*parfum/o PV

*parfumo

1.
Agrabla odoro: parfuma ligno [1]; en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn [2]; ŝi estis laca de la bala muziko kaj […] naŭzaj salonparfumoj FK . VD:aromo, bonodoro
2.
Parfumaĵo: la plej fama elegantulo en Memfiso, eĉ dum la milita marŝado […] surverŝis sin per parfumoj [3]; ĉiaj pudroj de la parfumisto [4]. VD:incenso
angle:
perfume
beloruse:
парфума, духі
bretone:
c'hwezh-vat 1. frond 2. porfum
ĉeĥe:
parfém, voňavka
france:
parfum
germane:
Parfüm 1. Duft
hebree:
1. ניחוח 2. בושם
hispane:
perfume
hungare:
1. illat 2. illatszer, parfüm
indonezie:
parfum
nederlande:
parfum, geur
pole:
1. zapach 2. perfumy
portugale:
perfume
rumane:
parfum
ruse:
духи, парфюм
slovake:
voňavka
ukraine:
парфуми, духи

parfumi

(tr)
Agrable odorigi: mi parfumis mian kuŝejon per mirho, aloo, kaj cinamo [5]; ŝi mem lavis al li la piedojn kaj parfumis liajn harojn [6]; nur ete ŝi parfumas tolĉemizojn per lavendo [7].
angle:
to perfume, to scent
bretone:
frondiñ
ĉeĥe:
navonět, parfémovat
france:
parfumer
germane:
parfümieren
hebree:
לבשם
hispane:
perfumar
nederlande:
parfumeren
pole:
perfumować
rumane:
parfum
ruse:
душить (духами)
slovake:
naparfumovať, navoňavkovať
ukraine:
напахувати парфумами/духами

parfumaĵo

Substanco, ordinare solvita en alkoholo kaj eliganta agrablan odoron: la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj [8]; tiun bluzon […] ŝi ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa parfumaĵo Metrop .
germane:
Parfüm
pole:
perfum
rumane:
parfum

parfumujo

Vazo aŭ alia ujo destinita al enteno de parfumo: ili forigos […] la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn [9]; la fumo de la parfumujoj plenigis la riĉegan ĉambron [10].
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:20
10. G. A. Becquer, trad. A. M. Botella: La militestro de la ruĝaj manoj, 1955
germane:
Flakon, Parfümfläschchen
pole:
flakonik perfum
rumane:
sticlă de parfum

administraj notoj