*mezur/i PV
*mezuri
(tr)
- 1.
-
Taksi kaj difini grandecon, kvanton, gradon de io, komparante
ĝin kun samspeca grando, kvanto, grado, elektita kiel unuo:
[li] mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la
ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan
FK
;
oni mezuris per omero kaj […] ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi
[1];
kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro
[2];
[li] mezuris per sia mankavo la akvon
[3];
[per] mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj […] li
mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte
[4];
multe da kupro, en nemezurita kvanto
[5];
ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon
[6];
egalmezura rapideco de kurado
[7];
Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo
(tio, kion oni mezuris por dividi inter la
heredantoj)
[8];
[li] paŝmezuradis tra la ejo
[9].
dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu
PrV
;
Rim.: La objekto de la verbo povas montri la aĵon, kies eco estas taksota, aŭ la taksotan econ, sed ne la valoron trovitan per tia taksado.
- 2.
- (figure) Taksi: mezuri la konsekvencojn de io; mi ne bezonis […] sciiĝi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laŭ tio ĉi mian postulon FK ; vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo [10]; sinjoro Craggs mezuris lin per [sia] rigardo BdV ; la inspektoro ŝin rigardmezuris [11]. mezuri laŭ sia metro (neobjektive taksi) PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:12
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:5
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 22:3
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:9
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
10. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
11. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:12
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:5
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 22:3
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:9
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
10. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
11. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
- afrikanse:
- meet
- albane:
- të matur
- amhare:
- መለካት
- angle:
- measure
- arabe:
- قياس
- armene:
- չափել
- azerbajĝane:
- ölçmək
- beloruse:
- мерыць, вымяраць
- bengale:
- পরিমাপ
- birme:
- တိုင်းတာ
- bosne:
- izmjeriti
- bretone:
- mentañ, muzuliañ
- ĉeĥe:
- měřit
- dane:
- måle
- estone:
- mõõtma
- eŭske:
- neurtzeko
- filipine:
- sukatin
- france:
- mesurer (prendre la mesure) ~itaĵo: lot, part, portion. paŝ~adi: arpenter. rigard~i: jauger du regard.
- galege:
- medir
- germane:
- messen
- guĝarate:
- માપવા
- haitie:
- mezire
- haŭse:
- auna
- hinde:
- नाप
- hispane:
- medir
- hungare:
- (meg)mér, lemér ~itaĵo: kimért mennyiség. paŝ~adi: kilép (lemér), lépésekkel lemér. rigard~i: végigmér.
- igbe:
- ịlele
- irlande:
- a thomhas
- islande:
- mæla
- japane:
- 測定 [そくてい]
- jave:
- ngukur
- jide:
- מאָס
- jorube:
- wọn
- kanare:
- ಅಳೆಯಲು
- kartvele:
- გავზომოთ
- kazaĥe:
- өлшеу
- kimre:
- mesur
- kirgize:
- ченөө
- kmere:
- វាស់
- koree:
- 측정
- korsike:
- misurari
- kose:
- umlinganiselo
- kroate:
- mjeri
- kurde:
- pîvan
- latine:
- metiretur
- latve:
- izmᗣrīt
- laŭe:
- ການວັດແທກ
- litove:
- matuoti
- makedone:
- мерење на
- malagase:
- mandrefy
- malaje:
- mengukur
- malajalame:
- അളവ്
- malte:
- ikejlu
- maorie:
- whanganga
- marate:
- मोजण्यासाठी
- monge:
- ntsuas
- mongole:
- хэмжих
- nederlande:
- meten
- nepale:
- उपाय
- njanĝe:
- kuyeza
- okcidentfrise:
- mjitte
- panĝabe:
- ਮਾਪ
- paŝtue:
- د اندازه کولو
- pole:
- mierzyć
- portugale:
- medir, balizar
- ruande:
- igipimo
- ruse:
- мерить, измерить, измерять
- samoe:
- fua
- sinde:
- ماڻ
- sinhale:
- පියවරක්
- skotgaele:
- thomhas
- slovake:
- merať, odmerať
- slovene:
- merjenje
- somale:
- loo qiyaaso
- ŝone:
- chipimo
- sote:
- lekanya
- sunde:
- ngukur
- svahile:
- kupima
- taĝike:
- чен
- taje:
- วัด
- tamile:
- அளவிட
- tatare:
- үлчәү
- telugue:
- కొలవటానికి
- ukraine:
- виміру
- urdue:
- پیمائش
- uzbeke:
- o’lchov
- vjetname:
- đo lường
- zulue:
- ukulinganisa
mezuro
- 1.
- Ago mezuri: ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso [12]; la ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio [13].
- 2.
- Mezurita valoro de iu grando: havi mezuron je: 170 centimetroj, tri hektaroj, cent mil paskaloj...; ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe [14]; la riĉa ŝuisto […] prenis mezuron por ŝia malgranda piedo [15]; konduki du taglibrojn, unu veran […], la duan kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo FK ; kreskaĵoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, eŭropanoj, tute ne povus ĝin kredi FK ; la egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan Marta .
- 3.
- La kvanto enhavata en iu mezurilo; mezurunuo: „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [16]; por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita […] unu kondiĉa kolekto da mezuroj FK ; du mezuroj da hordeo [17]; li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj [18]; „monato“ estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron [19].
- 4.
- (figure)
Amplekso, grado,
intenseco de io nemateria; ĝusta amplekso
aplikinda en donitaj cirkonstancoj; modereco,
mezurateco:
verko skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj
en plena mezuro (komplete, plengrade) konservas sian
bonecon ankaŭ nun
[20];
en ĝusta mezuro
[21];
prudente […] laŭ mezuro de ebleco
FK
;
laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli
plenajn vortarojn
DL
;
instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas
traplektitaj per diversaj citatoj
FK
;
[li] laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj
[22];
tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
(la intenseco de impreso pri danĝero)
PrV
;
oni intencas fari […] plantadon en granda mezuro
FK
;
labori laŭ la mezuro de siaj fortoj
(tiom, kiom ili ebligas);
memori pri mezuro (taŭga intenseco) en laboro
kaj plezuro
PrV
;
petolado sen mezuro (senbrida) ne kondukas al
plezuro
PrV
;
donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron
PrV
;
ni fieros ne pretermezure
[23].
skalo3
- 5.
Baza unuo de takta muziko, la distanco inter du ĉefpulsoj: la temo por ĉakono kutime daŭras nur kvar mezurojn, sed la ario de Bach dividiĝas en du sekciojn el po ok mezuroj [24].
takto
- 6.
Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso: poemoj […] sen rimoj kaj mezuroj, sen la sklaveco de rigora metriko [25]; ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro [26].
- 7.
[27] (super σ-algebro `bb A`) Tia bildigo `mu` de `bb A` al la aro de reeloj, ke la bildo per ĝi de kunaĵo de numerebla disa familio el elementoj de la σ-algebro egalas la sumon de la iliaj bildoj; simb. `mu(∪ P_i)=sum mu(P_i)`: la bildo de la malplena aro per mezuro estas 0;
nulmezura subaro (apartenanta al la σ-algebro kaj kies mezuro estas 0).
diraka mezuro, lebega mezuro
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:25
13. Walter Klag: Tempo ― Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 4:2
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:1
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:32
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
23. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:13
24. Vikipedio, Goldberg-variacioj
25. Jorge Camacho: Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos, Monato, 2001/09, p. 31
26. La Ondo de Esperanto, Krucvortenigmo
27. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §281
13. Walter Klag: Tempo ― Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 4:2
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:1
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:32
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
23. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:13
24. Vikipedio, Goldberg-variacioj
25. Jorge Camacho: Poeto Geraldo kaj Doktoro Mattos, Monato, 2001/09, p. 31
26. La Ondo de Esperanto, Krucvortenigmo
27. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §281
- angle:
- 5. bar 7. measure nul~a: null (set).
- bretone:
- ment, muzul
- ĉeĥe:
- metrum verše
- france:
- mesure, mensuration, dose, modération, retenue (modération) havi ~on je: mesurer (avoir pour mesure). egal~a: cadencé, égal (régulier), mesuré (régulier), régulier (mesuré). laŭ la ~o de: dans la mesure de. preter~e: outre mesure. 7. mesure (math.) nul~a: (sous-ensemble) négligeable.
- germane:
- 1. Messung 2. Abmessung, Größe, Maß 3. Maß 4. Maß 5. Taktart 6. Versmaß, Metrum 7. Maß nul~a: Null-(menge).
- hispane:
- medida
- hungare:
- 1. mérés 2. méret, (mért) nagyság havi ~on je: (vmilyen) mérete van. egal~a: egyenletes. 3. mérő (űrtartalom) 4. mérték laŭ la ~o de: vmihez mérten. preter~e: mértéktelenül. 5. ütem 6. versmérték, metrum 7. mérték (matematikai) nul~a: nullmértékű (halmaz) négligeable.
- japane:
- 寸法 [すんぽう], サイズ [さいず], 分量 [ぶんりょう], 限度 [げんど], 小節 [こぶし], 拍子 [ひょうし]
- nederlande:
- 1. meting 2. maat, grootte 3. maat 5. maat
- pole:
- 1. pomiar 2. miara, rozmiar, wymiar, wielkość 3. miara 4. miara 5. takt 7. miara (w zbiorze) nul~a: (podzbiór) miary zero.
- ruse:
- 2. размер 3. мера 4. мера 5. размер 6. размер 7. мера nul~a: нульмерное (подмножество).
- slovake:
- metrum verša
- ukraine:
- міра, мірка, розмір
mezurado
- Ago mezuri, mezuri plurajn dimensiojn de la sama objekto: li finis la mezuradon de la interna domo [28]; zorgi pri […] ĉia mezurado kaj pesado [29]; mi finis la mezuradon kaj kalkulojn pri la grando de la tero [30]; mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj [31]; la mezurado de la malheliĝo de la stelo, kiam la planedo pasas antaŭ ĝi [32].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:15
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 23:29
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
31. Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, Monato, 2003/07, p. 12
32. Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, Monato, 2006/01, p. 22
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 23:29
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
31. Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, Monato, 2003/07, p. 12
32. Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, Monato, 2006/01, p. 22
- beloruse:
- вымярэньне
- ĉeĥe:
- měření, vyměřování
- germane:
- Messung
- hispane:
- medición
- hungare:
- mérés
- japane:
- 測定 [そくてい], 計量 [けいりょう], 採寸 [さいすん]
- nederlande:
- meting
- pole:
- pomiary
- ruse:
- измерение
- slovake:
- rozbor, skúška, test
- ukraine:
- вимір, вимірювання
mezurebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin mezuri: la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla [33]. la […] tertremo estis mezurebla sur la tuta terglobo [34]; diabeto [estas] mezurebla per alta nivelo de sangosukero [35].
- 2.
MatVort (p.p. bildigo `f` de aro E al aro `bb F`, provizitaj per respektivaj σ-algebroj `bb A` kaj `bb B`) Tia, ke la inversa bildo per `f` de ĉiu elemento de `bb B` apartenas al `bb A`: se la `sigma`-algebroj estas borelaj, ĉiu kontinua bildigo estas ankaŭ mezurebla.
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 1:10
34. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
35. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
34. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
35. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
- angle:
- 2. measurable (mapping)
- bretone:
- muzuliadus
- france:
- 1. mesurable 2. (application) mesurable
- germane:
- 2. messbar (-e Abbildung)
- hungare:
- mérhető
- nederlande:
- 1. meetbaar 2. meetbaar
- pole:
- 1. mierzalny, wymierny 2. (funkcja) mierzalna
- ruse:
- 1. измеримый 2. измеримое (отображение)
- ukraine:
- вимірний
mezurilo
Difinita objekto, per kiu oni mezuras: mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron [36]; ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi [37]; oni metas [la brulantan lampon] ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon [38]; mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn [39]; (evitinde) ŝi tenis [la ŝalon], kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn (t.e. mezurojn) da hordeo [40]; sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj […] dumezurilaj politikaj principoj [41]; (figure) ĉiu mezuras alian per sia mezurilo (arbitre, nur laŭ propra plaĉo) PrV ; (figure) mezuri ĉion per la mezurilo de la modo EE .
36.
La Nova Testamento, Apokalipso 21:15
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:10
38. La Nova Testamento, S. Luko 11:33
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:15
41. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:10
38. La Nova Testamento, S. Luko 11:33
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:15
41. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
- bretone:
- menter (benveg), muzulier (benveg)
- ĉeĥe:
- míra, měřidlo, měřič, měřící přístroj, měřítko, pravítko
- france:
- mesure (ustensile) per la ~ilo de: à l'aune de.
- germane:
- Messstab, Metermaß, Zollstock
- hungare:
- mérce, mérőeszköz, mérőműszer ĉiu ~as alian per sia ~ilo: másokat is a maga mércéjével mér. per la ~ilo de: mércéjével.
- japane:
- ものさし, はかり, 計量器 [けいりょうき]
- nederlande:
- maat, maatstok, meetlat
- pole:
- miara, miarka, miernik
- ruse:
- мера, мерка, измерительный прибор
- slovake:
- meradlo, miera, mierka
- ukraine:
- міра, мірка
*almezuri [42]
(tr)
- ĉeĥe:
- vzít míru
- germane:
- anmessen (Kleidung)
- hungare:
- felpróbál, hozzámér
- japane:
- 寸法を合わせる [すんぽうをあわせる]
- nederlande:
- aanpassen
- pole:
- przymierzać, dopasować
- ruse:
- примерить
- slovake:
- brať mieru
- ukraine:
- примірювати, приміряти, припасовувати
ĉirkaŭmezuro
PIV1
-
Mezuro de la ĉirkaŭo:
la plimulto de la loĝantoj estas altstaturaj kaj de pli vasta ĉirkaŭmezuro ol
la indiĝenoj de tiuj najbaraj landoj
[44].
cirkonferenco, perimetro
44.
Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima
milito, Monato, 2006/08, p. 31
- france:
- tour (mesure)
- germane:
- Umfang
- hungare:
- körméret, kerület
- pole:
- obwód (w szczególności: w pasie, w talii)
- rumane:
- circuit
- ukraine:
- обхват
kunmezurebla

-
(p.p. du nombroj)
Kies kvociento estas
racionala:
la pitagoranoj pruvis,
ke la diagonalo de kvadrato estas nekunmezurebla kun
ĝia latero.
komunona
Rim.: Tiu ĉi termino estas paŭsaĵo de la respondaj nacilingvaj terminoj kaj referencas al la historio: oni tiam demandis sin, ĉu du samdimensiaj grandoj estas mezureblaj per entjeraj nombroj de la sama mezurunuo.
- angle:
- commensurable nekun~ebla: incommensurable.
- bretone:
- kenvuzuliadus nekun~ebla: digenvuzuliadus.
- france:
- commensurable nekun~ebla: incommensurable.
- germane:
- kommensurabel nekun~ebla: inkommensurabel.
- hungare:
- összemérhető nekun~ebla: nem összemérhetető.
- pole:
- współmierny nekun~ebla: niewspółmierny.
- ruse:
- соизмеримый nekun~ebla: несоизмеримый.
- ukraine:
- сумірний
laŭmezura
- Konforma al ies mezuroj 2, al la konvena mezuro 4: laŭmezura vesto (farita per aparta alĝustigo al iu persono); akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo [45]; [la konstruaĵo] estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo [46].
45.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 4:11
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:9
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:9
- beloruse:
- laŭ~e: па памеру.
- bretone:
- diouzh muzul
- france:
- avec mesure, sur mesure laŭ~e: sur mesure, avec mesure.
- germane:
- angemessen, passend
- hispane:
- a la medida
- hungare:
- méretes, méret szerinti laŭ~e: mérték szerint.
- pole:
- (zrobiony, szyty) na miarę
- ruse:
- в меру, по мерке (об одежде) laŭ~e: по размеру, соразмерно.
- ukraine:
- точний (за розміром), акурат
laŭmezure kiel
-
En rilata kvanto, kiel...,
laŭgrade
kiel...:
mi vicigis ilin ĉiujn sur unu flanko, kaj pasigis ilin
poste al la alia flanko unu post la alia laŭmezure, kiel
[la fraŭlinoj] estis lotintaj
[47];
laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo,
kreskis mia angoro
[48].
ju, kiom
47.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
48. G. de Maupassant, trad. D. Luez: La Mastrino, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
48. G. de Maupassant, trad. D. Luez: La Mastrino, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
- france:
- à proportion de ce que, à mesure que
- germane:
- in dem Maße wie, entsprechend
- hungare:
- attól függően, hogy
senmezura, pretermezura, supermezura
- beloruse:
- празьмерны, велізарны
- bretone:
- divuzul, hep muzul, dreist muzul
- ĉeĥe:
- bez míry (adj.), nezměrný
- france:
- démesuré, disproportionné (excessif), excessif, immodéré
- germane:
- maßlos, unmäßig
- hungare:
- mértéktelen, irdatlan, méret feletti
- japane:
- 無限の [むげんの], けた外れの [けたはずれの]
- nederlande:
- uitermate
- pole:
- niezmierzony, niezmierny, nieogarniony
- ruse:
- безмерный, сверх меры
- slovake:
- nesmierny, nezmerateľný, obrovsky
- ukraine:
- надмірний, непомірний
angulmezurilo
- angle:
- protractor
- bretone:
- kornventer
- ĉeĥe:
- přístroj na měření úhlů, úhloměr, úhlové měřítko
- france:
- rapporteur
- germane:
- Transporteur
- hispane:
- transportador
- hungare:
- szögmérő
- japane:
- 分度器 [ぶんどき]
- nederlande:
- gradenboog
- pole:
- kątomierz
- ruse:
- транспортир
- slovake:
- uhlomer
gasmezurilo
Aparato por reguligi la fluon kaj registri la kvanton de la distribuita brulgaso.
- beloruse:
- газавы лічыльнік
- ĉeĥe:
- plynoměr
- france:
- compteur à gaz
- germane:
- Gaszähler
- hungare:
- gázóra
- nederlande:
- gasmeter
- pole:
- gazomierz
- portugale:
- medidor de gás
- ruse:
- газовый счётчик
- slovake:
- plynomer
diraka mezuro
lebega mezuro

-
(super la
borela σ-algebro super
la aro de reeloj)
Mezuro,
difinita per tio, ke sur intervalo `(a,b)`
ĝi alprenas la valoron `(b-a)`:
fine restas nur aro (la aro de Cantor) kun lebega mezuro 0, ĉar la sumo de la
mezuroj de la forĵetitaj intervaloj estas 1
[52].
Lebego
- angle:
- Lebesgue['s] measure
- bretone:
- muzul Lebesgue
- france:
- mesure de Lebesgue
- germane:
- Lebesguesches Maß
- hungare:
- Lebesgue-mérték
- pole:
- miara Lebesgue'a
- ruse:
- мера Лебега
administraj notoj
pri
~ilo:
gas~ilo: Mankas dua fontindiko.
gas~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~o: Mankas dua fontindiko.
diraka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Estas pliaj interesaj ekz-oj de ~ilo en la Biblio : ~poto, ~stango, ~sxnuro, ~vazo. [MB]kun~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
gas~ilo: Mankas dua fontindiko.
gas~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~o: Mankas dua fontindiko.
diraka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.