braĝ/o

braĝo  

1.  
Ardaj ligno- aŭ karbopecoj, jam duone konsumitaj kaj ne plu ĵetantaj flamon: fajrobrigadistoj alvenas kiam ĉio forbrulis, ĝustatempe por observi la subcindrajn braĝojn[1]. SIN:karbeto, karbardaĵo.
2.  
Tiaj samaj pecoj, estingitaj antaŭ plena konsumiĝo kaj uzataj kiel bruligaĵo. SIN:karbeto, lignokarbo.
1. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, jaro 1993a, numero 10a, p. 8a
angle:
charcoal
beloruse:
вугаль, вугольле, галавешкі, жар
france:
1. braise 2. charbon de bois
germane:
1. Glut 2. Holzkohle
hispane:
brasa
hungare:
1. parázs 2. faszén
pole:
1. węgle 2. węgiel drzewny
ruse:
1. раскалённые угли, жар 2. угли, головешки

braĝujo  

Metala aĵura fajrujo, ofte portebla kaj metita sur piedo, uzata por teni ardajn braĝojn kaj servi kiel hejtilo.
beloruse:
ачаг, жароўня
france:
brasero
germane:
Brasero
hispane:
brasero
hungare:
parázsüst, mangál
ruse:
очаг, жаровня

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.