*vent/o
*vento
↝ 
- 1. ↝
Pli aŭ malpli rapida movado de la aero en la atmosfero: sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pli FK ; vibras vok' en vaga vento [1]; li portiĝis sur la flugiloj de la vento [2]; disflugiĝi kiel polvo en vento Hamlet ; ili remis laŭ la orienta bordo en senvento [3]; [ili] flugas kun la ventoj [4]; kun veloj sub la vento BdV ; la popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento (estas ŝanĝema, adaptiĝema) [5]; li ŝanĝiĝas kiel la vento; flugema kiel vento PrV ; batadi la venton (vane peni) PrV ; li serĉas la venton sur la kampo (sama signifo) PrV ; minacas dento al la vento (vane) PrV .
- 2. ↝
- (figure)
Ĝenerala disvastiĝanta tendenco:
blovis afrika vento;
Kroatoj jam longe estas ege malkontentaj pro la regmaniero
[…] kaj
fine la morto de la diktatoro ebligis novan venton
[6].
atmosfero, fluo.
1.
Kalman Kalocsay: http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5801/aliteracio.html
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:11
3. Frans G. Bengtsson, trad. Bertil Nilsson: Orm la Ruĝa
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
6. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:11
3. Frans G. Bengtsson, trad. Bertil Nilsson: Orm la Ruĝa
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
6. Monato, Paul Gubbins: Post morto ‐ nova sorto
- angle:
- wind
- beloruse:
- вецер
- bulgare:
- вятър
- ĉeĥe:
- vítr
- ĉine:
- 风 [fēng]
- france:
- vent
- germane:
- Wind
- greke:
- άνεμος
- hispane:
- viento
- hungare:
- szél sur la flugiloj de la ~o: a szél szárnyain sen~o: szélcsend batadi la ~on: szalmát csépel li serĉas la ~on sur la kampo: Dunába vizet hord
- indonezie:
- angin
- itale:
- vento
- nederlande:
- wind
- pole:
- 1. wiatr 2. wiatr
- portugale:
- vento
- ruse:
- ветер
- slovake:
- vietor
- tokipone:
- kon
- turke:
- rüzgâr
- volapuke:
- vien
venta
↝ 
- 1.
- Rilata al vento: venta vetero [7]; venta energio [8]; venta, senŝirma, senarba […] insuleto [9].
- 2. ↝
- (figure)
Senbaza, senvalora, malfirma, aera:
ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj
[10];
ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito
[11];
ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj?
[12].
fumo 2
7.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.
8. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
9. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:14
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:11
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:2
8. Monato, Hektor Alos i Font: Venta energio superas la atoman, 2005
9. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:14
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:11
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:2
- bulgare:
- ветровит, вятърничав
- ĉeĥe:
- větrný
- france:
- fumeux
- germane:
- windig
- indonezie:
- 1. berangin
- itale:
- fumo (fig.), vento (fig.), aria (fig.) 1. ventoso, ventilato, eolico
- pole:
- 1. wietrzny, wiatrowy
- ruse:
- 1. ветровой, ветренный 2. ветренный
- slovake:
- veterný, vetrový, vzdušný
venti
(ntr)
Blovi (pp vento): forte ventasZ ; el tombo de prakatakombo plorventas kantik' [13].
13.
Raymond Schwartz: La Stranga
Butiko, Aŭtunovesper'
- beloruse:
- дзьмуць (пра вецер)
- ĉeĥe:
- být větrno, foukat, vanout
- france:
- venter
- germane:
- wehen (Wind)
- hungare:
- fúj a szél
- itale:
- soffiare (di vento)
- nederlande:
- waaien
- pole:
- wiać (o wietrze)
- portugale:
- ventar
- ruse:
- дуть (безл. о ветре)
- slovake:
- fúkať, viať
ventego
↝ 
- 1. ↝
Fortega vento, ordinare akompanata de pluvo aŭ neĝo: en tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj FK ; kiel pasanta ventego [la] malpiulo malaperas [14]; kvietigi la ventegon [15]; (figure) malfeliĉo venos kiel ventego [16].
tempesto, uragano
- 2. ↝
- (figure)
Rapide trapasanta amaso:
la ventegoj de la vivo
Marta
;
la mevoj flirtis ĉirkaŭ li kvazaŭ ventego da
blankaj flugiloj;
li devis elporti ventegon da riproĉoj.
lavango, torento
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:25
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 107:29
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:27
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 107:29
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:27
- beloruse:
- ураган
- ĉeĥe:
- vichr, vichřice
- france:
- tempête
- germane:
- Sturm
- greke:
- ανεμοζάλη
- hungare:
- vihar, szélvihar
- indonezie:
- 1. badai
- itale:
- tempesta, tormenta
- nederlande:
- storm
- pole:
- 1. wicher, wichura
- portugale:
- ventania
- ruse:
- ураган
- slovake:
- víchor, víchrica
*ventumi ↝
(tr)
- 1.
- Refreŝigi movante la aeron: li ventumas al si per sia ĉapelo; ĉiuj damoj […] sidis en la unua vico kaj ventumadis sin [17]; du nigraj sklavoj ventumis lin [18].
- 2. ↝
Ventoli2: Boaz […] ventumas hordeon […] en la draŝejo [19]; disfluganta grenventumaĵo [20] (netaŭga ventumita parto de la greno).
draŝi1
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:2
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:5
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:2
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:5
- beloruse:
- праветрываць, вэнтыляваць, правейваць
- ĉeĥe:
- ovívat, profukovat, provětrat, vyfukovat, větrat, čistit
- france:
- ventiler
- germane:
- 1. Luft zufächeln gren~umaĵo: Spreu 2. windsichten, die Spreu vom Weizen trennen, worfeln
- greke:
- αερίζω
- hungare:
- 1. legyez 2. szellőztet
- indonezie:
- 1. kipas mengipasi
- itale:
- ventilare, sventagliare, pulare, dare aria gren~umaĵo: pula
- pole:
- 1. wietrzyć 2. wiać (zboże)
- portugale:
- ventilar
- ruse:
- проветривать, провеивать
- slovake:
- oviať, prefukovať, prevetrať, vyfukovať, čistiť
ventumilo 
- 1.
- Ilo aŭ aparato por ventumi, precipe portebla duondisko refaldebla, kiun oni mane svingas: ventumilo el eburo; ventumiloj el strutaj plumoj [21]; la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo [22]; grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie [23]; li […] ripozis en la ombro de l' granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto [24].
- 2. ↝
Ventolilo: lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon [25]; kiel grenventumilo, oni ventokribras la erarojn de aliuloj, sed siajn proprajn erarojn oni kaŝas [26].
21.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
25. La Nova Testamento, Mateo 3:12
26. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 18:252, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
25. La Nova Testamento, Mateo 3:12
26. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 18:252, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
- ĉeĥe:
- vějíř
- france:
- éventail, van
- germane:
- 1. Fächer 2. Worfschaufel, Sichter
- indonezie:
- kipas
- itale:
- ventola, ventaglio, ventilabro
- pole:
- 1. wachlarz 2. wialnia
- ruse:
- 1. веер
- slovake:
- vejár
ventanima, ventkapa
- Senpripensema, malsaĝa, sencerba: malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; ventanimulo Marta ; ventkapulo [27].
27.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- beloruse:
- ветраны, легкадумны
- ĉeĥe:
- lehkomyslný
- france:
- étourdi, fou-fou, tête en l'air
- germane:
- windig (Charakter)
- hungare:
- szeles, hebehurgya, szeleburdi
- itale:
- sconsiderato, stordito (sciocco), scervellato, sventato
- pole:
- lekkomyślny
- ruse:
- легкомысленный, ветреный
- slovake:
- ľahkomyseľný
disventumi, disventigi
- Dispeli, disperdigi: ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon, ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke [28]; reĝo […] disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan [29].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:2
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:8
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:8
- beloruse:
- разьвеяцца па ветры
- france:
- s'éparpiller, se disséminer
- germane:
- zerstreuen, verwehen
- hungare:
- szétszóródik, széthullik
- itale:
- disperdersi
- pole:
- rozwiewać
- ruse:
- развеяться по ветру
dorsovento, dorsvento[30]
- Favora vento, vento blovanta samdirekte kun la movo de velŝipo, avio ktp: restis ankoraŭ 151 km ĝis tiu celo, se la dorsvento daŭros, […] ni eble sukcesos [31]; „Sekreto“ estis iranta kun duono de la veloj ĉe dorsovento [32].
30.
G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français, Art. „dorso“
31. Pliaj bonkoraj homoj
32. A. Grin, tr. Jurij Finkel: Skarlataj veloj, Ĉap. 5ª.
31. Pliaj bonkoraj homoj
32. A. Grin, tr. Jurij Finkel: Skarlataj veloj, Ĉap. 5ª.
- angle:
- fair wind
- france:
- vent arrière
- germane:
- Rückenwind
- ruse:
- попутный ветер
ventmontrilo,
ventomontrilo
↝ 
Simpla meteologia instrumento meĥanika indikanta la direkton (kaj eventuale ankaŭ la rapidon) de vento, en formo de metala flageto (aŭ koko, aŭ alia figuro) turniĝanta sur vertikala akso, aŭ en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe turnebla ringo sur masto: sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento [33]; kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo: la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo [34].
33.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
34. Vikipedio, Flagy (Seine-et-Marne)
34. Vikipedio, Flagy (Seine-et-Marne)
- angle:
- weather vane
- ĉeĥe:
- větrná korouhvička
- france:
- girouette
- germane:
- Windrichtungsgeber
- itale:
- segnavento
- pole:
- wiatrowskaz
- ruse:
- флюгер
- slovake:
- veterná ružica