*kav/o PV
*kavo
↝ 
-
Malplenaĵo en solida materio aŭ en organo:
kavoj en tero, en arbo, en pano, en fromaĝo;
iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien
bovo
[1];
sur la muroj de la domo [estas] kavetoj verdetaj
[2];
la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj
[3];
li fosis kavon kaj profundigis ĝin, kaj li falis en la kavon, kiun li
pretigis
[4];
pelis pavon, falis kavon
PrV
(malsukcesi);
al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
PrV
;
en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj
[5];
kavvojo
(profunde fosita en tero);
kotkavaĵo;
la ĉarmaj kavetoj de fraŭlinaj
vangoj;
korkavetoj (vd kamero).
kaverno
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 13:6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:15
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 13:6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:15
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:10
- beloruse:
- яма, роў, упадзіна, западзіна, перахлябіна
- ĉeĥe:
- výmol na cestě
- france:
- cavité, creux (subst., cavité), dépression (cavité), fosse (cavité), renfoncement (cavité), retrait (cavité), trou (cavité), vide (subst., cavité) ~vojo: chemin creux ~eto: petit creux, fossette kor~eto: cavité du cœur
- germane:
- Höhle, Höhlung, Hohlraum, Grube, Senke, Vertiefung
- hispane:
- cavidad
- hungare:
- üreg, gödör ~vojo: mélyút ~eto: gödröcske kor~eto: szívüreg
- nederlande:
- holte, kuil
- pole:
- dół, jama, zagłębienie, fosa, jaskinia
- portugale:
- cava, cavidade, fosso, buraco
- rumane:
- bârlog, cavitate , depresie , fund, groapă, peștera, șanț
- ruse:
- яма, впадина, углубление ~eto: ямочка (на щеке)
- slovake:
- výmoľ na ceste
kava
- Kavoforma aŭ enhavanta kavojn: kava vojo, relo, dento; kavaj okuloj, vangoj; kaveca (kaverna) voĉo; lago kun kurbaj bordoj kaj kava fundo [6]; en tiu loko estis kava dezerto, ĉirkaŭita de amfiteatro de nudaj montoj [7]; la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto Marta ; ŝi […] alportis akvon en sia mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda kaj pli kava [8]; alta saliko, [kiu] en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo [9]; dum la pontokonstruado la lignaĵisto elfosis rondan kavaĵon je la suda fosaĵlimo [10].
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
10. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
10. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
- beloruse:
- запалы
- ĉeĥe:
- dutý
- france:
- creux (adj.), creusé (adj.), cave (creusé), encaissé (creux)
- germane:
- hohl, ausgehöhlt
- hungare:
- üreges, gödrös, odvas, kátyús
- nederlande:
- hol, concaaf
- pole:
- pusty, wklęsły, zagłębiony
- portugale:
- vazio, oco, cavo, cavado, côncavo
- rumane:
- concav, gol
- ruse:
- впалый
- slovake:
- dutý
kavi
(ntr)
- Esti kava: nigrajn rokojn ondoj lavas, || nur mallaŭte, lulmurmure; || ĉar belego ilin ravas: || sonĝas, kie rokoj kavas, || blond-harara Ŝuna pure [11].
11.
J. Francis: Hebridea Romanco, La Nica literatura revuo, numero 4:4
- ĉeĥe:
- být dutý, zet
- france:
- être creux, être cave, être encaissé, béer
- hispane:
- estar cavado
- hungare:
- üreges, gödrös
- nederlande:
- hol zijn
- pole:
- kopać, drążyć
- portugale:
- ser cavado
- rumane:
- săpa, găuri
- ruse:
- зиять
- slovake:
- byť dutý
kavigi ↝
(tr)
- Igi kava aŭ estigi kavojn en: li […] fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko [12]; ŝi […] trinkis el sia kavigita mano [13]; kavigita peco da fromaĝo [14]; guto da pluvo […] kavigas la malmolan ŝtonon [15]; seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita Marta .
12.
La Nova Testamento, Luko 6:48
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
- ĉeĥe:
- hloubit, prohloubit
- france:
- creuser
- germane:
- aushöhlen
- hispane:
- cavar
- hungare:
- kiváj, homorít
- nederlande:
- hol maken, uithollen
- pole:
- drążyć, wydrążyć, wyżłabiać
- portugale:
- cavar
- rumane:
- foraj, trânti, săpa
- ruse:
- втянуть, углубить
- slovake:
- vyhĺbiť (dutinu)
enkava
- Prezentanta kvazaŭ enfalintan parton, kavon en surfaco: liaj okuloj, kvankam malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj [16].
16.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a, nokta aventuro de Lemuel
- france:
- creusé, cave (creusé), déprimé (formant un creux), enfoncé (formant un creux)
- germane:
- eingefallen (Augen), tiefliegend
- hungare:
- mélyen ülő, beesett (átv.)
- nederlande:
- uitgehold
- pole:
- zagłębiony, wklęsły
- portugale:
- cavado, fundo (olhos, bochechas)
- rumane:
- încastrate, concav
- ruse:
- запавший, впалый, глубоко посаженный
enkaviĝi ↝
(ntr)
- Enfali, iĝi kava el antaŭe plena formo: liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj [17]; la homo kun enkaviĝinta frunto ekteruris [18].
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, la vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
18. Sinjoro Vanek en Parizo...
18. Sinjoro Vanek en Parizo...
- france:
- se creuser, s'effondrer
- hungare:
- behorpad, kátyúba jut
- nederlande:
- hol worden
- pole:
- zagłębiać się
- portugale:
- tornar-se côncavo, tornar-se esburacado
- rumane:
- pătrunde
- ruse:
- запасть, впасть
foskavo ↝
-
Arta, fosita kavo, precipe en tero:
la knabo […] sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj
pritranĉadis pecon da ligno
[19];
[la] ĉevalo ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo
[20];
nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj
[21].
fosaĵo
19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- ĉeĥe:
- drenážní rýha, příkop, zemní rýha
- france:
- douve, fossé
- germane:
- Graben, Grube
- hungare:
- ásott gödör
- nederlande:
- greppel, sloot
- pole:
- fosa
- portugale:
- fosso, fossa
- rumane:
- șanț
- ruse:
- ров
- slovake:
- drenážna ryha, priekopa
malkava ↝
- beloruse:
- выпуклы
- ĉeĥe:
- vypouklý
- france:
- bombé, convexe
- germane:
- hervorstehend
- hungare:
- domború, konvex
- nederlande:
- bol, convex
- pole:
- wypukły
- portugale:
- convexo
- rumane:
- convex
- ruse:
- выпуклый
- slovake:
- vypuklý
mankavo ↝
Interna flanko de mano kave tenata: [li] mezuris per sia mankavo la akvon [23]; (figure) kiu kolektis la venton en siajn mankavojn [24]? la aktorino, ricevinta la ĉefpremion, postlasas signon de sia mankavo sur la Ponto de la gloro [25].
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:12
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:4
25. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko, 2015
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:4
25. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko, 2015
- ĉeĥe:
- dlaň
- france:
- creux de la main
- germane:
- hohle Hand
- hungare:
- marok
- nederlande:
- handpalm, palm (v.d.hand)
- pole:
- dłoń
- portugale:
- côncavo (das mãos), concavidade (das mãos)
- rumane:
- mână
- ruse:
- горсть
- slovake:
- dlaň
nazkavo, nazkavaĵo
- 1.
Iu el la du kavoj, kiuj konsistigas la enkapan parton de la nazo: la internaj nazkavaĵoj estas tegitaj per tre angioza mukozo [26]; en ŝiaj naza kavo, faŭko kaj traĥeo oni trovis ŝlimon [27]; ĉe la ekstera parieto de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj […] supra, meza kaj suba [28].
- 2. ↝
- (komune) Naztruo: mia dekstra orelo ĉifone balanciĝas super miaj mukecaj nazkavoj [29].
26.
H. Schicke:
Malsanoj de la spira aparato, naturkuracado.info, [2007]
27. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion, 2015
28. Vikipedio, Nazo (organo), 2012-01-04
29. J. Ribillard: Vagado sub Palmoj, 1956
27. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion, 2015
28. Vikipedio, Nazo (organo), 2012-01-04
29. J. Ribillard: Vagado sub Palmoj, 1956
- france:
- 1. cavité nasale, fosse nasale
- germane:
- 1. Nasenhöhle
- pole:
- jama nosowa
- rumane:
- cavitate nazală
okulkavo ↝
Iu el la kavaĵoj en kapo, en kiu estas okulglobo: la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj [30]; okuloj profundiĝintaj en la okulkavoj [31].
30.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
31. V. Garŝin, trad. M.. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
31. V. Garŝin, trad. M.. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
- angle:
- cavity of the eye
- bulgare:
- очна кухина
- ĉeĥe:
- očnice
- france:
- orbite (de l'œil)
- germane:
- Augenhöhle
- hungare:
- szemgödör
- nederlande:
- oogkas
- pole:
- jama oczna
- portugale:
- órbita (ocular)
- rumane:
- cavitatea oculară
- ruse:
- глазница, глазная впадина
- slovake:
- očnica, očná jamka