4oksid/o Z VdE
oksido
Rim.:
La Internacia Unio de Pura kaj Aplika Ĥemio (IUPAĤ, angle IUPAC)
rekomendas por ĉi tiu signifo la anglan terminon
„oxide“ kaj ties derivaĵojn „mon-, di-, tri-,
tetr-, pent-... oxyde“, formitajn per stumpigita greka numerala prefikso
indikanta la nombron de oksigenaj atomoj en la molekulo de
oksido. Laŭ la 15ª regulo la vorto „ricevis la ortografion de
Esperanto“ (-ks- anstataŭ -x-); tamen la duan parton de tiu
regulo: „ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi
senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu
ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto“ la PIV-oj ignoras.
Por neŭtraligi la terminaron IUPAĤ fakte kreas sian apartan
„lingvon internacian“ kun grekdevenaj numeraloj (kun atrefarita,
negreka gramatiko); tio do estas projekto konkurenca kun
Esperanto; kaj en la kolizio inter la Fundamento kaj IUPAĤ la PIV-oj
aliĝas al IUPAĤ. Tio kontrastas kun la kohera kaj esperanteca
tradicio matematika, ekz-e edro →
kvaredro, kvinedro, ... dudekedro, ... anstataŭ la angla-grekecaj
„tetrahedron, pentahedron, ... icosahedron ...“.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- oxide
- beloruse:
- аксід, вокіс
- ĉeĥe:
- kysličník, oxid
- france:
- oxyde
- germane:
- Oxid
- greke:
- οξείδιο, οξύ
- hispane:
- óxico
- hungare:
- oxid
- indonezie:
- oksida
- japane:
- 酸化物 [さんかぶつ]
- nederlande:
- oxyde
- pole:
- tlenek
- portugale:
- óxido
- rumane:
- oxid
- ruse:
- окись, оксид, окисел
- slovake:
- oxid
- ukraine:
- оксид, окисень
- volapuke:
- xüd
oksidigi, oksidi
(tr)
- 1.
Ŝanĝi, pli malpli komplete, en oksidon; difekti per kombino kun oksigeno: la feron oksidigas la malsekeco; forta oksidiga kapablo VdE .
- 2.
En pli vasta senco: depreni elektronojn de atomoj aŭ jonoj per ĥemia reakcio; en tia reakcio oksidigilo povas esti ne nur oksigeno, sed, ekzemple, fluoro aŭ kloro.
korodi 1
Rim.:
Laŭ logiko de esperanta vortoderivado oni devas uzi formon
oksidigi, tamen en multaj vortaroj (ankaŭ en PIV)
estas registrita mallogika formo oksidi.
[Jurij Finkel]
- angle:
- oxidize
- beloruse:
- акісьляць
- ĉeĥe:
- okysličovat, oxidovat
- france:
- oxyder
- germane:
- oxidieren 1. oxidieren, rosten
- greke:
- οξειδώνω
- hispane:
- oxidar
- hungare:
- oxidál
- japane:
- 酸化させる [さんかさせる]
- nederlande:
- 1. oxyderen, roesten
- pole:
- utleniać, oksydować (pokrywać tlenkami)
- portugale:
- oxidar
- rumane:
- oxigena, oxida
- ruse:
- окислять
- slovake:
- oxidovať
- ukraine:
- окисняти, окиснювати, оксидувати
neoksidigebla
Tia, ke ĝi ne oksidiĝas: plateno estas neoksidigebla.
- angle:
- inoxydable
- france:
- inoxydable
- pole:
- nieutlenialny
- rumane:
- neoxidant
- ruse:
- неокисляющийся, нержавеющий (о металлах)
unuoksido
Oksido kies molekuloj entenas po unu oksigenan atomon: Silicia unuoksido (SiO); karbona unuoksido (CO) estas venena substanco, kiu ekestas per nekompleta brulado de karbonaj kombinaĵoj [1]; Katalizeca Malkombiniĝo de Karbono Unuoksida (broŝurtitolo) [2].
1.
Tatoeba
2. Referencoj en „Brita esperantisto“, n-ro 289, 1929:4 kaj „Amerika esperantisto“, vol. 42 (1930), p. 49
2. Referencoj en „Brita esperantisto“, n-ro 289, 1929:4 kaj „Amerika esperantisto“, vol. 42 (1930), p. 49
- angle:
- monoxide karbona unu~o: carbon monoxide.
- pole:
- monotlenek
- rumane:
- monoxid
- ruse:
- одноокись, монооксид karbona unu~o: угарный газ, окись углерода.
duoksido
Oksido kies molekuloj entenas po du oksigenajn atomojn: Silicia duoksido (SiO2); la koncernaj instalaĵoj petu de nacia instanco permeson pri eligo de karbona duoksido [3]; por elimini la sulfuran duoksidon estas necesa relative malalta koncentriteco de hidrogenaj jonoj [4].
3.
Evgeni GEORGIEV: Ŝanĝiĝas klimato, ŝanĝiĝas rimedojMonato
4. B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono 10ª
4. B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono 10ª
- angle:
- dioxide
- pole:
- dwutlenek, ditlenek karbona du~o: dwutlenek węgla, ditlenek węgla.
- rumane:
- dioxid karbona du~o: dioxid.
- ruse:
- двуокись, диоксид karbona du~o: углекислый газ, двуокись углерода, диоксид углерода.
trioksido
kvaroksido
Oksido kies molekuloj entenas po kvar oksigenajn atomojn: osmia kvaroksido (OsO4) [6].
6.
B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono 6ª
- angle:
- tetroxide
- pole:
- tetratlenek
- rumane:
- tetroxid
- ruse:
- четырёхокись, тетраоксид, тетроксид
kvinoksido
Oksido kies molekuloj entenas po kvin oksigenajn atomojn: fosfora kvinoksido (P2O5).
- angle:
- pentoxide
- pole:
- pentatlenek
- rumane:
- pentoxid
- ruse:
- пятиокись, пентаоксид, пентоксид
sesoksido
Oksido kies molekuloj entenas po ses oksigenajn atomojn: kvararsena sesoksido (As4O6).
- angle:
- hexoxide
- pole:
- heksatlenek
- rumane:
- hexoxid
- ruse:
- шестиокись, гексаоксид
sepoksido
Oksido kies molekuloj entenas po sep oksigenajn atomojn: durenia sepoksido (Re2O7) [7].
7.
Z. Pluhař: Problemoj de sistema ĥemia nomenklaturo en la
internacia lingvo, „Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko“.
Ústi nad Labem, 1980
- angle:
- heptoxide
- pole:
- heptatlenek
- rumane:
- heptoxid
- ruse:
- семиокись, гептаоксид
okoksido
Oksido kies molekuloj entenas po ok oksigenajn atomojn: triurania okoksido (U3O8).
- angle:
- octoxide
- pole:
- oktatlenek
- rumane:
- octaoxid
- ruse:
- восьмиокись, октаоксид
naŭoksido
Oksido kies molekuloj entenas po naŭ oksigenajn atomojn: kvarjoda naŭoksido [I4O9 aŭ I(IO3)3].
- angle:
- nonoxide
- pole:
- nonatlenek
- rumane:
- nonoxid
- ruse:
- нонаоксид
dekoksido
Oksido kies molekuloj entenas po dek oksigenajn atomojn: kvarfosfora dekoksido (P4O10).
- angle:
- decoxide
- pole:
- dekatlenek
- rumane:
- decaoxid
dekunuoksido
Oksido kies molekuloj entenas po dek unu oksigenajn atomojn: sesprazeodima dekunuoksido (Pr6O11).
- angle:
- undecaoxide
- pole:
- undekatlenek
- rumane:
- undecaoxid
- ruse:
- ундекаоксид
pluroksido
Oksido kies molekuloj entenas pli ol unu oksigenajn atomojn: H2O3 kaj H2O4 estas hidrogenaj pluroksidoj
- angle:
- polyoxide
- pole:
- politlenek
- rumane:
- polioxid
- ruse:
- полиокись, полиоксид