1kvalit/o

kvalito

1.
Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sentumojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc: odoro kaj koloro estas kvalitoj de la korpoj; la vortoj „tia, kia“ ĉiam montras la kvaliton; nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn [1]. SIN:ecoVD:atributo1
2.
Grado de boneco, perfekteco, delikateco de io: unuaranga kvalito [2]; li havu ĉion de la plej bona kvalito [3]; mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj [4]; vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj [5]; brava junulo, via frato, eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito [6]; kvalito bona ne bezonas admonon PrV ; ne kvanto sed kvalito decidas pri merito PrV . VD:valoro1, virto
3.
Speciala povo; propra efiko de io: la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron; [la] spegulo […] havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [7]; [li] prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado [8]. SIN:propreco, kapablo
4.
Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj inklinoj, kiuj konsistigas la staton de ies animo: la mensogemo, la malkuraĝo, la perfidemo, jen estas liaj ĉefaj kvalitoj; la malhumilo instigas nin malestimi la bonajn kvalitojn kiuj mankas al ni; por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj [9]; la intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj [10]; ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn [11]. TUT:karaktero, personeco
angle:
quality
beloruse:
якасьць 3. уласьцівасьць
bulgare:
2. качество
ĉine:
質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 質素 [zhìsù], 质素 [zhìsù], 品位 [pǐnwèi], 質 [zhì], 质 [zhì], 質地 [zhìdì], 质地 [zhìdì], 档次 [dàngcì], 檔次 [dàngcì]
france:
qualité 3. propriété
germane:
Beschaffenheit 1. Qualität, Kennzeichen, Eigenschaft 2. Qualität, Tugend 3. Kennzeichen, Eigenschaft 4. Kennzeichen, Eigenschaft
hispane:
1. cualidad, calidad 2. cualidad, virtud 3. capacidad, propiedad 4. cualidad humana
hungare:
1. tulajdonság, jellemző 2. minőség 3. sajátosság, jellemző 4. tulajdonság, jellemző
japane:
[しち], 品質 [ひんしつ], 特性 [とくせい], 特質 [とくしつ]
nederlande:
1. kwaliteit 2. kwaliteit 3. eigenschap 4. eigenschap
pole:
cecha (rodzaj), jakość, przymiot
portugale:
qualidade
rumane:
calitate
ruse:
качество 3. свойство
tibete:
སྤུས་ཀ་
ukraine:
якість, властивість, ґатунок, сорт

kvalita

1.
Rilata al kvalito: GRA kvalita adjektivo (kontraste al personaj, posesivaj, montraj, nombraj kaj nedifinaj); [ĉu] oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko [12]; atingi kvalitan elstarecon [13]; abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo de la verkoj [14]; restas oftaj kvalitaj problemoj, ĉar la produktantoj plejparte estas kamparanaj familioj [15].
2.
Altkvalita: per pli ampleksa kaj kvalita agado formiĝos […] prestiĝa premgrupo [16]; [li] portis iom tro kvalitajn vestaĵojn [17]; la posedantoj de kinoretoj ne taksis la filmon sufiĉe kvalita [18].
angle:
quality, qualifying
beloruse:
якасны
ĉine:
質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí], 优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高質量 [gāozhìliàng], 高质量 [gāozhìliàng]
france:
qualitatif, de qualité
germane:
qualitativ 2. wertig
hispane:
de calidad
hungare:
minőségi, kvalitatív
japane:
質の [しちの], 質的な [しつてきな]
nederlande:
kwalitatief, bepalend
pole:
jakościowy
rumane:
calitativ
ruse:
качественный
ukraine:
якісний

kvalitigi

angle:
to qualify
beloruse:
кваліфікаваць
france:
qualifier
germane:
qualifizieren, kennzeichnen
hispane:
calificar, capacitar
hungare:
minősít, osztályoz
nederlande:
kwalificeren
pole:
kwalifikować
rumane:
clasifica
ruse:
квалифицировать
ukraine:
кваліфікувати, визначати якість

altkvalita

De kvalita kvalito: altkvalita servistaro […] paradis en silkaj ŝtrumpoj Fab3 ; li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro [19]; homoj […] altkvalitaj per nobeleco de la spirito [20]; cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo [21]; serio de kulture kaj literature altkvalitaj revuoj [22]; ili ne ricevos la plej altkvalitan edukon, nek honoron [23]. SUB:distinga2, fajna, kara3, nobla, rafinita, sublima, valora2
beloruse:
высакаякасны, высокагатунковы
ĉine:
优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高品位 [gāopǐnwèi], 高質 [gāozhì], 高质 [gāozhì], 高品質 [gāopǐnzhì], 高品质 [gāopǐnzhì], 高层 [gāocéng], 高層 [gāocéng], 高精 [gāojīng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí]
germane:
hochwertig, wertig, von hoher Qualität
japane:
上質の [じょうしつの], 高品質の [こうひんしつの]

mezkvalita

De meza kvalito: mezkvalita brando [24]; apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo [25]; la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa [26]. VD:averaĝa, meza
24. Monato, last: Averaĝa litovo, 2007
25. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
26. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
beloruse:
сярэдняй якасьці, пасрэдны
ĉine:
比上不足比下有余 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 比上不足比下有餘 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 公平合理 [gōngpínghélǐ], 平平 [píngpíng], 庸常 [yōngcháng], 平均來說 [píngjūnláishuō], 平均来说 [píngjūnláishuō], 平均地 [píngjūndì], 平均而言 [píngjūnéryán], 平均計算 [píngjūnjìsuàn], 平均计算 [píngjūnjìsuàn], 按平均計算 [ànpíngjūnjìsuàn], 按平均计算 [ànpíngjūnjìsuàn], 庸 [yōng], 普普通通 [pǔpǔtōngtōng], 馬馬虎虎 [mǎmahǔhu], 马马虎虎 [mǎmahǔhu]
germane:
mittelmäßig, durchschnittlich (Güte)
japane:
並の [なみの], 中質の [ちゅうしちの]

mezkvalitulo

Homo kiu ne elstaras en iu kapablo, mediokrulo: ĉie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj [27].
beloruse:
звычайны чалавек, пасрэднасьць
ĉine:
一般人 [yìbānrén], 普通人 [pǔtōngrén], 一般人 [yībānrén]
germane:
Durchschnittsbürger, Mittelmäßiger, Durchschnittsmensch

administraj notoj

~igi : Mankas fontindiko.
~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mez~ulo : Mankas dua fontindiko.