sublim/a [1]

sublima  

(malofte)
1.
Distingita per sia beleco, nobleco, sankteco; kvazaŭreligie inspira, admirinda: spiriteco estas rezulto de ekzaltaj, sublimaj momentoj travivitaj [2]; Tenere aŭ lascive / Mi strebas volitive / Ascendi al sublima sfer', / Eskapi el obscena strat' / Tra virga spac' de l' stratosfer [3]; religi (unuigi) estas unu el la plej sublimaj esprimoj de kulturo [4]; (ironie) kuzo […] suspektas lian unikan virton, lian subliman „senpekan” korpamon al la baptofilino [5].
2.  
Rimarkebla nur per tre delikataj sentoj; subtila2.
beloruse:
1. узьнёслы, велічны, грандыёзны
ĉeĥe:
1. grandiózní, skvělý, vznešený
france:
1. noble, majestueux 2. sublime
germane:
1. majestätisch, erhaben 2. sublim, unterschwellig
hungare:
1. gyönyörű, káprázatos, fenséges, magasztos
nederlande:
1. subliem, verheven
ruse:
1. величественный, грандиозный, возвышенный
slovake:
1. grandiózny, skvelý, vznešený, šľachtený
1. K. Bennemann: Esperanto Hand-Wörterbuch, 1923-1926

administraj notoj