*pied/o

*piedo

1.
ANA Artikita parto ĉe ekstremo de la homa aŭ besta kruro, servanta por stari kaj paŝi: mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo[1]; la stabaj oficiroj […] sin ĵetis al la piedoj […] de l' princo [2]; piedbati, piedfrapi, piedpremi (treti); pieda (kie kuŝas la piedoj) parto de la lito[3]; lamapieda artisto FK ; Aĥilo rapidapieda FK ; mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj [4].
2.
(figure) Parto sur kiu meblo staras: tablo kun kvar piedoj; la gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo [5].
Rim.: Kvankam Zamenhofa, tiu uzo ŝajnas malkonvena al iuj, kiuj preferas por tiu senco la vorton kruro (krom se temas pri speciale fleksita kaj skulptita parto de mebla kruro). Komparu ankaŭ kun „brakseĝo“, kiu havas brak-, ne man-apogilojn.
3.
(figure) Malsupra parto de io, bazo, fundamento: piedo de paĝo; ĉe la piedo de l' monto [6]; piednoto; stari sur propraj piedoj (esti memstara).
4.
POE Parto de verso, konsistanta el karakteriza kombinaĵo de silaboj kun difinita longeco aŭ akcentiteco: leganto […], por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo [7]; en Esperanta metriko la ĉefaj piedoj estas du- aŭ tri-silabaj kaj entenas nur unu akcentitan silabon. SUB: Dusilabaj piedoj: jambo, piriko, spondeo, trokeo; trisilabaj piedoj: amfibraĥo, anapesto, daktilo, tribrako; kvarsilaba piedo: ĥorjambo.
5.
MAT(arkaismo) [8](fakula ĵargono) (de ortanto, sur ajna al ĝi orta geometria figuro) La punkto, en kiu ili sin orte sekcas: la piedo de mezortanto de streko estas ties mezo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
7. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, 2012
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
afrikanse:
voet
albane:
këmbë
amhare:
እግር
angle:
foot 5. foot (of a perpendicular)
arabe:
القدم
armene:
ոտքով
azerbajĝane:
ayaq
bengale:
পা
birme:
ခြေလျင်
bosne:
stopala
bretone:
troad
bulgare:
1. стъпало
ĉeĥe:
konec, noha (od kotníku dolů), stopa
dane:
fod
estone:
suu
eŭske:
oinez
filipine:
paa
france:
pied 5. pied (d'une perpendiculaire)
galege:
germane:
Fuß 1. Fuß 5. Lotfußpunkt
guĝarate:
પગ
haitie:
pye
haŭse:
kafa
hinde:
पैर
hispane:
pie (anatomía, parte baja de algo) de los pies a la cabeza 1. pie 2. pie 3. pie, pata, base 4. pie (poesía) 5. pie (de una perpendicular)
hungare:
láb
igbe:
ụkwụ
irlande:
cos
islande:
fótur
itale:
piede
japane:
jave:
mlaku
jide:
פֿיס
jorube:
ẹsẹ
kanare:
ಕಾಲು
kartvele:
ფეხით
katalune:
de cap a peus 1. peu 2. petge 3. base, cossol 4. peu (poètica) 5. peu d'una perpendicular
kazaĥe:
аяқ
kimre:
droed
kirgize:
таман
kmere:
ជើង
koree:
korsike:
pede
kose:
unyawo
kroate:
stopala
kurde:
1. nig
latine:
pede
latve:
kāju
laŭe:
ຕີນ
litove:
pėda
makedone:
нога
malagase:
tongotra
malaje:
kaki
malajalame:
പാദം
malte:
sieq
maorie:
waewae
marate:
पाऊल
monge:
ko taw
mongole:
хөл
nederlande:
1. voet 2. poot 3. voet 4. versvoet
nepale:
खुट्टा
njanĝe:
phazi
okcidentfrise:
foet
panĝabe:
ਪੈਰ
paŝtue:
پښه
pole:
stopa 1. stopa 2. noga 3. stopa 5. spodek (prostopadłej)
portugale:
1. 2. 3. sopé, rodapé, base 4.
ruande:
ikirenge
rumane:
picior
ruse:
1. ступня, нога 2. ножка 3. подошва (горы и т.п.) 4. стопа 5. основание (перпендикуляра)
samoe:
vae
sinde:
دامن
sinhale:
අඩි
skotgaele:
bonn
slovake:
koniec, stopa
somale:
cagta
ŝone:
rutsoka
sote:
maoto a
sunde:
sampean
svahile:
mguu
svede:
1. fot 2. ben 3. fot
taĝike:
по
taje:
เท้า
tamile:
கால்
tatare:
аяк
telugue:
అడుగు
tibete:
རྐང་པ་
turke:
1. ayak 2. ayak 3. ayak
ukraine:
фут
urdue:
پاؤں
uzbeke:
oyoq
vjetname:
chân
volapuke:
fut
zulue:
ngezinyawo

piede

1.
Per la piedoj: li piede ekiris la vojon [9]; Sisera forkuris piede al la tendo [10]; riveron oni transpaŝis piede [11]; kiel lerte li stariĝos piede [12]! malfeliĉo venas rajde, foriras piede PrV .
2.
Ĉe la piedoj: ligu lin mane kaj piede [13]; vestita ĝispiede [14].
bretone:
1. war droad
ĉeĥe:
pěšky
france:
1. à pied
germane:
1. zu Fuß
hispane:
1. a pie, caminando
hungare:
1. gyalog
itale:
1. a piedi
katalune:
1. a peu, caminant
nederlande:
1. te voet
okcitane:
1. a pè, en caminant
pole:
1. pieszo
ruse:
1. пешком
slovake:
peši, pešky, pešo
svede:
1. till fots

nudpiede, nudapiede

Per la piedoj nudaj: perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj [15]! en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, [16]; kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero [17]; mi plandas plu nudpiede sur pado sinuanta preter marĉoj kaj montetoj [18].
ĉeĥe:
bos
france:
à pieds nus
germane:
barfuß
hispane:
descalzo, con los pies desnudos
katalune:
descalç, amb els peus nus
slovake:
bosky, naboso

piede de

1.
Ĉe la piedoj de iu.
2.
(figure) Malsupre de io: piede de la monto [19]; ducento da apogantoj kunvenis piede de la Atomiumo [20]; piede de la paĝo troviĝas noto.
angle:
at the foot of, below
bretone:
2. ouzh troad
france:
1. aux pieds de 2. au pied de
germane:
1. zu Füßen (von) 2. am Fuß (von)
hispane:
1. a los pies de 2. al pie de
itale:
ai piedi di
katalune:
1. als peus de 2. al peu de
nederlande:
1. aan de voeten 2. aan de voet
pole:
1. u stóp
ruse:
1. в ногах у (кого-л.) 2. у подножия
svede:
1. vid fötterna

*piedingo [21]

Speco de ringo, kiu pendas de la selo kaj en kiun oni metas ekstremaĵojn de la piedoj por surĉevaliĝi kaj rajdi: li defalas, restas alkroĉita per piedo en la piedingo, kaj la furioze forrapidanta ĉevalo posttrenas lin sur la ŝtona teraĵo [22].
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, pied'ing'
22. Bertha von Suttner, trad. Armand Caumont: For la batalilojn!, kvara libro
angle:
stirrup (horse), toe-clip (bicycle)
bretone:
stleug
ĉeĥe:
třmen sedla
france:
étrier
germane:
Steigbügel
hispane:
estribo (de la silla de montar)
hungare:
kengyel
itale:
staffa (equitazione), puntapiede (bicicletta)
katalune:
estrep
nederlande:
stijgbeugel
pole:
strzemię
ruse:
стремя
slovake:
strmeň
svede:
stigbygel

piedumi

(tr)
Vole aŭ nevole tuŝi, premi, bateti per la piedo: lasi ilin piedumi sub pordo kun la katido [23]; Dunkan […] streĉis la krurojn, tamen zorge, por ne piedumi iujn el la homfiguroj kiuj kuŝe-side apogis sin kontraŭ la muro [24].
angle:
tread on, trample underfoot
france:
fouler aux pieds
germane:
füßeln

dupiedulo

ZOO Animalo, iranta sur du piedoj: ni, dupieduloj, veturaĉis kun malpli da spaco, malpli da bazaj komfortoj, ol kvarpieduloj protektataj de diversaj bestorajtaj leĝoj [25]; mi opinias, ke dupiedulo sen homaj virtoj ne estas reala homo [26].
25. Monato, Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco, 2011
26. Fanny Alving, trad. John Lundgren: Uzino 2, Trans la rozkrado
angle:
biped
bretone:
daoudroadeg
france:
bipède (subst.)
germane:
Zweibeiner
hispane:
bípedo
itale:
bipede
katalune:
bípede
ruse:
двуногое существо

kvarpiedulo

ZOO Animalo, iranta sur kvar piedoj: la kvarpiedulo estis ŝlosita sen nutraĵo kaj akvo dum 17 tagnoktoj kaj tamen restis viva [27]; oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon [28].
27. Monato, AMik: Delikate ..., 2007
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro 4a
angle:
quadruped
bretone:
pevarzroadeg
france:
quadrupède
germane:
Vierbeiner
hispane:
cuadrúpedo
itale:
quadrupede
katalune:
quadrúpede
pole:
czworonóg
rumane:
patruped
ruse:
четвероногое существо

tripiedo

1.
Piramidforma instalaĵo el tri stangoj uzata ekz. por pendigi poton super fajro: [ili] fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj Marta ; se vi scius, kian banujon sendis la princo hodiaŭ, kupran banujon!... kaj kian tripiedon por la fajrujo, kiajn potojn […] [29]. SUB:stativo
2.
Tablo, seĝo aŭ subtenilo kun tri piedoj: Vinicius sidis sur tripiedo [30]; la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur tripiedon [31].
Rim.: „Trikrura seĝo“ estus pli trafa kaj klara.
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
30. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 51a
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a
angle:
tripod
ĉeĥe:
trojnožka
france:
trépied
germane:
Dreibein
hispane:
trípode
itale:
treppiede
katalune:
trípode
pole:
trójnóg
ruse:
треножник, тренога
slovake:
trojnožka
svede:
trefot

kapopiede

Starante duope tiel, ke ĉiu havas la kapon en la loko, en kiu la alia havas la piedojn.
angle:
end-to-end, head-to-toe
france:
tête-bêche
germane:
Kopf-bei-Fuß
hungare:
fejtől-lábtól
nederlande:
kop-aan-staart
pole:
pozycja 69
ruse:
валетом
slovake:
hore nohami

kapopieduloj

(komune)
ZOO Cefalopodoj: amonito estis kapopiedulo, kiu vivis de malfrua Devonio ĝis malfrua Kretaceo [32].
angle:
cephalopods
bretone:
penntroadeged
ĉeĥe:
hlavonožci
france:
céphalopodes
germane:
Kopffüßer
hispane:
cefalópodos
hungare:
lábasfejűek
itale:
cefalopodi
katalune:
cefalòpodes
pole:
głowonogi
rumane:
cephalopoda, cefalopoda
ruse:
головоногие
slovake:
hlavonožce

multpieduloj

(komune)
ZOO Miriapodoj: multpiedulo […] artikulo kun multaj piedoj [33].
33. T. Jansson, trad. S. Johansson: Muminvalo, Glosaro
angle:
myriapods
beloruse:
мнаганожкі (кляс)
france:
myriapodes
germane:
Tausendfüßer
hispane:
miriápodos, miriópodos
hungare:
soklábúak
itale:
miriapodi
katalune:
miriàpodes
nederlande:
duizendpoten
ruse:
многоножки (класс)

surpiedigi

(tr)
Surŝovi, surmeti2 sur piedon: ili […] surpiedigis molajn ŝuojn [34].
34. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
france:
chausser

surpiediĝi

(ntr)
Ekstari sur siaj piedoj: Maksim facilmove surpiediĝis [35]; la kruroj de Nevil liberiĝis kaj li surpiediĝis skuiĝante [36].
35. V. Ŝukŝin, trad. N. Lozgaĉev: Simbolo de kredo, La Ondo de Esperanto, 1994:3-4
36. Hari Potter kaj la Ŝtono de la...
angle:
stand up
france:
se mettre sur pieds, se lever (sur ses pieds)
germane:
auf die Füße kommen
hispane:
erguirse, ponerse de pie
itale:
mettersi in piedi, alzarsi in piedi
katalune:
estar-se dret, dreçar-se

ŝajnpiedo

BIO9OA Lobo aŭ fadeno de ĉelinterna substanco, servanta al iuj ĉeloj por enkorpigi al si eksteran materialon, aŭ por moviĝi. VD:amebo
angle:
pseudopod
france:
pseudopode
germane:
Scheinfüßchen
hispane:
pseudópodo, seudópodo
itale:
pseudopodo
katalune:
pseudopodi

verspiedo

POE Piedo4: kalkulas la poeto sur la fingroj / verspiednombrojn [37]; viraj rimoj principe kaj precipe estiĝas ĉe la uzo de jamboj, de tiu verspiedo, kiu transiras de neakcenta al akcenta silabo [38].
angle:
foot (poetry)
france:
pied (poésie)
germane:
Versfuß
hispane:
pie (poesía)
hungare:
versláb
itale:
piede (poes.)
katalune:
peu (poètica)
pole:
stopa (wierszowa)
ruse:
стопа (стихотворная)

administraj notoj

pri tri~o 2.:
       Ĉi rimarko estas ĝusta, sed eble ne tre utila.
       Ĝi povus aplikiĝi al ĉiuj derivaĵoj de la tipo
       "n-xo":
       "triangula figuro" estas pli klara ol "triangulo",
       "ĉirkaŭmana ornamaĵo" pli ol
       "ĉirkaŭmano", kaj multaj
       similaj. [MB]
     
pri tri~o 2.:
       La rimarko celas ne tiom la strukturon de la kunmetajxo, kiom
       la misan radikon: koncerna segxo povas tute ne havi piedojn
       (iel apartajn, ekz-e pli dikajn, skulptitajn malsupran
       ekstremajxojn), sed gxi nepre havas "krurojn" (aux
       "gambojn").  Angle mi nomus ilin "legs"
       (a tripod is a three-LEGGED object), ne "feet".
       [Sergio]
     
kapo~e: Mankas fontindiko.
kapo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kapo~uloj: Mankas dua fontindiko.
mult~uloj: Mankas dua fontindiko.
sur~igi : Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas dua fontindiko.
ŝajn~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.