1fasad/o PV
fasado
↝ 
- 1.
Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon: sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“ [1].
- 2. ↝
Ekstera interfaco de programo aŭ komputa sistemo kun la ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp: fasado povas faciligi uzadon de neafabla programo, disponigante menuojn ktp; tiu fenestrosistemo disponigas Vindozan fasadon por Uniksaj programoj.
1.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Tri semajnoj en
Rusio
- angle:
- 1. facade 2. front-end interface, look and feel
- beloruse:
- 1. фасад 2. інтэрфэйс (праграмы)
- bulgare:
- 1. фасада
- ĉeĥe:
- fasáda, průčelí budovy
- france:
- 1. façade 2. interface
- germane:
- 1. Fassade, Frontseite, Stirnseite, Vorderseite 2. Benutzeroberfläche
- hispane:
- 1. fachada 2. Interfaz de Usuario (computacional, de programas de computadora)
- hungare:
- 1. homlokzat 2. felület
- itale:
- 1. facciata 2. interfaccia
- nederlande:
- 1. façade, voorgevel
- pole:
- 1. fasada, fronton, front 2. interfejs
- portugale:
- 1. fachada, frontaria, frontispício (de edifício), portada
- ruse:
- 1. фасад 2. внешнее сопряжение
- slovake:
- fasáda, priečelie
grafika fasado
↝ 
Fasado, homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo anstataŭ vortoj estas uzataj bildoj. Programo kun grafika fasado ruliĝas sub fenestrosistemo kaj ofertas diversajn fenestraĵojn: piktogramojn, butonojn, menuojn; la uzanto stiras ĝin movante la muskursoron inter tiuj objektoj kaj alklakante bezonatajn opciojn.
- angle:
- GUI, graphical user interface
- beloruse:
- графічны інтэрфэйс
- france:
- interface graphique
- germane:
- grafische Benutzeroberfläche
- hispane:
- Interfaz Gráfica de Usuario
- hungare:
- grafikus felület
- itale:
- GUI, interfaccia grafica
- pole:
- interfejs graficzny
- ruse:
- графический интерфейс, графическая оболочка
administraj notoj
pri
~o:
grafika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Supozeble ekzistas figura senco (trompa eksteraĵo) kaj rilataj ekzemploj (lia ĝentileco estas nura fasado, fasada unuanimeco, ks), sed mi ne scias, ĉu ili estas internaciaj kaj ne trovis ilin. [MB]grafika ~o: Mankas dua fontindiko.
grafika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.