*flor/i PV

*flori

(ntr)
1.
Naski florojn 3: ekfloros kiel lilio [1]; la vegetaĵoj floras en printempo.
2.
(figure) Brile prosperi: ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos [2]; vivu, kresku kaj floru nia afero [3]! floranta sano, aĝo, vizaĝo, knabina kapo; en la florantaj tagoj de Romo; la artoj longe floradis en Grekujo; la komerco floras; la gajeco de l' vivo en mi neniam plu refloros [4].
3.
(figure) Disvolviĝi simile al floroj: se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton [5].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 34:17
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 35:2
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. J. W. von Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 1908
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:12
angle:
flower, bloom
beloruse:
цьвісьці, красаваць, квітнець
bulgare:
цъфтя, разцъфтявам
ĉeĥe:
kvést, vzkvétat
ĉine:
开花 [kāihuā], 兴旺 [xīngwàng], 秀 [xiù], 开放 [kāifàng], 勃发 [bófā]
france:
fleurir (être en fleurs), être en fleurs, croître, s'épanouir (fleurir) , prospérer ~anta: florissant.
germane:
blühen
hispane:
florear, florecer ~anta: floreciente.
hungare:
virágzik, kivirágzik ~anta: virágzó.
indonezie:
1. berbunga, mekar
japane:
花が咲く [はながさく], 開花する [かいかする], 花開く [はなひらく], 栄える [はえる]
nederlande:
bloeien ~anta: florissant.
pole:
rozkwitać, zakwitać, kwitnąć
ruse:
цвести ~anta: цветущий .
slovake:
kvitnúť
svede:
att blomma
ukraine:
цвісти, квітнути, квітувати, процвітати

*floro

1.
Iu el floroplantoj : florpoto; antaŭ la pordego de la granda palaco […] troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj [6].
2.
Okulfrapa, kutime kolora, parto de planto, kun floroj 3: bukedo da floroj; BELA flordesegna ŝtofo.
3.
BOT Parto de floroplantoj kun la reproduktaj organoj: kaj lia floro defalos kiel ĉe olivarbo [7]; kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj kaj deprenos la vinberbranĉojn [8]; ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis [9]; ĝi […] donadis (naskis) siajn ruĝajn bonodorajn florojn [10].
floropartoj: 1. stiluso, 2. ovario, 3. florfundo, 4. stameno, 5. korola folio (petalo), 6. stigmo, 7. pistilo, 8. kalika folio (sepalo), 9. flortigo (pedunklo, pedicelo)
4.
(figure) Florado, la plej bela kaj brila periodo de io: en la floro de la juneco, de beleco, de siaj jaroj; la amo bezonas liberecon kaj tempon por doni siajn plej belajn florojn [11].
afrikanse:
blom
albane:
lule
amhare:
አበባ
angle:
flower
arabe:
زهرة
armene:
ծաղիկ
azerbajĝane:
gül
beloruse:
кветка, краска
bengale:
ফুল
birme:
ပန်း
bulgare:
цвете 3. цъфтеж
ĉeĥe:
květ, květina, květ, květina
ĉine:
3. 开花期 [kāihuāqī], 兴旺时期 [xīngwàngshíqī], 花期 [huāqī], 全盛时期 [quánchéngshíqī], 花朵 [huāduǒ], 花 [huā]
dane:
blomst
estone:
lill
eŭske:
lore
filipine:
bulaklak
france:
fleur ~poto: pot de fleurs. ~desegna: fleuri (avec des motifs floraux).
galege:
flor
germane:
1. Blume 2. Blume 3. Blüte 4. Blüte
guĝarate:
ફૂલ
haitie:
flè
haŭse:
fure
hinde:
फूल
hispane:
flor ~poto: maceta.
hungare:
virág ~poto: virágcserép. ~desegna: virágmintás.
igbe:
ifuru
indonezie:
bunga, kembang, puspa, sekar
irlande:
bláth
islande:
blóm
japane:
[はな]
jave:
kembang
jide:
בלום
jorube:
ododo
kanare:
ಹೂವಿನ
kartvele:
ყვავილი
kazaĥe:
гүл
kimre:
blodyn
kirgize:
гүл
kmere:
ផ្កា
koree:
korsike:
fiore
kose:
intyatyambo
kroate:
cvijet
kurde:
kulîlk, çîçek
latine:
flos
latve:
zieds
laŭe:
ດອກ
litove:
gėlė
makedone:
цвет
malagase:
voninkazo
malaje:
bunga
malajalame:
പൂവ്
malte:
fjura
maorie:
puawai
marate:
फ्लॉवर
monge:
paj
mongole:
цэцэг
nederlande:
bloem 1. bloem ~poto: bloempot. 2. bloem ~desegna: gebloemd. 3. bloem 4. fleur, bloei, flor
nepale:
फूल
njanĝe:
duwa
okcidentfrise:
blom
panĝabe:
ਫੁੱਲ
paŝtue:
ګل
pole:
kwiat ~poto: wazon.
portugale:
1. flor ~desegna: flor. 3. flor flor
ruande:
indabyo
rumane:
floare
ruse:
цветок ~poto: цветочный горшок. 4. цвет
samoe:
fuga
sinde:
گلن
sinhale:
මල්
skotgaele:
flùr
slovake:
flóra
slovene:
cvet
somale:
ubax
ŝone:
ruva
sote:
lipalesa
sunde:
kembang
svahile:
ua
svede:
blomma
taĝike:
гул
taje:
ดอกไม้
tamile:
மலர்
tatare:
чәчәк
telugue:
పుష్పం
tibete:
མེ་ཏོག་
ukraine:
квітка
urdue:
پھول
uzbeke:
gul
vjetname:
hoa
zulue:
mbali

florado

1.
Stato de tio, kio naskas florojn; tempo en kiu naskiĝas floroj: tiu vegetaĵo havas malfruan floradon; siringa arbeto, eriko[12], violoj [13], lino [14], rozarbetaĵo [15] en plena florado; antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero [16].
2.
(figure) Tempo de brila prospero: la sukcesplena ekflorado de pilsena biero [17]; Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) atendas por tiuj landoj novan ekonomian floradon Monato .
angle:
flowering, bloom, blooming, blossoming
beloruse:
цьвіценьне, красаваньне
ĉeĥe:
kvetení, rozkvět
ĉine:
頂盛時 [dǐngshèngshí], 开花季节 [kāihuājìjié], 繁榮時期 [fánróngshíqī], 盛世 [shèngshì]
france:
floraison (épanouissement, époque), épanouissement, prospérité
germane:
Blüte (Zeit)
hispane:
floración
hungare:
virágzás
indonezie:
2. kejayaan
japane:
開花 [かいか], 最盛期 [さいせいき]
nederlande:
bloei
pole:
rozkwit
ruse:
цветение
slovake:
kvitnutie, rozkvet
ukraine:
цвітіння, квітування, розквіт, процвітання

floraĵo

(arkaismo)
Floro 3 aŭ floraro: en la alia fino de la ĝardeno staris laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj [kies] floraĵoj estis similaj al grandaj pentritaj kornoj [18]; la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo [19]; grandaj blankaj sambukaj floraĵoj [20]; ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda kaj ĉiu floraĵo estis bela knabina kapo [21]; ekstere oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon plene elvolviĝintan [22]; la lino neniam povis levi sian malgrandan bluan floraĵon [23]; tie disvolviĝas la fajroruĝaj granataj floraĵoj [24].
Rim.: La radiko „flor/“ evoluis de karaktero verba al la substantiva. Jam Zamenhofo uzis jen „floraĵo“ jen „floro“ samsence. Tamen floro4 plu retenas la verban karakteron de la radiko.
angle:
flower
beloruse:
кветка, краска
ĉine:
开花期 [kāihuāqī], 兴旺时期 [xīngwàngshíqī], 花期 [huāqī], 全盛时期 [quánchéngshíqī]
germane:
Blüte
indonezie:
bunga, kembang, puspa, sekar
japane:
花飾り [はなかざり], 花模様 [はなもよう]
ukraine:
цвіт, квіти (в узорі), рослинний орнамент

floraro

BOT Infloresko: kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, en la vinberĝardenoj de En-Gedi [25]; laŭ la formo oni distingas inter cumaj kaj necumaj floraroj [26].
angle:
inflorescence
beloruse:
суквецьце
ĉeĥe:
květena
ĉine:
花序 [huāxù]
france:
inflorescence
germane:
Blütenstand
hispane:
inflorescencia
hungare:
virágzat
indonezie:
bunga majemuk, perbungaan, infloresens
pole:
kwiatostan
ruse:
соцветие
slovake:
kvetena

florejo

Loko, kie oni kulturas florojn, florbedo: unu donis al sia florejo la formon de baleno [27]; obliĝis ankaŭ florejoj, kies multkoloreco ĝojigis la okulojn [28]; malfacilas imagi ion pli riĉan kaj pli ĉarman, ol la parko, florejoj, ekzotikaj vegetaĵoj [29].
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
28. Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, Monato, 2007/05, p. 24
29. Dmitrij Cibulevskij: Foroso, Monato, 2009/08-09, p. 20
angle:
flowerbed, flower bed
beloruse:
клюмба, кветкавая града
ĉine:
花坛 [huātán], 花圃 [huāpǔ], 花床 [huāchuáng], 苗圃 [miáopǔ]
germane:
Blumenbeet, Rabatte
indonezie:
hamparan bunga, petak bunga
japane:
花壇 [かだん], 花畑 [はなばたけ]
nederlande:
bloemenbed
ukraine:
квітник

florumi

(tr)
Ornami per floroj: junulinoj sin florumas [30]; li vagadis kun fratino tra herbejoj florumitaj VivZam ; lia ventro estis kuntenata de florumita veŝto [31].
30. Z. Bergrová, trad. J. Krolupper: Aŭtuna luno, 2008
31. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
angle:
decorate with flowers
beloruse:
аздабляць кветкамі
ĉeĥe:
ověnčit, ozdobit květinami
france:
fleurir (orner de fleurs)
germane:
mit Blüten bedecken
indonezie:
membungai
japane:
花で飾る [かでかざる]
slovake:
ovenčiť
ukraine:
квітчати, заквітчувати, уквітчувати, замаювати/прикрашати квітами

ekflori

(ntr)
1.
Komenci flori: ekfloros la migdalarbo [32]; la arboj ekfloris duan fojon [33]; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj [34].
2.
(figure) Montriĝi, ekesti: nova generacio ekfloris [35]; la fiero ekfloris [36]; ĝi estas infektaĵo de lepro, ĝi ekfloris en la absceso [37]; nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj [38].
beloruse:
расьцьвітаць, зацьвітаць
ĉeĥe:
rozkvést
ĉine:
[huì], 群花 [qúnhuā], 兴 [xīng], 兴荣 [xīngróng], 兴盛 [xīngshèng], 綻放 [zhànfàng], 吐艳 [tǔyàn]
france:
fleurir (intr., se mettre à fleurir)
germane:
erblühen, aufblühen
hispane:
florecer (intr., empezar a florecer)
hungare:
kivirágzik, virágzoni kezd
indonezie:
mekar
japane:
咲きほころびる [さきほころびる]
nederlande:
openbloeien
pole:
zakwitać, rozkwitać
ruse:
расцвести, зацвести
slovake:
rozkvitnúť

forflori

(ntr)
Velki, perdante siajn florojn: la ĉirkaŭaĵo iĝis pli kaj pli aŭtuna: en mia ĝardeno kompozitanoj jam forfloris kaj portis la semojn [39].
beloruse:
адцьвітаць
ĉeĥe:
odkvést
ĉine:
枯乾 [kūgān], 溜掉 [liūdiào], 萎 [wěi]
france:
défleurir (intr.)
germane:
verblühen
hispane:
marchitarse, desflorecer
hungare:
elnyílik, elvirágzik
japane:
花が散る [かがちる]
nederlande:
verwelken
pole:
przekwitać
ruse:
отцвести
slovake:
odkvitnúť, zvädnúť
ukraine:
відцвітати, відквітати, перецвітати

majfloro

BOT Herba vegetaĵo kun bonodoraj sonoriloformaj floretoj, venena, genro el familio liliacoj (Convallaria): majfloroj en mia ĝardeneto [40]. SIN:konvalo
40. Ryonryon: Blogo, 2007-05-26
angle:
lily-of-the-valley
beloruse:
ландыш, камвалея
bretone:
louzaouenn-an-hañv
ĉeĥe:
konvalinka
ĉine:
鈴蘭屬 [línglánshǔ], 鈴蘭 [línglán]
france:
muguet
germane:
Maiglöckchen
hungare:
gyöngyvirág
indonezie:
bakung
japane:
スズラン [すずらん]
latinece:
Convallaria majalis Convallaria
nederlande:
meiklokje, lelietje-van-dalen
pole:
konwalia
portugale:
flor-de-maio, lírio-do-vale
ruse:
ландыш
slovake:
konvalinka
ukraine:
конвалія

martofloro

BOT Vegetaĵo kun blankaj sonoriloformaj floroj, kies ses egallongaj elipsaj petaloj havas flavan aŭ verdan makulon ĉe la pinto, specio el familio amarilidacoj (Leucoium vernum).
martofloroj
angle:
spring snowflake
beloruse:
бялява
ĉine:
雪片 [xuěpiàn]
france:
nivéole
germane:
Märzenbecher, Frühlingsknotenblume
hungare:
tavaszi tőzike
japane:
スノーフレーク [すのおふれえく]
latinece:
Leucoium vernum
pole:
śnieżyca wiosenna
ruse:
белоцветник весенний

neĝofloro, neĝfloro

1.
BOT Specio de edelvejso (Leontopodium alpinum).
Rim.: La sama popola nomo aperas en naciaj lingvoj por diversaj vintrofinaj floroj, ekzemple ankaŭ por galanto (normale neĝborulo): neĝfloro, kiu timeme montris sin tra la neĝa vualo [41].
2.
(figure) Prujno florsimila, kian lasas frostiĝinta pluvo aŭ neĝo sur fenestra vitro: la homoj sidas hejme kaj ĝuas la varmon kaj rigardas la neĝoflorojn sur la fenestro LGA ; ne estas multe da prujno, […] herbo […] preskaŭ kiel virinhararo, tiel mola kaj kun neĝfloro sur si VRA .
41. Julian Modest: En la taksio
angle:
edelweiss 2. window frost
beloruse:
1. эдэльвэйс
ĉine:
1. 火絨草 [huǒróngcǎo], 高山火絨草 [gāoshānhuǒróngcǎo], 雪絨花 [xuěrónghuā]
france:
1. edelweiss
germane:
1. Edelweiß 2. Eisblume
hebree:
1. לבנבן (אדלוויס), אדלוויס
hispane:
1. flor de las nieves, edelweiss
hungare:
1. gyopár
indonezie:
edelweis 1. edelweis
japane:
エーデルワイス
latinece:
1. Leontopodium alpinum
nederlande:
1. sneeuwklokje
ruse:
1. эдельвейс 2. инеевые цветы
ukraine:
едельвейс

*sunfloro

BOT Alta herba vegetaĵo kun granda flava floraro, genro el familio asteracoj (Helianthus): floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj [42]; la sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn [43]; maturaj sunfloroj ne turnas sin al la suno, nur la nematuraj [44]. SIN:helianto
sunfloro (Helianthus annuus)
Public domain  [45]
angle:
sunflower
beloruse:
сланечнік
bulgare:
слънчоглед
ĉeĥe:
heliant, slunečnice
ĉine:
葵花 [kuíhuā], 葵 [kuí], 轉日蓮 [zhuǎnrìlián], 向阳花 [xiàngyánghuā], 太阳花 [tàiyánghuā], 朝阳花 [cháoyánghuā], 向日葵 [xiàngrìkuí]
france:
hélianthe, tournesol
germane:
Sonnenblume
hebree:
חמנית
hispane:
girasol
hungare:
napraforgó
indonezie:
bunga matahari
japane:
ヒマワリ
latinece:
Helianthus
nederlande:
zonnebloem
pole:
słonecznik
rumane:
floarea-soarelui
ruse:
подсолнух, подсолнечник
slovake:
kamzičník
svede:
solros
turke:
ayçiçeği
ukraine:
соняшник
volapuke:
solaflol

floroplantoj, florvegetaloj

BOT Subdivizio de la vaskulaj plantoj (Spermatophytina), reproduktiĝantaj per semgrajnoj, estiĝantaj el fekundiĝo kaj enhavantaj la ĝermon. SIN:semoplantoj
angle:
flowering plant, angiosperm
beloruse:
кветкавыя расьліны, пакрытанасенныя расьліны
ĉine:
种子植物 [zhǒngzizhíwù]
france:
spermaphytes, spermatophytes
germane:
Blütenpflanzen, Samenpflanzen
hungare:
magvas növények
indonezie:
tumbuhan berbunga, tumbuhan berbiji, spermatofita, Spermatophytes
latinece:
Spermatophytina
nederlande:
zaadplanten
pole:
rośliny nasienne
ruse:
цветковые растения, покрытосеменные растения

administraj notoj

marto~o: Mankas dua fontindiko.
marto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sun~o: Mankas verkindiko en fonto.
~oplantoj, ~vegetaloj: Mankas dua fontindiko.
~oplantoj, ~vegetaloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.