*ajnPV

*ajn

Vorteto, kiu almetiĝas apud vortoj demandaj aŭ sendifinaj por insisti pri la nedifiniteco: la eniro estas libera por iu ajn (aŭ por ĉiu ajn); iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon [1]; ŝi scias nenion pri io ajn ; donu al mi ion ajn por trinki; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al homo de ia ajn nacio tuj kompreni la skribaĵonZ ; neniu esprimo, kiun la gazetaro ne akceptas, havas ian ajn ŝancon triumfi; de kiu ajn flanko la vento blovas, ni estas ŝirmataj; ĉiu ajn ne estas kapabla fari ĉion ajn; la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; tiel ni devas agi, kiaj ajn estas niaj politikaj opinioj; kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos; la lingvo internacia fine nepre triumfos, kiom ajn la rutinistoj batalos kontraŭ ĝi; kiom ajn vi lin batos, li ne iros.
Rim.: Kvankam Z. ne ĉiam obeis tiun regulon, estas nepre konsilinde uzi kiu ajn kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komencantajn per k, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa prop. kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., kaj uzi en la sendependaj memsignifaj propozicioj nur la formojn komencantajn per iĉi: 1 kiu ajn venos, vi ne enlasu (lin); kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; kiu ajn tion diras, mi restas dubanta; de kiu ajn flanko la vento blovos, ni estos ŝirmataj; tiu homo, kiu ajn li estas, ne estas malsaĝulo; la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenasZ ; en kiu ajn loko li sin kaŝos, oni fine trovos lin; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi ne konvinkos min; kiu ajn vi estas, vi devas obei la leĝon. 2 Donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris ol iu ajn el la parencoj; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al ĉiu homo de iu ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon; mi ne permesos tion al iu (aŭ ĉiu) ajn; iu (aŭ ĉiu) ajn povos eniri, se vi lasos la pordon neŝlosita; vi scias pli bone ol iu (aŭ ĉiu) ajn, ke...; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu (aŭ ĉiu) ajn celo.
angle:
any, at all, -ever, -soever
finne:
(vahvistussana iu-, ĉiu- ja kiu-sarjan sanojen kanssa) [kuka, mikä] tahansa, hyvänsä, vain, vaikka [kuka, mikä] ŝi scias nenion pri io ~: hän ei tiedä mitään yhtään mistään.
france:
kiu ~: qui que, lequel que, quel que, quelque... que, quiconque, qui que ce soit qui/que, quelque... que ce soit qui/que, quel que soit... qui/que.
germane:
beliebig, (wer/was/wie/wo/wann) auch immer
hebree:
כלשהו
hispane:
cualquier
japane:
~であっても
malaje:
apa-apa
nederlande:
dan ook, ook maar, een of andere
portugale:
quer que seja
ruse:
бы ни kiu ~: кто бы ни.
slovake:
hoci-, -koľvek
svede:
som helst
taje:
อะไรก็ได้, -ไหนก็ได้
turke:
kiu ~: kim olursa olsun.
ukraine:
би/б не
volapuke:
sem-

ajna

1.
Ia ajn: tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo [2]; tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki [3].
2.
MAT[4](fakula ĵargono) Iu ajn, ĉiu ajn, laŭvole elektebla: ajna oblo de N estas ankaŭ oblo de la divizoroj de N (la aserto veras por ĉiuj imageblaj obloj de N); ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn; montru, ke por ajna entjero N veras la propozicio P(N).
Rim.: Bricard uzas ankaŭ tiun vorton en esprimoj de la tipo triangulo ajna [5] kun la senco „sen ia apartaĵo“ (ĉi-okaze ni povus diri „skalena triangulo“). Tio ŝajnas nun evitinda uzo.
angle:
1. any kind of 2. any, arbitrary
ĉeĥe:
jakýkoli, libovolný, libovolný, nějaký
ĉine:
2. 一应 [yīyīng], 一應 [yīyīng], 任何一个人 [rènhéyīgèrén], 任何一個人 [rènhéyīgèrén], 任何 [rènhé], 各人 [gèrén], 各个 [gègè], 各個 [gègè]
finne:
1. mikä vain, millainen tahansa 2. mielivaltainen, satunnainen
france:
1. n'importe quel, le moindre (n'importe quel), quelconque 2. n'importe quel, arbitraire, quelconque
germane:
1. was auch immer für ein, jede beliebige 2. jeder
hebree:
כל
hispane:
1. cualquiera
japane:
どんな~でも, 任意の [にんいの]
nederlande:
welke ook, enige, een of ander, enigerlei
pole:
2. dowolny
portugale:
qualquer
ruse:
1. какой угодно, любой, какой бы то ни было 2. какой угодно, любой, произвольный
slovake:
bársaký, hocaký 1. akýkoľvek 2. ľubovoľný

sen ajna, sen ia ajn

Tute, nerefuteble sen: estas ŝi, kiu sen ia ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon de la patrina devo [6]; sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit [7]. VD:sen ia; SIN:sen ioma, sen ia eĉ plej malgranda.
Rim.: La esprimo sen ajna kaŭzo signifas same kiel sen ia kaŭzo, sed estas pli firma, same kiel ĉi-lasta estas pli firma ol la simpla sen kaŭzo. Eblas vidi teorian diferencon inter sen ajna kaŭzo kaj sen ioma kaŭzo, nome ke la unua insistas pri la tipo de kaŭzo kaj la dua pri ĝia „grandeco“, sed en praktiko ambaŭ esprimoj sinonimas inter si kaj sinonimas ankaŭ kun sen ia eĉ plej malgranda kaŭzo.
finne:
ilman ainoatakaan, ilman vähäistäkään
france:
sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte
ruse:
без какого-бы то ни было, без какого-либо, без всякого, безо всякого

ajnulo, Ajnulo

(frazaĵo) Iu ajn ordinarulo reala aŭ supozata: mi ĉiam suspektis, ke la vorto „desupri“ ne naskiĝis spontane el la langopinto de sinjoro Ajnulo [8]; la verkoj pasis sen ke ... ajnulo sur la scenejo faru iun ajn laŭvolan sonon [9].
VD:anonima
8. J. Camacho: La Liturgio de l’ Foiro, 1999
9. Vikipedio, John Cage, 2011-04-24
ĉeĥe:
hejpočkej, kdosi, leckdo, ledaskdo
ĉine:
世人 [shìrén], 大伙 [dàhuǒ]
france:
quidam, Untel
germane:
Jedermann
hebree:
כֹּל אֶחָד
japane:
ある人 [あるひと], 誰か [だれか], 某氏 [ぼうし]
ruse:
некто, имярек, чувак (жарг.), чел (жарг.)
slovake:
hocikto, ktosi

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.