1strof/o JED

strofo

1.
POE Grupo da sinsekvaj versoj, ligitaj per la rimaranĝo kaj ordinare tipografie apartigitaj: post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo [1]; strofo […] fariĝas klara kaj rekonebla por la orelo nur dank' al plurfoja ripetado: strofo ne havas unuopan ekziston [2]; li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino [3]. SUB:stancoSUP:poeziaĵo
2.
MUZ Tia parto de kanto, ofte sekvata de rekantaĵo kaj post kiu la sama melodio rekomenciĝas: aliaj ekkantis strofon el malnova kanto [4]; la fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis [5]; via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri [6]; longaj estis la himnostrofoj, kaj antaŭ kaj post la parolado [7]; demonstrantoj ekkantas „Internacion“, sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon Metrop .
angle:
verse
beloruse:
куплет, страфа
ĉeĥe:
sloka, strofa
ĉine:
詩句 [shījù], 诗句 [shījù]
france:
strophe, couplet
germane:
Strophe
hispane:
estrofa
hungare:
versszak, strófa
japane:
[せち], 連 [むらじ]
katalune:
estrofa
malnovgreke:
στροφή
nederlande:
couplet, strofe
ruse:
строфа, куплет
slovake:
sloha, strofa
tibete:
ཚིགས་བཅད་
ukraine:
строфа, куплет

administraj notoj