1torent/o
torento
↝ 
- 1. ↝
- Rapidega daŭra akvofluo estigata de granda dekliveco de grundo: torento, kiu defluas de la monto [1]; li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento [2]; post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando [3]; [ĉe la] flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento, la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado [4].
- 2.
- Rapidega nedaŭra akvofluo estigata de pluvego aŭ neĝfandiĝo: ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis [5]!
- 3. ↝
- (figure)
Io, kio estas abunda kaj rapidega:
torentoj da moko
[6];
torentoj da larmoj
[7];
la torento de liaj deziroj
[8];
nova torento da vivo trafluas ĝin
[9];
torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis
[10];
torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin
[11];
perei en la torento de la ordinareco
[12];
la gracia […] virino […] eldiris tiun torenton da vortoj
rapide, preskaŭ sen spirhalto
Marta
.
lavango, ventego, uragano
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:21
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:40
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:7
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo

- angle:
- torrent, stream
- bulgare:
- порой, стремителен поток
- ĉeĥe:
- bystřinný proud
- germane:
- 1. reißender Fluss, Sturzbach 2. Sturzbach, Flut 3. Flut, Strom
- hungare:
- 1. zuhatag, hegyi patak 2. ár, áradat, folyam 3. özön
- nederlande:
- 1. bergstroom 2. stroom 3. stroom
- pole:
- potok, strumień
- portugale:
- torrente, caudal, enxurrada
- ruse:
- поток, паводок
- slovake:
- príval, riava, strmá bystrina
- taje:
- น้ำที่ไหลแรง
torenta ↝
- Simila al torento: granda torenta rivero [13]; torenta pluvo; la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis [14]; el la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo [15].
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
- angle:
- torrential
- bulgare:
- пороен
- ĉeĥe:
- přívalový, vířivý
- germane:
- wildbachartig, strömend
- hungare:
- zuhogó, zúduló, áradó, ömlő ~a pluvo: zuhogó eső, felhőszakadás
- nederlande:
- wild stromend
- pole:
- potokowy ~a pluvo: ulewny deszcz, ulewa, rzęsisty deszcz
- ruse:
- ~a pluvo: проливной дождь, ливень
- slovake:
- prívalový, vírivý
torenti ↝
(ntr)
-
Flui torente:
kiel la pluvo torentis
[16]!
varma fluo tuj ektorentis en lia koro
[17];
somera tempesto torentis sur la monteton
[18];
la lunlumo torentis super ambaŭ gigantaj estaĵoj
[19].
ŝpruci, fluegi.
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. Monato, de Shi Chengtai, 95/06
18. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009
19. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
17. Monato, de Shi Chengtai, 95/06
18. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009
19. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
- bulgare:
- потока
- ĉeĥe:
- téci bystřinným proudem, vířivo proudit
- germane:
- strömen
- hungare:
- zuhog, zúdul, ömlik, árad
- nederlande:
- stromen
- pole:
- płynąć potokiem, płynąć strumieniem, lać (o deszczu), lać ciurkiem (o deszczu, o płynie)
- ruse:
- течь потоком, литься потоком
- slovake:
- vírivo prúdiť