trak/o SPV

trako

1.
TRA Parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo.
a)
FER Instalita relparo ebliganta iron de unu vagonaro: projekto „Stuttgart 21[…] anstataŭos kapstacion kun 16 trakoj per subtera stacidomo kun nur 8 trakoj [1]; tra 120 km estis konstruita nova eŭropnorma trako kaj apud ĝi estis renovigita la ekzistanta rusnorma trako [2]; trajneto sur etŝpura trako veturigas infanojn kaj plenkreskulojn tra la parko [3]. SIN:relvojo
b)
TRA Paro da sulkoj, enpremitaj de la radoj de multaj veturiloj pasintaj per la koncerna vojo (precipe en vojo grunda, kvankam ankaŭ en asfalta ŝoseo povas estiĝi tia difekto): kun tritaga stoko de rizo, ni startis kun granda scivolo, kien gvidos nin tiu ĉi nekredeble ruĝa, argila trako [4].
c)
AUT Koridoro2.a: la policano […] fermigis la kvartrakan straton, interrompante la bus- kaj tramliniojn [5].
Rim.: Ĉi tiu uzo prezentas ĝenan ambiguecon kun trako1, kaj tial taŭgas nur en landoj kie ne plu ekzistas grundaj vojoj aŭ difektaj ŝoseoj. Bedaŭrinde, tio ne veras por la tuta mondo. [Sergio Pokrovskij]
2.
MUZ Parto de sonregistraĵo apartiganta voĉon: ni disponas pri magnetofono […] kvartraka kun rapideco 9,5 cm/sek [6].
1. S. Krüger: Ĉe germanaj fervojistoj, La Ondo de Esperanto, 2002-12
2. Monato, LAST: Litovio relas al Eŭropo
3. Monato, Saliko: El fervoja pasinteco finnlanda
4. Marzena: Vojaĝraporto, Vjetnamio, parto 2a
5. Novkastela esperanta societo: Newsletter, 2004-01
6. Universala Esperanto-Asocio: Oficiala Informilo, 1963-01, numero 353a, anoncetoj
afrikanse:
spoor
albane:
udhë
amhare:
ትራክ
angle:
1.a track 1.b rut 1.c traffic lane 2. track
arabe:
المسار
armene:
շավիղ
azerbajĝane:
track
beloruse:
1.a каляя, пуць 1.b каляіна 1.c паласа (дарожнага руху) 2. трэк, гукавая дарожка
bengale:
ট্র্যাক
birme:
အရာ
bosne:
track
ĉeĥe:
dráha letu (let.), kolej (žel.), kurz, stopa magn. pásky (el.), trať
dane:
spor
estone:
track
eŭske:
pista
france:
1. voie (partie de route) 2. piste (d'enregistrement)
galege:
mapa
germane:
Spur, Fahrspur 1.a Gleis 1.b Fahrrinne 2. Tonspur
guĝarate:
ટ્રેક
haitie:
tras
hinde:
ट्रैक
igbe:
akara
irlande:
rian
islande:
lag
japane:
トラック
jave:
trek
jide:
שפּור
jorube:
orin
kanare:
ಟ್ರ್ಯಾಕ್
kartvele:
სიმღერა
kazaĥe:
жол
kimre:
trac
kirgize:
жол
kmere:
បទ
koree:
트랙
korsike:
pista
kose:
umkhondo
kroate:
staza
kurde:
şop
latine:
semita
laŭe:
ການຕິດຕາມ
litove:
takelis
makedone:
песна
malagase:
lalana
malaje:
trek
malajalame:
പാത
malte:
binarju
maorie:
ara
marate:
ट्रॅक
monge:
khiav
mongole:
зам
nepale:
ट्रयाक
njanĝe:
zikuyenda
okcidentfrise:
spoar
panĝabe:
ਟਰੈਕ
paŝtue:
روان
pole:
1.a tor (kolejowy) 1. pas ruchu 2. ścieżka dźwiękowa
portugale:
1.a linha 1. pista 2. trilha
ruande:
inzira
rumane:
1. bandă de circulație
ruse:
1.a колея (железнодорожная) 1.b колея (дорожная) 2. звуковая дорожка
samoe:
ala
sinde:
ڪچي
sinhale:
මාර්ගය
skotgaele:
Àireamh
slovake:
dráha letu, koľaj, kurz, stopa magnetof. pásky, trať
slovene:
steza
ŝone:
njanji
sote:
pina
sunde:
jalan satapak
svahile:
kufuatilia
taĝike:
суруд
taje:
ติดตาม
tamile:
பாடல்
tatare:
трек
telugue:
ట్రాక్
tibete:
ཤུལ་
ukraine:
трек
urdue:
ٹریک
uzbeke:
trek
vjetname:
theo dõi
zulue:
ithrekhi

skitrako

Vojeto por skiado: preparitaj skitrakoj kondukas en la pompajn vintrajn arbarojn [7].
angle:
ski track
beloruse:
лыжня
germane:
Loipe, Skispur
ruse:
лыжня

administraj notoj