3ard/i

ardi  

(ntr)
1.  
Videble, senflame elradii lumon pro varmego: ardanta forno [1]; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro [2]; ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, ne bruligante siajn piedojn [3]? kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon [4]; por havi bonan odoron, oni metas [la rozojn] sur ardantan feran tabulon [5]; ardanta fandoforno en la fabriko [6]; la suno prezentiĝis kiel ardanta globo [7]. VD:inkandeski, flami.
2.  
Brili per intensa koloro kvazaŭ ĝi ardas: la nuboj ruĝe ardis [8]; la rozo ardis pli bele ol antaŭe [9]; la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano [10]; la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno [11].
3.
(figure) Esti varmega: la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre [12]; jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto [13]; la suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn [14].
4.  
(figure) Esti tre pasia, tre fervora, ekstreme viveca: la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn [15]; pro […] arda intereso al romano [16]; la paseo […] tute sinkis en la ardan kisadon [17]; la ardantaj lipoj de Emil tuŝis ŝiajn brovojn [18]. VD:boli, febri, fervori.
angle:
glow 4. be ardent
beloruse:
палаць, палымнець
ĉeĥe:
planout, žhnout
france:
être ardent, être incandescent
germane:
glühen
hebree:
ללהוט
hispane:
arder
hungare:
izzik
ruse:
пылать
slovake:
žiariť, planúť
svede:
glöda

arda  

1.  
Tia, ke ĝi ardas: li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare [19]; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj [20]. VD:inkandeska
2.  
(figure) Pasia, fervora; tre viveca: arda ĉevalo, atako, intereso, atento, deziro; ardaj paroloj; homo arda en la diskutado. VD:flama, varmega.
angle:
1. glowing 2. ardent
beloruse:
1. палкі, распалены 2. заўзяты, старанны
ĉeĥe:
horoucí, vroucí, řeřavý, žárný
france:
ardent, chaud (de tempérament), chauffé à blanc, incandescent, passionné, torride
germane:
glühend
hebree:
להוט, נלהב
hispane:
ardiente
hungare:
izzó, parázs (melléknév), parázsló
ruse:
1. пылающий, раскалённый 2. пылкий, страстный
slovake:
žeravý, rozpálený
svede:
glödande

ardaĵo

Io ardanta: karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro [21].
angle:
ember
germane:
Glut
hebree:
לַהַט
hispane:
brasa
hungare:
parázs, zsarátnok
svede:
glöd

ardo  

1.  
Arda elradiado: kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego [22]? Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago [23]. VD:inkandesko;VD:entuziasmo, ekzalteco, fajro, fervoro, flamo, pasio, vervo, varmo, vigleco.
2.
(figure) Pasio, granda fervoro: tro granda ardo de amo [24]; li elverŝis sur lin la ardon de sia kolero [25]; mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan soifon [26];
angle:
2. ardor
beloruse:
запал, заўзятасьць, стараннасьць
ĉeĥe:
výheň, žeh, žár
france:
ardeur, incandescence
germane:
Glühen
hebree:
להט, התלהבות
hispane:
ardor
ruse:
пыл, жар, накал, рвение
slovake:
vrelosť (pren.), vrúcnosť, žeravosť

ardejo  

(arkaismo)
Ardanta fajrejo: (figure) la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj [27]. VD:centro, fokuso, kerno.
27. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, 2010
angle:
kiln
ĉeĥe:
ohnisko, žároviště
france:
foyer
germane:
Glutnest
slovake:
ohnisko

ardilo  

angle:
kiln
france:
manchon (de flamme)
germane:
Glühkörper
ruse:
печь (тех.)

blankarda  

Blanka pro ardo: gas-senŝargaj lampoj anstataŭigas blankardajn lumojn [28]; oni kaptis kaj torturis lin, per […] blankarda (inkandeska) krono, ĝis morto [29].
angle:
ashen
ĉeĥe:
žhavý, žhoucí
france:
chauffé à blanc
germane:
weißglühend
hispane:
(ardiendo) al blanco
hungare:
fehéren izzó
ruse:
раскалённый добела
slovake:
žeravý, žiariaci

karbardaĵo  

(arkaismo) PV
Braĝo.
angle:
charcoal
france:
braise
germane:
Holzkohle
hungare:
szénparázs

ruĝarda, arde ruĝa  

Ruĝe ardanta: la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa [30].
france:
rougeoyant
hispane:
al rojo vivo

seksardo  

Tempo dum kiu besto serĉas aliseksa beston por pariĝo, precipe ĉe mamuloj: Bjartur staris ekster la grupo kaj vokis al si la hundinon por ke ĝi ne trafu en seksardon [31].
VD:reprodukta sezono
31. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
france:
rut

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karb~aĵo: Mankas dua fontindiko.
karb~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ruĝ~a, ~e ruĝa: Mankas dua fontindiko.
seks~o : Mankas dua fontindiko.