*vers/o

*verso   Vikipedio

POE Aro da vortoj, plejofte skribitaj sur unu linio, aranĝitaj laŭ iuj reguloj de ritmo kaj harmonio: jambaj, dramaj, rimaj, senrimaj versoj. TUT:strofo
angle:
verse, line of verse
beloruse:
верш
ĉeĥe:
verš
france:
vers (en poésie)
germane:
Vers
hispane:
verso
hungare:
verssor
indonezie:
ayat
katalune:
vers
nederlande:
vers (versregel)
portugale:
verso
ruse:
стих
slovake:
verš

versi

(ntr)
POE Verki versojn.
angle:
write verse
beloruse:
складаць вершы, вершаваць
ĉeĥe:
básnit, psát verše, veršovat
france:
faire des vers, rimer (faire des vers)
germane:
dichten
hispane:
hacer versos, rimar
hungare:
versel
katalune:
versejar
nederlande:
dichten, verzen schrijven
ruse:
сочинять стихи
slovake:
básniť, písať verše, veršovať

versaĵo  

POE Peco verkita en versoj, nelonga poeziaĵo: tiel ekzemple en la versaĵo „Al la Esperantisto“ estas ne malregule uzita la esprimo „la celo estos alvenita“ [1]; kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon [2]; jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem [3]; plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn, grandajn poemojn kaj prozaĵojn [4]; (figure) Kabe eldonis sian tradukon «Versaĵoj en prozo de I.S. Turgenev» en Moskvo, ĉe «Esperanto» en 1909.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1890
2. L. Dilling, trad. E. Hall: La porcio da glaciaĵo, FK
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. B. Kolker: Senmorta PuŝkinMonato
angle:
verse, piece of verse
beloruse:
верш
france:
poésie (œuvre en vers)
germane:
Gedicht
hispane:
poesía
hungare:
vers
katalune:
poesia
nederlande:
gedicht
pole:
wiersz
portugale:
poema
ruse:
стихотворение V~aĵoj en prozo: стихотворения в прозе
turke:
şiir

versisto   Vikipedio

POE Tiu, kiu verkas versojn: en versoj ni devas nomi „eraro“ nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj) [5].
Rim.:Poeto“ implicas poezian inspiron (kaj tiusence estas aplikebla al prozisto); „versisto“ akcentas versfaradan kapablon; tial okaze oni povas kontrastigi: li estas versisto, ne poeto PIV2 ; sed tio ne estas nepra nuanco, oni povas laŭdi en aŭtenta poeto la kapablon de virtuoza versisto, aŭ uzi la vorton tute neŭtrale: ni direktas al vi niajn plej korajn bondezirojn: (...) al versistoj abunde da rimoj, al turistoj malabunde da cimoj, al ĉiuj fine monon, sanon kaj feliĉon [6].
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 4a, La Revuo, 1906
6. Alparoleto de la Redaktoro, Nica Literatura Revuo, 1957, 3:2, p. 41.
ĉeĥe:
veršotepec
france:
versificateur
hispane:
versista
katalune:
versista
ruse:
стихотворец (noblastile), стихоплёт (malŝate)
slovake:
veršotepec

versero

1.
Parto de verso.
2.  
(arkaismo) PV =verspiedo
angle:
foot (of verse)
beloruse:
стапа
ĉeĥe:
veršová stopa
hispane:
1. parte de un verso, hemistiquio 2. pie
hungare:
1. versrészlet
katalune:
1. síl·laba, hemistiqui 2. peu
ruse:
стопа (поэт.)
slovake:
veršová stopa

unuverso Vikipedio

POE Memstara verso konsistiganta la tuton de strofo, de teatra eldiro, ekde la 20a jarcento ankaŭ kulturata kiel aparta poezispeco: „Novaj unuversoj“ [7].
7. G. E. Maura: Novaj unuversoj, Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06, numero 5/5, p. 161-162a
france:
monostique
hispane:
monóstico (poema de un solo verso)
katalune:
monòstic
ruse:
одностишие, моностих

versfarado  

POE Arto fari versojn.
angle:
prosody, versification
beloruse:
вершаскладаньне
ĉeĥe:
psaní veršů, skládání básní
france:
versification
hispane:
versificación
hungare:
verselés
katalune:
versificació
ruse:
стихосложение
slovake:
básnenie, veršovanie

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ero: Mankas dua fontindiko.
~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~o: Mankas dua fontindiko.
~farado: Mankas fontindiko.
~farado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.