*odor/i PV

*odori

(x)
1.
Eligi materiajn nevideblajn korpetojn, kapablajn impresi flarsenton: la floroj delikate odoris; ĉie odoris agrabla parfumoB ; odoras je brasika supo, je sterko; viro odoranta brandon kiel drinkejoB ; li ĉiam odoris eksterordinarajn parfumojnB ; kiu mem sin gloras, malbone odoras (malplaĉas) PrV .
2.
(figure) Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi: li havas pian respekton por ĉio, kio nur odoras antikve.
angle:
smell
beloruse:
пахнуць
ĉeĥe:
být cítit (čichem)
france:
sentir (avoir une odeur)
galege:
ulir
germane:
1. riechen
hispane:
oler
hungare:
1. szaglik, illatozik
ide:
odorar
itale:
odorare
katalune:
olorar
nederlande:
ruiken, rieken, geuren
nepale:
बास्ना
portugale:
cheirar 1. cheirar, odorar
ruse:
пахнуть
slovake:
voňať, zaváňať

odoro

Ĉio, kio impresas flarsenton: odoro de peĉo, lilio; mono odoron ne havas, sian devenon ne diras PrV ; enspiri odoron.
afrikanse:
reuk
albane:
erë
amhare:
ማሽተት
angle:
smell
arabe:
رائحة
armene:
հոտ
azerbajĝane:
iy
beloruse:
пах
bengale:
গন্ধ
birme:
အနံ့
bosne:
miris
bulgare:
миризма, мирис
ĉeĥe:
odor, odér, pach, vůně, zápach
dane:
lugt
estone:
lõhn
eŭske:
usaina
filipine:
amoy
france:
odeur, senteur mono ~on ne havas, sian devenon ne diras: l'argent n'a pas d'odeur
galege:
cheiro
germane:
Geruch
guĝarate:
ગંધ
haitie:
pran sant
haŭse:
wari
hinde:
गंध
hispane:
olor
hungare:
szag, illat
ide:
odoro
igbe:
ísì
irlande:
boladh
islande:
lykt
japane:
匂い
jave:
mambu
jide:
שמעקן
jorube:
olfato
kanare:
ವಾಸನೆ
kartvele:
სუნი
katalune:
olor
kazaĥe:
иіс
kimre:
arogl
kirgize:
жыт
kmere:
ក្លិន
koree:
냄새
korsike:
ciavuru
kose:
ivumba
kroate:
miris
kurde:
bîn
latine:
olfactus
latve:
smarža
laŭe:
ການມີກິ່ນຫອມ
litove:
kvapas
makedone:
мирисот
malagase:
manimbolo
malaje:
bau
malajalame:
മണം
malte:
riħa
maorie:
kakara
marate:
वास
monge:
tsis hnov tsw
mongole:
үнэр
nederlande:
reuk, geur
njanĝe:
kununkhiza
okcidentfrise:
rûke
panĝabe:
ਗੰਧ
paŝtue:
بوی
portugale:
cheiro, odor
ruande:
impumuro
ruse:
запах
samoe:
sogi
sinde:
عضوا
sinhale:
සුවඳ
skotgaele:
fàileadh
slovake:
pach, vôňa, zápach
slovene:
vonj
somale:
urta
ŝone:
munhuhwi
sote:
monko
sunde:
ambeu
svahile:
harufu
taĝike:
бӯй
taje:
กลิ่น
tamile:
மணம்
tatare:
ис
telugue:
వాసన
tibete:
དྲི་མ་
tokipone:
kon
ukraine:
нюх
urdue:
بو
uzbeke:
hid
vjetname:
mùi
zulue:
iphunga

odora

Odoranta.
beloruse:
пахнучы
ĉeĥe:
vonící i páchnoucí
france:
odorant
germane:
riechend, duftend, stinkend
hispane:
oloroso
hungare:
szagos, illatos
ide:
odoranta, odoroza
nederlande:
riekend, geurend
portugale:
cheiroso, odorante, odoroso
ruse:
пахнущий
slovake:
voňajúci i páchnuci

bonodora

Bone, agrable odoranta: lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn Marta
angle:
fragrant
ĉeĥe:
voňavý
france:
parfumé
germane:
duftend
ide:
bonodora
slovake:
voňavý

bonodori

(ntr)
Eligi bonan odoron, aromi. VD:balzami, parfumi
angle:
smell good
ĉeĥe:
vonět
france:
sentir bon
germane:
duften
hispane:
oler bien
hungare:
illatozik
ide:
bonodorar
nederlande:
lekker ruiken, geuren
ruse:
благовонный, ароматный, благоухающий
slovake:
voňať

bonodoro

Bona, agrabla odoro, aromo: bonodoro estis en la ĉambro, kiam patrino gladis! [1].
1. L. Szász: Tago de mortintoj, [vidita en 2020]
france:
bonne odeur

malbonodora

Malbone odoranta: densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron [2]; la akvo de Nilo malleviĝis, la kanaloj estis malprofundaj kaj malbonodoraj Far2 . SIN:fetoraVD:haladza
Rim.: Fojfoje oni renkontas la vortojn odoraĉa kaj fiodora, sed multe malpli ofte ol malbonodora. La verbaj formoj odoraĉi kaj fiodori estas multe pli uzataj ol iliaj adjektivaj ekvivalentoj.
2. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
angle:
stinking, smelly, reeking, fetid, malodorous
ĉeĥe:
zapáchající
france:
puant
germane:
stinkend, müffelnd
nederlande:
stinkend
slovake:
smradľavý

malbonodori, odoraĉi, fiodori

(ntr)
Eligi malbonan odoron: [li] malbonodoras per bulbo Revizoro ; ili ŝvitas kaj odoraĉas [3]; ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro Fab4 ; malliberuloj ĉiam odoraĉas tiel, kiam ili scias, ke alproksimiĝas la ekzekuto [4]; mi jam fiodoras pro ŝvito tre forte [5]. SIN:fetori, stinkiVD:haladzi
Rim.: La vorto malbonodori estis la plej ofta formo en la frua historio de Esperanto, dum nuntempe ankaŭ odoraĉi estas tre ofta. Fiodori estas signife malpli ofta ol la aliaj du.
Rim.: Iuj argumentas, ke la vorto fiodori estas evitinda kompare al odoraĉi, ĉar ne temas pri morale malbona odoro, sed pli pri kvalite malbona odoro.
3. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
4. Anna Löwenstein: La Ŝtona Urbo, 1999
5. C. Weemeyer: La IJK estas la homoj - sed ne nur, libera folio, 2011-08-04
angle:
reek, stink, smell bad, give off a bad smell
beloruse:
сьмярдзець
france:
puer, sentir mauvais
germane:
stinken
hispane:
apestar
hungare:
bűzlik
nederlande:
stinken, meuren, slecht ruiken, slecht rieken
portugale:
feder
ruse:
вонять

malbonodoro, odoraĉo

Malagrabla, forpuŝa odoro: en la ĉambro tia malbonodoro estis, ke ĝi naŭzus la diablon B ; la odoraĉo de malpurego kaj urino [6]; ĉiumatene la bordoj de Tibro svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro [7]; laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis [8] SIN:fetoro, stinkoVD:haladzo, miasmo
6. Anna Löwenstein: La Ŝtona Urbo, 1999
7. H. Sienkewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo vadis, 1933
8. Laimius Stražnickas: Tranĉeo al la pasinteco , Monato, 2003/01, p. 14
angle:
stench
france:
mauvaise odeur
ide:
malodoro
nederlande:
stank

senodorigilo

Substanco aŭ aparato, kiu forigas odorojn ekzemple en ĉambro, sur la korpo...: mi esperas, ke mia senodorigilo, aplikita je la mateno, ankoraŭ ne malvenkis [9].
9. J. Borgerding, trad. Ro Ato: 10 kilometroj, 2003
angle:
deodorant
ĉeĥe:
dezodorant
france:
déodorant, désodorisant
hispane:
desodorante, ambientador
nederlande:
deodorant
slovake:
dezodorant

bonodorfumaĵoZ

(malofte)
=incenso
angle:
incense
france:
encens
germane:
Weihrauch, Räucherwerk
hispane:
incienso
hungare:
tömjén
ide:
incenso
nederlande:
wierook
ruse:
благовоние

bonodorfumigi

(malofte)
=incensi
beloruse:
кадзіць
france:
encenser
germane:
mit Weihrauch beräuchern, beweihräuchern
hungare:
tömjénez (füstöl)
nederlande:
bewieroken
ruse:
кадить

administraj notoj

pri bon~fumaĵo:
    Konfirmi la Z-econ. En la Biblio ekzistas nur
    "odorfumaĵo" (hapakso). En Faraono troviĝas
    "bonodorfumo" kaj PV referencas al (neekzistanta)
    "odorfumo" en sia artikolo "incenso".
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~i: Mankas dua fontindiko.
bon~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malbon~o, ~aĉo: Mankas verkindiko en fonto.
bon~fumaĵo: Mankas verkindiko en fonto.
bon~fumigi: Mankas dua fontindiko.
bon~fumigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.