1reputaci/o JED

reputacio

Opinio de la publiko atribuita al iu: la firmo […] ĝuas tie ĉi la plej bonan reputacion [1]; la mastro […] donis al li ĉambron […], kondiĉe ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion [2]; viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro Marta ; se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino, [ŝi] ricevados multajn mendojn Marta ; baras al vi la vojon via […] malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj Marta ; se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Volter ne povas esti metata en tiun kategorion [3]; tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio [4]; defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo [5]; filozofoj […] nun havas reputacion esti senvaloraj [6]; pro lia reputacio pri troa drinkado, neniu miris, kiam Druso malsaniĝis [7]; la tuta dosiero […] estis reputacimurda por la gazetdirektoro [8]; per la akcidento ankaŭ grave makuliĝis la belga reputacio [9]. SIN:famo, renomoVD:honoro, bona nomo, prestiĝo
angle:
reputation
beloruse:
рэпутацыя, слава
bulgare:
репутация
ĉeĥe:
jméno, proslulost, reputace, vážnost, úcta
ĉine:
声誉 [shēngyù], 聲譽 [shēngyù], 誉 [yù], 譽 [yù], 名誉 [míngyù], 名譽 [míngyù], 信誉 [xìnyù], 信譽 [xìnyù], 名声 [míngshēng], 名聲 [míngshēng], 名头 [míngtou], 名頭 [míngtou]
france:
image publique, réputation
germane:
Reputation, Ruf, öffentlicher Ruf, Ansehen, öffentliches Ansehen, Leumund
hispane:
reputación
hungare:
hírnév, tekintély, reputáció
japane:
評判 [ひょうばん], 世評 [せひょう]
katalune:
reputació
nederlande:
reputatie
pole:
reputacja, imię (opinia)
portugale:
reputação
rumane:
nume (opinie)
ruse:
репутация
slovake:
dobrá povesť, dobré meno
tibete:
སྙན་གྲགས་
ukraine:
репутація, популярність, добре ім’я

administraj notoj