1arom/o

aromo

Delikata bonodoro, precipe efikanta al la gustorgano: aromo de teo, de kafo, de vanilo; aromo de spicoj kaj floroj leviĝis al ili [1]; ĉiu floro havis balzaman aromon [2]; ĝusta printempa tago por poeto, […] en la verdaĵo estas tia aromo [3]; aromo de ĵus plugita kampo Metrop ; aromaj laŭrarboj [4]; mi dormas sub […] aromaj malsuprenpendantaj branĉoj [5]; (figure) la aromon de la realeco ili (tiuj rakontoj) ne povas transdoni [6]; (figure) ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romaneco, kiu troviĝis en nia tuta aventuro [7]. VD:parfumo1
angle:
 aroma, smell, fragrance
beloruse:
 водар, пах, пахучасьць, духмянасьць
ĉeĥe:
 aróma, vůně
france:
 arôme
germane:
 Aroma, Duft
hebree:
 אֲרוֹמָה, ניחוח
hispane:
 aroma, olor
hungare:
 aroma, illat
itale:
 aroma, profumo, fragranza
katalune:
 aroma
nederlande:
 aroma, geur
ruse:
 аромат, благоухание
slovake:
 vôňa, vôňa
svede:
 arom, doft
ukraine:
 аромат, пахощі

aromi

(ntr)
Havi aromon, bonodori: baldaŭ la kafo aromis en la ĉambro [8]; forte aromis poploj Metrop ; en la kampo aromis freŝe falĉita fojno Metrop ; loge aromas parfum' de l' aniz' [9].
8. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso
angle:
 smell (like)
ĉeĥe:
 vonět
france:
 répandre un arôme, embaumer (intr.)
germane:
 Aroma verströmen, duften
hispane:
 oler
hungare:
 illatozik
itale:
 profumare (intr)
katalune:
 desprendre aroma
nederlande:
 geuren, ruiken (geuren)
ruse:
 благоухать
slovake:
 voňať

aromaĵo

Substanco havanta aromon: kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon [10]; prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho […], da aroma cinamo […] kaj da aroma kano [11]; ni bezonas malgrandan oleolampon [por] ekbruligi aromaĵon [12]; en la incensiloj oni ekbruligis aromaĵojn [13]; li […] verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon [14]. VD:aromherbo, incenso, parfumaĵo, spicaĵo
angle:
 aromatic
france:
 arôme, aromate
germane:
 Aroma
hungare:
 aroma(anyag), eszencia
itale:
 aroma (sostanza), essenza (sostanza aromatica)
katalune:
 substància aromàtica
nederlande:
 aromaat, geurstof
ruse:
 ароматическое вещество
ukraine:
 запашна речовина

aromigi

(tr)
Parfumi ion per aromaĵo: bukedoj da floroj aromigis la aeron. VD:spici
angle:
 aromatize
ĉeĥe:
 navonět
france:
 aromatiser
germane:
 aromatisieren
hispane:
 aromatizar
hungare:
 illatosít
itale:
 profumare (dare aroma), aromatizzare
katalune:
 aromar, aromatitzar
nederlande:
 aromatiseren
ruse:
 делать душистым, ароматизировать
slovake:
 aromatizovať, navoňať
ukraine:
 робити запашним, ароматним, ароматизувати

administraj notoj

~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.