divizor/o

divizoro

1.
MAT[1](elementa aritmetiko) (de entjero `a`) Tia entjero `b`, ke `a` estas ĝia oblo: praktika avantaĝo de la dekduuma mezursistemo kuŝas en tio, ke 12 havas pli da oportunaj divizoroj: 2, 3, 4, 6, dum la kutima 10 havas nur 2 kaj 5 (sen kalkuli la neproprajn divizorojn 1 kaj memo). VD:alikvoto.
2.
MAT[2] (de elemento `a` en ringo aŭ multiplike signata monoido) Tia elemento `b`, ke por iu `q`, `a=b*q` (maldekstra divizoro) aŭ `a=q*b` (dekstra divizoro): la reela polinomo `bb X^2+bb 1` ne akceptas unuagradajn reelajn divizorojn; la divizoroj de la unuo estas la inversigeblaj elementoj.
VD:faktoro, oblo, nuldivizoro.
angle:
divisor
beloruse:
дзельнік
ĉeĥe:
dělitel (beze zbytku)
france:
diviseur (qui divise exactement)
germane:
Teiler, Divisor
hispane:
divisor
hungare:
osztó
pole:
dzielnik (liczby), podzielnik
portugale:
divisor
ruse:
делитель
slovake:
delič napätia, divízor

divizori

(ntr)
MATPIV1
Esti divizoro: la fakton, ke `b` divizoras en `a`, oni simbole skribas `b|a`; 2 divizoras en ĉiu para entjero (aŭ „ĉiun paran entjeron“); komuna divizoro de pluraj entjeroj estas entjero, kiu divizoras ĉiun el ili.
Rim.: Laŭ sia senco la verbo estas netransitiva (en la ĉi-supra ekzemplo akuzativo anstataŭas prepozicion), tial oni teorie ne povus diri „divizorata“ aŭ „divizorebla“ (anstataŭ ĉi-lastan oni diru „divizorhava“ aŭ „dividebla“). La verbo „dividi“ estas teorie uzebla nur en frazoj de la tipo mi dividas `a` per `b`, sed la formo „dividanto“ jam sugestas, ke eblus diri `b` dividas `a`, se forgesi pri la homa plenumanto de la operacio. El tio sekvas, ke anstataŭ „divizori“ oni povus diri same bone „dividi ekzakte“, „dividi senreste“ aŭ eventuale nur „dividi“, kiel faras multaj naciaj lingvoj kaj ankaŭ [3].
angle:
divide (go into without a remainder), go into
ĉeĥe:
být dělitelem beze zbytku
france:
diviser (être diviseur de)
germane:
aufgehen (ohne Rest teilen), ohne Rest teilen
hebree:
לחלק
hispane:
ser divisor de
hungare:
oszt (maradék nélkül)
pole:
być podzielnikiem
ruse:
делить без остатка
slovake:
byť deliteľný bez zvyšku

divizorebla

MATPIV1
(evitinde) =dividebla.
ĉeĥe:
dělitelný beze zbytku
slovake:
deliteľný bez zvyšku

divizorhava

MAT
(p.p. elemento en ringo) Tia, ke ekzistas propra divizoro de ĝi: por ke entjero estu divizorhava, sufiĉas, ke ĝi ne estu primo; divizorhava divizoro.
Rim.: Bricard [4] ĉi-sence uzas „komponita“.
angle:
non-prime ~hava ~o: non-prime divisor
ĉeĥe:
složený
france:
composé (ayant des diviseurs) ~hava ~o: diviseur composé
germane:
zusammengesetzt ~hava ~o: zusammengesetzter Divisor
hungare:
összetett (osztó) ~hava ~o: összetett osztó
pole:
złożony ~hava ~o: dzielnik złożony
ruse:
непростой ~hava ~o: непростой делитель
slovake:
zložený

nedivizoro

MATMatVort
Elemento, kiu ne estas divizoro. VD:alikvanto.
hungare:
nem osztó osztó

nuldivizoro

MAT[5]
Tia nenula elemento `p` en ringo, ke por nenula elemento `q` veras, ke `p xx q``q xx p` egalas al nulo: ĉiu kvadrategala bildigo `p` de la grupo `(bb E,+)` al si mem, egala nek al la nulo nek al la idento, estas nuldivizoro kadre de `(bb E^(bb E),+,circ)`, ĉar `p circ("id"_(bb E)-p)=0`. VD:integra.
angle:
zero divisor
beloruse:
дзельнік нуля
ĉeĥe:
dělitel nuly
france:
diviseur de zéro
germane:
Nullteiler
hungare:
nullosztó
pole:
dzielnik zera
ruse:
делитель нуля
slovake:
deliteľ nuly

propra divizoro

MAT
(de elemento `a` en ringo) Tia divizoro, ke ĝi estas nek inversigebla, nek dividebla per `a`: propraj divizoroj de natura entjero estas ĉiuj ĝiaj divizoroj krom ĝi kaj 1; primo ne havas proprajn divizorojn.
Rim.: Ni ne trovis fonton por tiu termino kaj malgraŭ la ŝajno de internacieco ne konsideras ĝin senmanka, ĉar ĝi ne akordas kun la nefaka senco de la adjektivo „propra“ (apartenanta ekskluzive al iu). Tamen pro influo de naciaj lingvoj oni foje uzas „propra“ kun senco simila al „pura“, „vera“, ekz-e en la esprimo „proprasence“.
angle:
proper divisor
beloruse:
уласны дзельнік
ĉeĥe:
vlastní dělitel
france:
diviseur propre
germane:
echter Teiler
hebree:
מחלק עצמי
hungare:
valódi osztó
pole:
dzielnik własny
ruse:
собственный делитель
slovake:
vlastný deliteľ

plej granda komuna divizoro (PGKD)

MAT[6]
(de pluraj entjeroj) la plej granda komuna divizoro de 24 kaj 30 estas 6.
angle:
greatest common divisor
beloruse:
найбольшы супольны дзельнік
ĉeĥe:
největší společný dělitel (bezezbytku)
france:
plus grand commun diviseur, P.G.C.D.
germane:
größter gemeinsamer Teiler
hebree:
המחלק המשותף הגדול ביותר
hungare:
legnagyobb közös osztó
pole:
największy współny dzielnik, N.W.D.
ruse:
наибольший общий делитель
slovake:
najvyšší spoločný deliteľ

administraj notoj

pri ~i:
    Ŝajnas al mi, ke la senco "esti ~o de" ne tute malebligas,
    ke oni konsideru la verbon transitiva. Ja la ekz-oj de la tipo
    "2 ~as en la paraj nombroj" ne aspektas tre nature kaj transitiva
    verbo estus oportuna por traduki el la nacilingvoj, kiuj ĉisence
    uzas "dividi" metafore.
    [MB]
  
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~o: Mankas dua fontindiko.
ne~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o: Mankas dua fontindiko.
nul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
propra ~o: Mankas fontindiko.
propra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej granda komuna ~o: Mankas dua fontindiko.
plej granda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.