*konfid/i VdE

*konfidi  

1.  
(x)
Plene certi pri ies honesteco kaj bonaj intencoj: senlime konfidi al iu [1] [2]; kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras PrV ; konfidu, sed vidu PrV ; oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate [3]; mi konfidas al via kavalireco [4]; SIN:havi konfidon. VD:konfidato, fidi.
Rim.: „Konfidi“ esprimas kredon, certecon pri ies morala valoro, dum „fidi“ entenas la ideon pri kompetento kaj kapablo. Tio evidentas en la derivaĵoj „memfida“, „fidinda aparato“ ktp, kie ne temas pri moralo sed jes ja pri kapablo (reala aŭ supozata). En la sekvaj ekzemploj „konfidi“ estas misuzita anstataŭ „fidi“ aŭ „kredi“: (evitinde) ne konfidante al tio [t.e. ne kredante tion], kion la praktiko montras [5]; (evitinde) kiam ili komencos prezenti raportojn, ne tro konfidu al la papiruso [t.e. ne tro fidu la papiruson], sed mem kontrolu tion aŭ alion [6]; (evitinde) ne pensu, ke mi ne konfidas [t.e. fidas] al via saĝo [7]; (evitinde) ili tro konfidas al sia potenco [t.e. ili tro fidas sian potencon] [8]. [Sergio Pokrovskij]
2.  
(tr)
(iun aŭ ion, al iu) Alfidi, doni al iu por ke li gardu, prizorgu.
a)  
Transdoni al ties prizorgo kun plena fido, ke li plenumos la taskon honeste, kompetente: la juna sinjorino […] konfidis al la edzo la administradon de la havo, kiun ŝi ricevis kaj ricevos de la patro [9]; vi la gajnon de la veto konfidis ne al tute ĝusta mano Hamlet ; konfidi komision al iu; Mi ne estis [malbona] administranto de la havo konfidita al mi BdV ; ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis [10]; ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon? [11]; mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi [12]; konfidi al iu regadon de provinco; (figure) konfidi semojn al la tero.
b)  
Sciigi kun plena fido pri ties diskreteco: konfidi al iu sian malĝojon, siajn timojn, esperojn, projektojn; ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon [13]; mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi [14]; konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita [15]. VD:konfidenci, sin konfidi
angle:
entrust
beloruse:
давяраць, даверыць
ĉeĥe:
důvěřovat, svěřit (někomu něco)
france:
~u, sed vidu: soyez confiant, mais d'un œil seulement 1. avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en) (faire confiance à), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur) 2.a confier (qc ou qn à qn), remettre (qc à qn en confiance) 2.b confier (un secret), avouer (confidentiellement), dire (confidentiellement), dévoiler (confidentiellement), révéler (confidentiellement)
germane:
1. vertrauen 2.a anvertrauen
hispane:
confiar
hungare:
kiu ne ~as, tiu ne bedaŭras: aki nem bízik, csalódás nem éri ~u, sed vidu: ne bízz vakon 1. (meg)bízik (vmiben) 2.a rábíz 2.b megoszt (pl. titkot)
nederlande:
1. vertrouwen 2.a toevertrouwen 2.b toevertrouwen
pole:
1. ufać 2. powierzać, zawierzać
portugale:
confiar, ter confiança em, crer, fiar-se de, contar com
ruse:
~u, sed vidu: доверяй, но проверяй 1. доверять (кому-л.) 2.a доверить (что-л. кому-л.) 2.b доверить (что-л. кому-л.)
slovake:
dôverovať, zveriť (niekomu)

sin konfidi  

Konfidi 2.b siajn intimajn pensojn, zorgojn k.s.: ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al [la bela reĝo], konfesi al li sian suferadon! [16].
Rim.: La novtestamenta ekzemplo Jesuo ne konfidis sin al ili [17] supozeble havas alian sencon. Ĝi povas esti interpretata per la senco 2.a („transdoni sin fidante“), sed pluraj nacilingvaj versioj tradukas per simpla „Jesuo ne konfidis al ili“.
france:
se confier (faire des confidences), s'abandonner, se livrer, s'ouvrir (se confier)
hungare:
kitárulkozik (vki előtt), megnyílik (vki előtt)
pole:
zwierzać się

konfido   Vikipedio

Sento de tiu, kiu konfidas1: akiri, ĝui, perdi ies konfidon; la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo [18]; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam li kun konfido loĝas ĉe vi [19]; konfido naskas konfidon PrV ; tro da konfido kondukas al perfido PrV ; kun konfido neniam rapidu PrV .
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:29
beloruse:
давер
ĉeĥe:
důvěra, svěření
france:
confiance, foi (confiance), espérance (confiance), abandon (fait de se confier) ~o naskas ~on: la confiance appelle la confiance ~o naskas ~on: a bizalom bizalmat szül
hispane:
confianza
hungare:
bizalom kun ~o neniam rapidu: aki hamar hiszen, hamar csalatkozik
nederlande:
trouw
pole:
zaufanie
ruse:
доверие
slovake:
dôvera, zverenie

konfida

Montranta konfidon: sinjorino Breine [vidis] sian edzon kaj Stella’n en viva kaj konfida interparolado [20]; al [tiu viro] mi komisiis konfidan mision [21]; la bestoj ne atakis ilin, kontraŭe ili proksimiĝis konfide [22].
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio da glaciaĵo
21. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 10
22. Fratoj Grimm, trad. K. Bein: Elektitaj fabeloj, Neĝulino kaj Rozulino
ĉeĥe:
důvěrný
france:
qui dénote de la confiance, de confiance ~e: en confiance, de confiance, les yeux fermés
hungare:
bizalmas ~e: bizalommal
pole:
ufny
slovake:
dôverný

konfidato, konfidatino  

Persono, al kiu oni konfidas1: eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, levis kontraŭ min la piedon [23]; al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon Marta ; la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem [24].
france:
confident(e), personne de confiance
hungare:
megbízott
pole:
zaufany, powiernik
ruse:
наперсник (в классической трагедии), конфидент, доверенное лицо

konfidebla  

(malofte)
Al kiu eblas konfidi1: Eŭristhetos ekstermis la piratojn […] kaj al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton [25].
france:
fiable (à qui on peut se fier), honnête (à qui on peut se fier), loyal (à qui on peut se fier), recommandable (à qui on peut se fier), sérieux (à qui on peut se fier), sûr (à qui on peut se fier)
hungare:
megbízható
pole:
godny zaufania

konfidema  

Kiu volonte konfidas1: la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo [26]; la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimiĝon [27]; Katja [...] rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco [28].
ĉeĥe:
důvěřivý
france:
confiant
hispane:
confiado
hungare:
jóhiszemű
pole:
ufny
ruse:
доверчивый
slovake:
dôverčivý

konfidigi  

Igi konfidi1, veki konfidon: [lia vizaĝo] estis severa, sed tamen konfidiga [29]; mi eĉ devis timi en miaj revadoj, ke mia imago, kiun miaj malfeliĉoj malkonfidigis, fine turnos tiuflanken sian aktivecon [30].
france:
inspirer confiance ~iga: qui inspire confiance, engageant (qui inspire confiance) mal~igi: effaroucher (inspirer méfiance), rendre défiant, inspirer méfiance
hungare:
bizalmat kelt, bizakodóvá tesz ~iga: bizalomgerjesztő, bizalomépítő mal~igi: bizalmatlanná tesz, gyanakvóvá tesz

konfidinda

Inda je konfido: Asarhadon sendis en la straton de l' Tomboj konfidindan homon, ordonante al li atente observi [31]; mi liveris pruvon, ke al atestantoj por ni agrablaj ni kredas ne kontrolante ilian konfidindecon [32]; dum 25 jaroj ili suriradis ĉiujn brakojn de la Neva kune kun la kanaloj de Peterburgo [...] sen pli ol unu malfeliĉaĵo: bona pruvo de l’ taŭgeco kaj konfidindeco de l’ finna gento [33].
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
32. trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Rakonto pri spiritoj
33. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
ĉeĥe:
důvěryhodný
france:
digne de confiance, fiable (à qui on peut se fier), honnête (à qui on peut se fier), loyal (à qui on peut se fier), recommandable (à qui on peut se fier), sérieux (à qui on peut se fier), sûr (à qui on peut se fier)
hungare:
bizalomra méltó, bizalomra érdemes
pole:
godny zaufania
slovake:
dôveryhodný

konfiditaĵo

Aĵo, kiun oni al iu konfidis 2.a: mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago [34].
34. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:12
france:
dépôt (chose laissée en dépôt)
hungare:
rábízott holmi, letét

konfidulo, konfidulino  

(malofte)
Konfidato, konfidatino; al kiu oni povas konfidi: Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fianĉo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de la du amikinoj [35].
france:
confident(e), personne de confiance
hungare:
vki bizalmasa, bizalmi ember

malkonfidi  

(tr)
Certi pri malhonesteco, malkapablo, malvaloro de iu: en malnova turo [...] loĝis gardisto kaj strigo: mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo [36]. ANT:konfidi 1
ĉeĥe:
nedůvěřovat
france:
avoir de la défiance (pour), douter (de) (se méfier), se défier (de), se garder (de) (ne pas avoir confiance), se méfier (de)
hungare:
bizalmatlan (vkivel szemben)
pole:
okazywać nieufność, okazywać brak zaufania
slovake:
nedôverovať

malkonfido Vikipedio

Sento de tiu, kiu malkonfidas: la samtempuloj renkontas [novajn ideojn] ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco EE ; POL parlamenta komitato decidis […] prepari voĉdonon pri malkonfido al la registaro [37].
37. A. Ibraimova, trad. J. Bauer: Kirgizio: La amaskomunikiloj suferas meze de kreskanta politika malakordo, GlobalVoices, 2016-04-07
ĉeĥe:
nedůvěra
france:
défiance, méfiance, réserve (méfiance)
hungare:
bizalmatlanság
pole:
brak zaufania
slovake:
nedôvera

malkonfidema

Kiu emas malkonfidi: Tiberio […] daŭre restis vivanta kiel privata civitano, timema kaj malkonfidema, evitante ricevi vizitojn en la insulo [38].
france:
défiant, méfiant, soupçonneux
hungare:
bizalmatlan, gyanakvó
pole:
niefuny

memkonfido  

(malofte)
Memfido: tia memkonfido estis legebla sur ilia vizaĝo, kvazaŭ ĉiu el ili posedus je sia dispono nevenkeblajn regimentojn de spiritoj [39].
ĉeĥe:
sebedůvěra, sebejistota
france:
assurance (confiance en soi), confiance en soi
hungare:
önbizalom
pole:
pewność siebie
slovake:
sebaistota

havi konfidon  

(frazaĵo)
Konfidi 1: Johano [...] havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos [40]; ni parolis [...] pri viroj, al kiuj oni povus havi konfidon [41]; li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo [42].
france:
avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en) (faire confiance à), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur)
hungare:
bizalommal van
pole:
mieć ufność, mieć zaufanie, ufać

administraj notoj