*brul/i PV

*bruli

(ntr)
1.
Oksidiĝi produktante varmon kaj lumon: jen la arbetaĵo brulas en la fajro [1]; fendita ligno facile ekbrulas PrV ; sen fajro ne brulas eĉ pajlo PrV ; antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj [2]; (figure) la afero ne brulas (ne urĝas) PrV .
2.
Elmontri varmon kaj lumon de io, kio brulas: abunda fajro brulis sur la kameno Marta ; blue brulanta flamo […] lumigis la tutan salonon [3]; la lampo […] brulas kaj lumas [4]; eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingiĝu [5].
3.
Esti varmega, doloriga kiel io brulanta: brule varmega fero [6]; via mano brulas de febro; (figure) se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas PrV .
4.
(figure) Esti en forta eksciteco: bruli de scivolo; mi brulas de amo [7]; nia koro […] brulis en ni, dum li parolis [8]; la virino brulis en sia volupto [9]; la virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon [10]; ĉashundoj, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso [11]; mi brulas de senpacienco [12]. VD:ardi, flagri, flami.
angle:
burn
beloruse:
гарэць, згараць, палаць, палымнець
ĉeĥe:
hořet, hořet, pálit, svítit (slunce)
ĉine:
1. 燃起 [ránqǐ], 燃烧 [ránshāo] 2. 烧掉 [shāodiào]
france:
bruler (intr.) la afero ne ~as: il n'y a pas le feu.
germane:
brennen
hebree:
לשרוף
hispane:
quemar
hungare:
ég
indonezie:
terbakar
japane:
燃える [もえる]
nederlande:
1. branden 3. gloeien 4. branden
pole:
1. palić się, płonąć, spalać się, gorzeć 3. palić się, płonąć, prażyć, gorzeć 4. palić się, płonąć, spalać się, gorzeć
portugale:
1. queimar, arder, comburir, esbrasear, incendiar-se 3. queimar, arder, escaldar 4. arder, inflamar-se, incendiar-se
rumane:
arde
ruse:
гореть, сгорать, пылать, полыхать
slovake:
horieť
ukraine:
горіти, згоряти, палати

brulo

La procezo kaj rezultanta varmo kaj lumo dum io brulas: kia granda brulo [13]! ne ekzistas fumo sen brulo Prv ; li […] rimarkas brulon komenciĝantan en la kvartalo [14]; ĝi anoncadis […] alarmon pri brulo [15]; mi lasus mian korpon por forbrulo [16]; savita el brulo [17]; la fraŭlinoj […] rapide estingis la brulon [18]; la gardisto fajfis, ― estis brulo, la tuta strato estis hele lumita [19].
angle:
combustion
beloruse:
гарэньне
ĉeĥe:
hoření, oheň
ĉine:
自动开火 [zìdòngkāihuǒ], 火势 [huǒshì]
france:
combustion
germane:
Brand
hebree:
שריפה
hispane:
quema, combustión
hungare:
égés, tűz
indonezie:
pembakaran
japane:
燃焼 [ねんしょう], 火事 [かじ]
nederlande:
brand
pole:
spalanie
portugale:
tição, brasa
ruse:
горение
slovake:
horenie
ukraine:
горіння

brula

1.
Brulanta: brula kiel lafo [20]; la brula suno [21].
2.
Bruligebla: ligno estas bona brula materialo [22].
20. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
angle:
1. burning 2. combustible
beloruse:
1. палаючы 2. гаручы
ĉeĥe:
ožehavý, palčivý
ĉine:
1. [kǎo], 驕陽如伙 [jiāoyángrúhuǒ] 2. 易燃的 [yìránde]
france:
1. brulant 2. combustible (adj.)
germane:
1. brennend 2. Brenn-, brennbar
hebree:
בוער
hispane:
1. abrasador 2. combustible (adj.)
hungare:
1. égő 2. éghető
indonezie:
1. terbakar 2. dapat dibakar
japane:
燃えるような [もえるような], 燃焼の [ねんしょうの]
nederlande:
2. brandbaar
pole:
1. palący, płonący, spalający się, prażący, gorejący 2. palny
portugale:
1. ardente, candente, incandescente 2. combustível
rumane:
1. aprins
ruse:
1. горящий 2. горючий
slovake:
vznetlivý, zápalný 1. horiaci 2. horľavý

brulego

Granda brulo, kaŭzanta difektojn kaj perdojn: ve, la granda urbo, en unu horo pereis [...] kaj ĉiuj [...] staris malproksime kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego [23]. SIN:incendio
23. La Nova Testamento, Apokalipso 18:16-18
angle:
inferno
beloruse:
пажар
ĉeĥe:
požár
ĉine:
[xiǎn]
france:
incendie
germane:
Feuersbrunst, Großbrand
hebree:
שריפה
hispane:
incendio
hungare:
tűz, tűzvész
indonezie:
kebakaran
japane:
大火事 [おおかじ], 火災 [かさい]
nederlande:
brand
pole:
pożar
portugale:
incêndio
rumane:
incendiu
ruse:
пожар
slovake:
požiar
ukraine:
пожежа

brulema

Facile brulanta: bedaŭrinde la planko estis kovrita per brulema plasto; [li] ekzamenis la estiĝintan gason kaj realigis la eksperimenton nomatan nuntempe teston de oksihidrogeno, kiu bruligis la gason, li tial nomis ĝin brulema aero [24].
VD:bruliĝema
angle:
combustible, volatile
beloruse:
лёгкаўзгаральны
france:
inflammable
germane:
entzündlich
hispane:
inflamable
hungare:
gyúlékony
indonezie:
mudah terbakar
japane:
燃えやすい [もえやすい]
nederlande:
ontvlambaar
pole:
łatwopalny
portugale:
inflamável
ruse:
горючий
slovake:
horľavý vznetlivý, zápalný

bruleti, subbruli

Apenaŭ aŭ interne bruli: sur la planko kuŝis stumpeto de cigaredo, kaj dum momento mi supozis, ke ĝi ankoraŭ subbrulas kaj eligas fumon, sed eble tio estis nur imago mia [25]; li prenis el la korbo malgrandan vazon, en kiu malrapide bruletis meĉo, kaj ree eklumigis la torĉon [26]; (figure) en la koroj de unuj kaj de l' aliaj bruletis la malnova malamo [27]; (figure) en [li] bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo [28]; kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo [29]. VD:ardi1
angle:
smolder
beloruse:
цьмець
germane:
schwelen
indonezie:
membara
japane:
ちょろちょろ燃える [ちょろちょろもえる]

*bruligi [30]

(tr)
1.
Konsumigi per fajro: bruligi lignon, paperon, herezulon, domon; post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [31]. VD:cindrigi
2.
Brulvundi: ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligasPrV .
afrikanse:
brand
albane:
djeg
amhare:
ማቃጠል
angle:
burn
arabe:
حرق
armene:
այրել
azerbajĝane:
yandırmaq
beloruse:
паліць, спаліць, абпальваць, абпаліць, апякаць, апячы
bengale:
বার্ন
birme:
မီးလောင်
ĉeĥe:
podpálit, spalovat, spálit (něco), upálit, zapalovat, zapálit, zažehovat
ĉine:
1. 火辣辣 [huǒlālā], 烧掉 [shāodiào], 有糊味 [yǒuhúwèi], 烧焦 [shāojiāo], 烫 [tàng], 焚 [fén]
dane:
brænde
estone:
põletada
eŭske:
erre
filipine:
sumunog
france:
bruler (tr.)
galege:
queimar
germane:
verbrennen
guĝarate:
બર્ન
haitie:
boule
haŭse:
ƙona
hebree:
לשרוף
hinde:
जला
hispane:
quemar (tr.), incendiar
hungare:
1. éget, eléget 2. megéget
igbe:
ọkụ
indonezie:
membakar
irlande:
sruthán
islande:
brenna
japane:
燃やす [もやす]
jave:
diobong
jide:
ברענען
jorube:
iná
kanare:
ಬರ್ನ್
kartvele:
დამწვრობა
kazaĥe:
күйік
kimre:
llosgi
kirgize:
өрттөө
kmere:
ដុត
koree:
구울
korsike:
brusgia
kose:
aqhumisele
kroate:
spali
kurde:
birîna şewatê
latine:
comburet
latve:
dedzināt
laŭe:
ໄຫມ້
litove:
deginti
makedone:
изгори
malagase:
hodorana
malaje:
membakar
malajalame:
കത്തിക്കുക
maorie:
tahu
marate:
जाळणे
monge:
hlawv
mongole:
шарах
nederlande:
verbranden
nepale:
बाल्न
njanĝe:
kutentha
panĝabe:
ਨੂੰ ਸਾੜ
paŝtue:
سوځوي
pole:
palić, spalać, parzyć 1. palić, płonąć, spalać, gorzeć, zapalać
portugale:
queimar, atear (fogo), acender (o fogo), incendiar, pôr fogo, tacar (fogo)
ruande:
gutwika
rumane:
arde
ruse:
жечь, обжигать
samoe:
sinde:
ساڙيو
sinhale:
පිළිස්සුම්
skotgaele:
loisgidh
slovake:
páliť, popáliť, spáliť, upáliť
slovene:
gorijo
somale:
gubi
ŝone:
pisa
sote:
chesa
sunde:
pameuleuman
svahile:
kuchoma
taĝike:
сӯзондан
taje:
เผา
tamile:
எரிக்க
tatare:
яндыру
telugue:
బర్న్
tibete:
མེ་གཏོང་
ukraine:
спалити
urdue:
جلا
uzbeke:
kuyish
vjetname:
ghi
zulue:
bashise

bruligaĵo

Substanco, uzata hejme aŭ industrie por produkti varmon aŭ peli motoron per bruligo: torfo estas spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo [32]; generatoro nutrata per bruligaĵo [33]; depende de la kvanto de bruligaĵo necesa por ĝustigi ĉiun orbiton, la ĉefa misio de la sondilo ĉesos en 2008, post 74 orbitoj ĉirkaŭ Saturno [34]. SUB:brulgaso, karbo, nafto, petrolo, uranio
angle:
fuel
beloruse:
паліва
ĉine:
[ráo], 薪 [xīn], 燃料 [ránliào], 燃烧物 [ránshāowù]
france:
combustible (subst.)
germane:
Brennstoff, Brennmaterial, Treibstoff
hispane:
combustible (subst.)
hungare:
tüzelő, tüzelőanyag
indonezie:
bahan bakar
nederlande:
brandstof
pole:
opał, paliwo
portugale:
combustível
rumane:
combustibil
ruse:
топливо

bruligebla

Povanta bruli: la tri sinjoroj en la ĉirkaŭaĵo serĉis bruligeblajn branĉetojn [35].
35. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
angle:
combustible
beloruse:
гаручы
ĉeĥe:
vznětlivý, zápalný
france:
combustible (adj.)
germane:
brennbar
hebree:
דָלִיק
hispane:
combustible (adj.)
hungare:
éghető
indonezie:
dapat dibakar
japane:
可燃性の [かねんせいの]
nederlande:
brandbaar
pole:
palny
portugale:
combustível
ruse:
горючий
slovake:
horľavý, zápalný

bruliĝema

Facile ekbrulanta: metano estas bruliĝema; kiam vegetaĵo ne plu povas ĉerpi akvon el la grundo [...] ĝi sekiĝas kaj iĝas pli bruliĝema [36].
angle:
inflammable
beloruse:
лёгкаўзгаральны, вогненебясьпечны
france:
inflammable
hispane:
inflamable
indonezie:
mudah terbakar
pole:
łatwopalny
ruse:
огнеопасный, легковоспламеняющийся

brulilo

TEK Parto de lumigilo aŭ varmigilo, el kiu eliĝas la flamo: malgranda gasbrulilo, uzata por varmigi en laboratorio [37].
angle:
burner
beloruse:
гарэлка (прылада)
ĉeĥe:
hořák, laboratorní kahan
ĉine:
燃烧器 [ránshāoqì], 烧火的人 [shāohuǒderén], 烧录机 [shāolùjī], 烧嘴 [shāozuǐ], 灯 [dēng], 喷嘴 [pēnzuǐ]
france:
bruleur
germane:
Brenner
hebree:
מצת
hispane:
quemador
hungare:
égő
indonezie:
(alat) pembakar pembakar, alat pembakar
japane:
火口 [ほくち]
nederlande:
brander
pole:
palnik
portugale:
pavio
rumane:
arzător
ruse:
горелка
slovake:
horák
ukraine:
пальник

*brulumo

MED Inflamo: personoj, kiuj rigardis la eklipson sen speciala protekto […], estas enhospitaligitaj kun pli malpli gravaj retinbrulumoj [38]; la infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton Marta .
38. P. Levy: Re: Eklipso kaj katastrofo - Transmonden!, soc.culture.esperanto, 1999-08-18
angle:
inflammation
beloruse:
запаленьне
ĉeĥe:
vzplanutí, zápal
france:
inflammation
germane:
Entzündung (Körperreaktion)
hebree:
שריפה
hispane:
inflamación, combustión
hungare:
gyulladás
indonezie:
inflamasi
japane:
炎症 [えんしょう]
nederlande:
ontsteking (ziekte)
pole:
zapalenie
portugale:
inflamação
ruse:
воспаление
slovake:
vzplanutie, zápal
ukraine:
запалення

albruli

(ntr)
KUI Brulgluiĝi: la terpomoj albrulis en la kaserolo.
beloruse:
прыгарэць
ĉine:
烧过 [shāoguò], 烧焦 [shāojiāo]
france:
attacher (cuisine)
germane:
anbrennen (am Topfboden usw.)
hispane:
cocinarse
hungare:
odaég, odakozmál
indonezie:
berkerak (krn gosong)
nederlande:
aanbranden
pole:
przypalić się, przywrzeć (do naczynia), spalić się
ruse:
пригореть (к чему-л., напр., к кастрюле)
slovake:
prihorieť, pripáliť sa

ĉirkaŭbruli

(ntr)
Bruli ĉe la ĉirkaŭo: miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno [39]; [ŝi] komencis kolekti kaj glatigi la ĉirkaŭbrulintajn foliojn [40].
beloruse:
абгарэць
france:
bruler (intr., en périphérie)
germane:
anbrennen (außen herum)
hispane:
quemar (intr., por el exterior)

ekbruligi

Ekflamigi ion: ekbruligi fajron, kandelon; mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume Marta ; la pastroj ekbruligis la torĉojn [41]; oni ekbruligis la lumojn (vd eklumigi) [42]; oni ekbruligis la kristnaskan arbon (la kandelojn sur ĝi) [43].
angle:
ignite, light up, spark, strike
beloruse:
запальваць, запаліць
ĉeĥe:
zapálit
ĉine:
点火 [diǎnhuǒ], 点火燃烧 [diǎnhuǒránshāo], 点着 [diǎnzháo], 点燃 [diǎnrán]
france:
allumer (mettre le feu à), mettre le feu (à)
germane:
anzünden, entzünden, entflammen, entfachen
hungare:
meggyújt
indonezie:
menyalakan (api)
japane:
点火する [てんかする]
katalune:
encendre
nederlande:
aansteken
okcitane:
alucar
pole:
zapalić, rozpalić, zapłonąć, zagorzeć, zająć się ogniem
portugale:
atear (fogo), acender (o fogo), tacar (fogo)
ruse:
зажигать, зажечь
slovake:
pripáliť, zapáliť
ukraine:
запалювати, підпалювати

forbruli, elbruli, disbruli

Tute konsumiĝi de fajro: la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro [44]; la kandeloj elbrulis ĝis la branĉoj, kaj tiam oni ilin estingis [45]; triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis [46]; la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis [47]; ĝi forbrulu ĝis la fundamento [48]; la domo disbrulis ĝis polvo [49]; en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis [50]; la olivoleo en mia lanterno elbrulis [51]; ses el liaj torĉoj jam forbrulis [52]; sur la ŝtiparo forbrulis iu alia kristano [53]; de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo PrV .
angle:
burn down
beloruse:
згараць
germane:
verbrennen, abbrennen, niederbrennen
indonezie:
terbakar (habis)
japane:
燃えつきる [もえつきる]

bruldifekti

(tr)
Difekti per fajro aŭ varmego: bruldifekto; [donu] bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo [54]; la blovilo bruldifektiĝis [55].
angle:
burn
beloruse:
абпальваць, абпаліць, апякаць, апячы
ĉeĥe:
popálit, poškodit ohněm, připálit
france:
blesser (par brulure), bruler (tr.), se bruler bruler (abimer par le feu) ~difekto: brulure.
germane:
verbrennen
hungare:
megéget
indonezie:
melecur, melepuh, terluka bakar ~difekto: lecur, lepuh, luka bakar.
nederlande:
verbranden
pole:
oparzyć się, sparzyć się, przypiec się, spalić się (podczas opalania), ogorzeć
portugale:
queimar
ruse:
обжигать, обжечь
slovake:
poškodiť ohňom

brulimuna, brulrezista

Ne brulema, kapabla rezisti al brulo.
angle:
fire-proof, incombustible
beloruse:
незгаральны, вогнетрывалы, агнястойкі
ĉeĥe:
odolný proti ohni, ohnivzdorný
france:
incombustible
indonezie:
tahan api
japane:
耐火性の [たいかせいの]
pole:
trudnopalny, niepalny
ruse:
несгораемый, огнеупорный
slovake:
ohňovzdorný
ukraine:
вогнетривкий, вогнестійкий

sunbrulumo, sunbrulo

Brulumo de la haŭto eksponita tro longe al sunradioj: estos ne elteneble varma vetero kaj mi sunbruliĝos [56]; ĉu ne ĉiu individuo plej bone scias, kiel protekti sian haŭton? neniu instanco rajtas preskribi al mi, kion kiam mi faru por eviti damaĝon per sunbrulo [57].
56. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Bernard Gnancadja: Benino
57. Monato, Stefan Maul: EU-fiasko, 2005
angle:
sunburn
beloruse:
сонечны апёк
france:
coup de soleil
germane:
Sonnenbrand
indonezie:
terbakar (sinar matahari)

administraj notoj

pri ~ilo:
    Kontrastigi rilate al "flamingo".
    [MB]
  
al~i: Mankas dua fontindiko.
al~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~imuna, ~rezista: Mankas dua fontindiko.
~imuna, ~rezista: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.