9etos/o SPV
9etoso
-
Reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de
ĉeestantaj homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ
artaĵo:
la entuziasma etoso de la Bulonja Kongreso;
ĉio mirakle servis la neverŝajne fabelan etoson, la realporton de la infaneco
[1];
liaj originalaj poemoj […] karakterizas aparta melankolia kaj
naturkontempla etoso
[2];
fiksiĝis […] ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco
[…], en tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj
laŭlingve […] Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn
[3];
ilin fortimigis la samideana etoso, la Majstro-kulto, la kantado de „naiva“
himno
[4];
en familia etoso okazis la unua postmilita kongreso
[5];
revolucia etoso […] regis inter la germana proletaro
[6];
ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia
etoso
[7];
la etoso en la oficejo estas streĉa;
OA9
;
la muziko kreis agrablan etoson
OA9
.
agordo, atmosfero, harmonio, tono
1.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, DUA PARTO
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto

- angle:
- atmosphere, ethos
- beloruse:
- атмасфэра, дух, настрой
- bulgare:
- атмосфера, настроение
- ĉine:
- 气氛 [qìfēn]
- france:
- ambiance, atmosphère (ambiance)
- germane:
- Stimmung, Atmosphäre (Stimmung)
- hispane:
- ambiente
- hungare:
- hangulat, atmoszféra, hangoltság, ethhosz
- japane:
- 雰囲気 [ふんいき], ムード [むーど], 趣き [おもむき], 情調 [じょうちょう], エートス
- nederlande:
- sfeer, stemming
- pole:
- nastrój, atmosfera (duchowa), duch, etos
- portugale:
- ambiência, atmosfera espiritual, êthos, etos
- rumane:
- atmosferă
- ruse:
- атмосфера, настроение, дух
- svede:
- stämning, atmosfär
- ukraine:
- дух, атмосфера (середовища, епохи)
bonetosa
- beloruse:
- прыемны, утульны, таварыскі
- ĉine:
- 舒适地 [shūshìde], 舒心 [shūxīn]
- germane:
- behaglich, wohlig