*pel/i PV

*peli

(tr)
1.
Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro: peli brutojn sur herbejonB ; peli bovojn plue; li pelis min eksteren; kvin el vi pelos centonZ ; peli siajn piedojnZ (kiel eble plej rapide forkuri); la stratoj bolis per vivo kaj peladoZ (sinpelado); kiu tro pelas, nur malakcelas PrV ; lacepeli, konsumpeli ĉevalon; (figure) la sorto pelis min en fremdlandonZ ; (figure) ne la espero de ia komerca akiro pelis min al via bordoZ ; la fluo pelas la boaton al la teroZ ; (figure) malvarma pluvo pelata (forblovata) de la ventego; (figure) pelos ilin brueto de falanta folioZ ; (figure) ŝi volis iri, kien ŝia kaprico ŝin pelosZ ; (figure) peli tagojn sen afero de mateno al vespero PrV .
a)
Alkuri por atingi, persekuti: kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin; plej juna katido musojn jam pelas PrV ; la sorto pelas (turmentas) lin krueleZ ; pli efike ol bato pelas malsato PrV ; mortepeli cervon.
b)
MAS Movi3, funkciigi, provizi per energio: [la maŝinon] antaŭenigas brilaj ŝtalaj kruroj nomataj piŝtoj; ĉi tiujn pelas la vaporo [1].
VD:puŝi1
2.
Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi: la pastroj pelas tiun amason de altranguloj, kien ili volas kaj kiam ili volasB ; volupto ŝin pelis al la krimoZ ; peli iun en malesperon; enpeli iun en teruron per bruadoZ .. VD:puŝi2.
3.
Intensigi ian senton ĝis ia punkto: peli ĝis ekstremo la malamonZ ; peladi la singardemon tro malproksimenZ .
1. F. A. Kemble, trad. A. Venture: Frua fervoja vojaĝo, Nica Literatura Revuo, 1962-02 ĝis 03, p. 107-110a
afrikanse:
ry
albane:
makinë
amhare:
መንዳት
angle:
drive, propel
arabe:
محرك
armene:
Տեղերի
beloruse:
гнаць
bengale:
ড্রাইভ
birme:
မောင်း
bosne:
pogon
ĉeĥe:
hnát, honit, pronásledovat, pudit, štvát
dane:
køretur
estone:
drive
eŭske:
pase
filipine:
biyahe
france:
chasser (devant soi), pousser (faire aller) 1.b actionner, faire fonctionner
galege:
unidade
germane:
treiben, antreiben
guĝarate:
ડ્રાઇવ
haitie:
kondwi
haŭse:
tuƙa
hinde:
ड्राइव
hispane:
impeler, empujar, perseguir, instigar
hungare:
~i siajn piedojn: szedi a lábát 1. terel, hajt 2. hajt, hajszol 3. hajt pli efike ol bato ~as malsato: nagy úr az éhség 1.a kerget, hajszol
igbe:
mbanye
irlande:
tiomáint
islande:
drif
japane:
ドライブ
jide:
פאָר
jorube:
dirafu
kanare:
ಡ್ರೈವ್
kartvele:
თვლები
kazaĥe:
диск
kimre:
gyriant
kirgize:
кубалоо
kmere:
ដ្រាយ
koree:
드라이브
korsike:
fundale
kose:
qhuba
kroate:
pogon
kurde:
ajotin
latine:
coegi
latve:
disku
laŭe:
ຂັບ
litove:
vairuoti
makedone:
диск
malagase:
fiara
malaje:
pemacu
malajalame:
ഡ്രൈവ്
maorie:
puku
marate:
ड्राइव्ह
monge:
tsav
mongole:
хөтөч
nederlande:
drijven, voortdrijven, opjagen
njanĝe:
pagalimoto
okcidentfrise:
ride
panĝabe:
ਡਰਾਈਵ ਨੂੰ
paŝtue:
ډرایو
portugale:
impelir
ruande:
gutwara
ruse:
гнать
samoe:
ave
sinde:
بيوس
sinhale:
තැටිය
skotgaele:
draibh
slovake:
hnať, honiť, naháňať, poháňať
slovene:
pogon
somale:
gaari ku
ŝone:
fambisa
sote:
ka koloi
sunde:
nyetir
svahile:
gari
taĝike:
рондан
taje:
ไดรฟ์
tamile:
இயக்கி
tatare:
диск
telugue:
డ్రైవ్
tibete:
མོ་ཊ་གཏོང་
ukraine:
привод
urdue:
ڈرائیو
uzbeke:
haydash
vjetname:
ổ đĩa
zulue:
qhuba

pelilo

KOMP Programo, peranta inter la operaciumo aŭ ĉefprogramo kaj disponaĵo (ekzemple klavaro); interalie ĝi traktas la interrompojn de la disponaĵo, envicigas la mendojn, tradukas la ordonojn en komandojn de la disponaĵo: plej grava farendaĵo post instalado de Linukso Minto estas esplori, ĉu peliloj por la aparataro haveblas [2].
angle:
(device) driver
beloruse:
драйвэр
ĉeĥe:
driver, ovladač
france:
driver, pilote (de périphérique)
germane:
Treiberprogramm, Treiber
hispane:
controlador de dispositivo
hungare:
meghajtóprogram, driver
nederlande:
stuurprogramma
portugale:
driver
ruse:
драйвер
slovake:
driver, ovládač

pelisto

Ĉashelpanto, kiu pelas bestojn al la kaptantoj: La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj [3].
3. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922
ĉeĥe:
pohůnek
france:
rabatteur
hispane:
montero, gancho
slovake:
nadháňač, pohonič

ĉirkaŭpeli

(tr)
Peli ĉiuflanken: kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando [4]; (figure) ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino [5].
4. La Nova Testamento, La agoj 27:27
5. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 4:14
france:
ballotter (tr.), pousser (en tous sens), secouer (en tous sens)
hispane:
zarandear, sacudir
nederlande:
verdrijven

dispeli

(tr)
Disigi pelante: dispeli la muŝojn; kantu por dispeli mian ĉagrenonB .
beloruse:
разагнаць
ĉeĥe:
rozehnat
france:
disperser, dissiper
germane:
auseinander treiben, auseinander jagen
hispane:
dispersar, disipar
hungare:
szétkerget, szétűz, széthajt
nederlande:
verdrijven
ruse:
разогнать
slovake:
rozohnať

dispeliĝi

Rapide disiri: dispeliĝas fumo [6].
france:
se disperser, se dissiper
hispane:
dipersarse, disiparse

elpeli

(tr)
Elirigi pelante: estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelusZ ; elpeli iun el la mondo de la vivuloj PrV ; la elpelitoj (ekzilitoj); (figure) Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi [7].
beloruse:
выгнаць
ĉeĥe:
vyhnat, vyhostit, vykázat, vypovědět
france:
chasser (hors d'un endroit)
germane:
vertreiben, verjagen, hinausjagen, ausstoßen
hispane:
zarcear, desalojar, desanidar, expeler, expulsar, desterrar
hungare:
kiterel, kiűz, kihajt, kikerget
nederlande:
verbannen, naar buiten jagen
ruse:
выгнать, изгнать
slovake:
vyhnať, vyhostiť, vykázať

elpelisto

Gardisto de drinkejo aŭ amuzejo, kiu okaze de bezono elpelas malbonkondutajn klientojn: [li] la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj [8].
8. V. Rybakov, trad. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, 1999-2000
france:
videur
hispane:
portero, vigilante
nederlande:
uitsmijter (buitenwipper), buitenwipper

forpeli

(tr)
Forigi pelante; igi malaperi: forpeli la muŝojn; forpelu blasfemulonZ ; la suno forpelas la ombrojn; prunto amikon forpelas PrV ; la faktoj forpelis la belan iluzion.
beloruse:
прагнаць
ĉeĥe:
odehnat, odpudit, zahnat, zapudit
france:
chasser (au loin), effaroucher
germane:
vertreiben, wegjagen, wegscheuchen
hispane:
espantar, expeler, repeler
hungare:
elűz, elhajt, elkerget
nederlande:
wegjagen
ruse:
прогнать
slovake:
odduriť, odohnať, zahnať

iele-trapele

Malfacile, pene, malglate, ne bonorde: vivi iele-trapele PrV ; ĉio okazis kaj plue okazadas iele-trapele, hazarde kaj senplane, laŭ momentaj emoj kaj kapricoj [9].
9. G. Neves: Paroli kaj paroligi, Ideoj por la gepatroj de denaskuloj, 1995
ĉeĥe:
jakž takž
france:
à la va-comme-je-te-pousse, tant bien que mal
hispane:
sin orden ni concierto, sin cuidado, a la buena de Dios, alocadamente
slovake:
ako tak

muŝpelilo

Iaspeca vipo aŭ ventumilo, per kiu oni forpelas muŝojn: la du aliaj, per bovvostaj muŝpeliloj, ĉasadis la muŝojn [10].
10. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
france:
chasse-mouche
hispane:
matamoscas

repeli

Peli malantaŭen, retroirigi, malakcepti: ili estis el ... nedetruebla plasta materialo kiu repelas preskaŭ ĉiun alian substancon [11].
11. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
france:
repousser
hispane:
repeler

sin peli

Rapide iri, sub premo, en hasto.
france:
se dépêcher
hispane:
darse prisa

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
dis~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
sin ~i: Mankas dua fontindiko.
sin ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.