*silab/o PV

*silabo   Vikipedio

FON Ĉiu grupo da parolsonoj, eldirata per unu voĉellaso: cé-lo, ci-tró-no, cén-to, kra-jó-no, ru-í-no, prúj-no [1]; en Esperanto estas tiom da silaboj en vorto, kiom estas da vokaloj; dividi vortojn en silabojn per dividstrekoj. Tipaj ecoj de silabo: akcenta, duonakcenta, senakcenta, fermita1, malfermita1, longa, mallonga.
Rim.: Rigora difino de la nocio silabo postulus fakajn disvolviĝojn. Cetere ekzistas pluraj malsamaj teorioj pri ĝi. En Esperanta gramatiko oni uzas la nocion nur koncerne akcenton, sed iuj prozodiistoj uzas ĝin ankaŭ kadre de la klasika metriko aplikata al Esperanto, en kiu ĉefan rolon ludas la longeco de silaboj, kio neprigas precize difini iliajn limojn. Kalocsay faris interesajn provojn ĉi-kampe, sed liaj difinoj evoluis laŭ la tempo. [MB]
angle:
syllable
beloruse:
склад (слова)
ĉeĥe:
slabika, sylaba
france:
syllabe
germane:
Silbe
hispane:
sílaba
hungare:
szótag
katalune:
síl·laba
nederlande:
lettergreep
pole:
sylaba, zgłoska
ruse:
слог
slovake:
slabika
svede:
stavelse

*silabi [2]

Eldiri, disigante la silabojn: Jan estis sinjoro instruisto kaj instruis lin silabi [3].
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, silab'i
3. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
angle:
to articulate, enunciate syllables, to syllable (seldom)
france:
épeler
hispane:
silabear, silabar
pole:
sylabizować

silabaro   Vikipedio

TIP Skribosistemo en kiu unuopaj signoj ordinare prezentas apartajn silabojn: oni ne malofte legas, ke la kipra silabaro estis deĉifrita en 1871 de la angla epigrafisto George Smith [4].
4. R. Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, Monato, 2014
angle:
syllabary
ĉeĥe:
tabulka slabik, u některých jazyků sloužící jako abeceda
france:
syllabaire
hispane:
silabario
pole:
sylabariusz
rumane:
silabar
slovake:
tabuľka slabík

silabiga

FON Povanta per si sola formi silabon.
angle:
syllabifying
beloruse:
складаўтваральны
ĉeĥe:
slabikotvorný, slabičný, sonantní
france:
formant syllabe
germane:
silbenbildend
katalune:
que forma síl·laba
pole:
sylabotwórczy, zgłoskotwórczy
ruse:
слогообразующий
slovake:
slabikotvorný

silabolimo

FON Limo, kiu apartigas du silabojn: en Esperanto oni foje konsideras, ke la silabolimo estas antaŭ la konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigataj per unu konsonanto (a-mo), kaj post la unua konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigataj per pli ol unu konsonanto (ar-ma).
Rim.: ... sed tiu regulo ne estas absoluta kaj ĝin kontraŭdiras eĉ la Fundamento, kiu montras strangajn nekoheraĵojn: ekz-e pat-ro apud ci-tro-no ak-vo apud li-kvo-ro .
angle:
syllable boundary
beloruse:
мяжа складу
ĉeĥe:
ukončení slabiky
france:
coupe syllabique
germane:
Silbengrenze
hungare:
szótaghatár
katalune:
límit sil·làbic, tall intersil·làbic
ruse:
граница слога
slovake:
koniec slabiky

n-silabo  

1.
LIN Vorto, konsistanta el n silaboj: okazas ofte, ke du unusilaboj estas tiel ligitaj per la senco, ke ili formas unu solan metrikan vorton [5]; dusilabo, trisilabo...
2.  
POE[6] Metro, konsistanta el n silaboj: oksilabo, deksilabo, dekunusilabo, deksessilabo...
Rim.: Temas pri metroj fremdaj al Esperanto, sed hejmiĝintaj en la Esperanta versfarado. Ili ofte konsistas el pluraj malsamaj piedoj, kaj obeas al specifaj reguloj pri cezuro, ĉefakcento ktp.
angle:
unu~o: monosyllable 1. n-syllabic word ok~o: octosyllable dek~o: decasyllable dekunu~o: hendecasyllable 2. syllable count in syllabic meter
france:
unu~o: monosyllabe ok~o: octosyllabe dek~o: décasyllabe dekunu~o: hendécasyllabe dekses~o: hexadécasyllabe
hungare:
1. n szótagú szó 2. n szótagos verssor
katalune:
unu~o: monosíl·lab 1. n-síl·lab (mot) ok~o: octosíl·lab dek~o: decasíl·lab dekunu~o: hendecasíl·lab dekses~o: octonari 2. n-síl·lab (vers)
pole:
2. n-zgłoskowy
ruse:
1. n-сложное слово ok~o: восьмисложник dek~o: десятисложник dekunu~o: одиннадцатисложник dekses~o: шестнадцатисложник 2. n-сложник

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~olimo: Mankas dua fontindiko.
~olimo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.