*ia

*ia

Nedifina adjektivo, signifanta: „de ne precize difinita speco; de mi ne scias kia kvalito“: vi devis elekti ian vorton pli simplanZ ; tie mi sentis min ia fremduloZ ; via vino estas nur ia abomena acidaĵo [1]; tie ĉi estas ia kaŝita aferoZ ; li intencas ian friponaĵonZ ; ĝi estas ia speco de malbona antaŭsentoZ ; tiu artikolo estas nur ia kolekto da kalumnioj; per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke... [2]; ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj [3]; multe helpi al vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongresoZ ; timigita de ia ŝajnaĵoZ ; la dramo havis lokon en ia urbeto de ItalujoZ ; al la patrino estas necese havigi ian negrandan komfortonZ ; neniu povas diri, ke mi havas ian rilaton al la aferoZ ; tiu ĉi ĉapitro havas nun intereson nur historian, se ĝi havos ianZ .
Rim.: ia montras nur la kvaliton, la naturon, la specon, la econ, sed neniel la individuecon. Tamen ĉi tiu diferencigo estas ofte indiferenta; tial Z rimarkigas, ke „ofte oni povas sen eraro diri ia, kia, nenia anstataŭ iu, kiu, neniu“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 14
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
beloruse:
якісьці, які-небудзь
ĉeĥe:
jakýsi, nějaký
france:
une sorte de, d'une certaine sorte, un (art. indéf.)
germane:
irgendein
hispane:
algún (de alguna clase)
hungare:
valamilyen, egyfajta
katalune:
algun, una mena de
nederlande:
een of ander
okcitane:
una mena de
pole:
jakiś, jakikolwiek
portugale:
algum, um, qualquer (espécie de)
rumane:
de un fel oarecare
ruse:
какой-то, какой-нибудь, какой бы то ни было
slovake:
akýsi, nejaký, voľajaký
ukraine:
якийсь, який-небудь

sen ia

sen ia kaŭzo; sen ia ŝanceliĝoZ ; unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael [4]; ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto [5]; ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo EE ; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj EE .
beloruse:
без дай… sen ~ kaŭzo: без дай прычыны, без дай рады.
france:
sans aucun sen ~ ombro da dubo: sans l'ombre d'un doute.
hispane:
sin nada, sin sen ~ ombro da dubo: sin ni sombra de duda.
pole:
sen ~ kaŭzo: bez żadnej przyczyny. sen ~ ombro da dubo: bez cienia wątpliwości.
ruse:
без какого бы то ни было, безо всякого sen ~ kaŭzo: без какой бы то ни было причины, безо всякой причины. sen ~ ŝanceliĝo: без каких бы то ни было колебаний, безо всяких колебаний. sen ~ ombro da dubo: без тени сомнения.

sen ia eĉ plej malgranda

(arkaismo)
Sen ajna, sen ia ajn: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn [, kiuj en lingvo arta povas esti elĵetitaj] sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo EE ; [mi estas] taksata sen ia eĉ plej malgranda dubo kiel monstro, venenisto, murdisto [6]. SIN:sen ioma.
beloruse:
без аніякага
france:
sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte
hispane:
sin el más pequeño...
ruse:
без малейшего

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
sen ~: Mankas verkindiko en fonto.