht hebben
- ruse:
- 1. властвовать
- slovake:
- mať moc, vládnuť
potencigi
(tr)
- 1.
- Igi pli potenca: la fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos [27].
- 2. ↝
(reelon `x` per entjero `n` aŭ reelo `y`) Kalkuli ĝian potencon 5.a aŭ 5.b: `2^3=8` (legu: du potencigite per tri estas ok, aŭ du alt tri estas ok); divido per `p` de la entjeroj `m`-potencigitaj liveras restojn `m`-umajn [28].
radikigi.
Rim.: En PIV1 kaj [29] troveblas ĉi-sence la rekta verbigo „potenci“. Tio malagrable kolizias kun la politika senco de la sama verbo, nome „havi potencon super“. Ŝajnas, ke „igi potenca“ estas pli bona metaforo por la matematika nocio, kaj cetere ĝi ekzistas de longe kaj troveblas ankaŭ en MatVort .
27.
Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso
en Boulogne sur Mer, 1905-08-05
28. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
29. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 43
28. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
29. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 43
- angle:
- 2. raise to a power
- beloruse:
- 1. умацоўваць, мацаваць 2. узводзіць у ступень, вылічаць ступень
- ĉeĥe:
- umocnit
- france:
- 2. élever à une puissance
- germane:
- 2. potenzieren, erheben (in eine Potenz)
- hungare:
- 1. hatalmassá tesz, uralkodóvá tesz 2. hatványoz, hatványra emel
- nederlande:
- 2. in de macht verheffen
- pole:
- 2. potęgować
- ruse:
- 1. укреплять 2. возводить в степень
- slovake:
- umocniť
potencigo
↝ 
- 1.
-
Transdono de potenco al iu aŭ io:
li proponis ekzilregistaron post la faligo kaj senpotencigo de Hitler [30];
(en homeopatio, plifortigo per diluo) pere de tiu teknika aplikado (sukusiado aŭ pistado) la kuraca povo kaŝita en la kruda substanco riveli[ĝ]as, oni ankaŭ nomas ĉi tiun teknikon „potencigo“ [31].
- 2.
[32] Ago potencigi: oni povas fari ĉi tion per trovo de ĝia k-a potenco kiel entjero kaj tiam trovo [de] la resto post divido per p ‐ ĉi tiu procezo estas la diskreta potencigo [33].
30.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Frato Paŭlo:
pacamanto
31. Vikipedio, Homeopatio
32. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
33. Vikipedio, Diskreta logaritmo
31. Vikipedio, Homeopatio
32. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
33. Vikipedio, Diskreta logaritmo
- angle:
- 2. raising to a power, exponentiation
- beloruse:
- 2. узьвядзеньне ў ступень, патэнцыраваньне
- france:
- 2. élévation à une puissance, exponentiation
- germane:
- sen~igo: Entmachtung 1. Ermächtigung 2. Potenzierung, Potenzerhebung
- hungare:
- 2. hatványozás, hatványra emelés
- pole:
- 2. potęgowanie
- ruse:
- 2. возведение в степень, потенцирование
- slovake:
- 2. umocňovanie
potenciganto ↝

-
La nombro, per kiu oni potencigas:
enkonduko de potenco je frakcia potenciganto
[35].
eksponento
- angle:
- exponent
- beloruse:
- паказьнік ступені
- france:
- exposant (math., info.)
- germane:
- Exponent
- hungare:
- hatványkitevő, exponens
- pole:
- wykładnik (potęgi)
- ruse:
- показатель степени
potencigato ↝

-
La nombro, kiun oni potencigas.
bazo de eksponencialo.
- angle:
- base (of exponential)
- beloruse:
- падстава (матэматычная)
- france:
- base (d'une exponentielle)
- germane:
- Basis
- hungare:
- alap (hatványé)
- pole:
- podstawa (potęgi)
- ruse:
- основание
potencilo ↝

-
Elektroprovizilo:
ventumiloj ofte multas en komputiloj: normale oni havas almenaŭ
unu ĉe la potencilo,
kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio
uzata de elektronikaj cirkvitoj
[36];
ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne
ŝajnas
tre taŭga esperantigo ‐ ĉu estu „elektroprovizilo” aŭ
„potencilo”
[37]?
potencialo2
36.
Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun
komputilon!
37. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro
37. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro
n-a potenco ↝

-
(de reelo
`x`)
La produto de `n` faktoroj egalaj
al `x`:
la `n`-an potencon de `x`
oni signas per `x`;
la kvina potenco de du estas tridek du:
`2^5=2*2*2*2*2=32`;
se n estas natura nombro, la n-a potenco de matrico en jordana
normala
formo estas direkta sumo de supraj triangulaj matricoj, sekve de
bloka multipliko
[38].
kvadrato, kubo.
Rim.: Tiu difino estas vastigebla al elementoj de ajna monoido kun multiplike signata operacio: n-a potenco de entjero, de matrico, de endomorfio (konsiderante la operacion kunligo)...
- angle:
- n-th power
- beloruse:
- n-я ступень
- france:
- puissance n (d'un nombre)
- germane:
- n-te Potenz
- hungare:
- n-edik hatvány
- pole:
- n-ta potęga (liczby)
- ruse:
- n-я степень
nulpotenca ↝

-
(p.p. nenula elemento `x` de
ringo)
Tia, ke iu n-a potenco de ĝi
egalas
al la nulo:
ĉiu nulpotenca elemento estas ankaŭ
nuldivizoro;
ajgeno de nulpotenca endomorfio
estas
nepre nula;
nulpotenca matrico;
la sumo de du komutiĝantaj nulpotencaj elementoj estas
ankaŭ nulpotenca;
kristalografia grupo povas esti kunkompakta diskreta subgrupo
de nulpotenca aŭ solvebla Grupo de Lie
[39];
G estas la originala grupo kaj N estas la normala subgrupo,
se G estas komuta (abela), nulpotenca aŭ solvebla, do ĉi tia
estas ankaŭ G/N
[40].
nilpotenta.
- angle:
- nilpotent
- beloruse:
- нільпатэнтны
- france:
- nilpotent
- germane:
- nilpotent
- hungare:
- nilpotens
- pole:
- nilpotentny
- portugale:
- nilpotente
- ruse:
- нильпотентный