8animal/o PV

animalo

1.
BIO Besto2, vivulo2: majstro […], kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis kreata [1]; eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno [2]; nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo [3]; la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj [4]. SUB:besto1, homo
2.
(evitinde) Besto1, bruto: ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj [5].
1. Volter: Kandid, ĉap. XXX
2. A. Ĉeĥov, tr. M. Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:1
3. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
4. Jan Werner: Terminologia Kurso, §4.2
5. Stefan Maul: Vivi plu: kial? kiel?Monato
angle:
animal
beloruse:
жывёліна
ĉeĥe:
animal, zvíře, živočich
ĉine:
1. 动物 [dòngwù], 動物 [dòngwù]
france:
animal (subst.)
germane:
Tier
hebree:
בעל חיים
hispane:
animal
hungare:
állat (ember is)
indonezie:
binatang, hewan
itale:
animale
japane:
動物 [どうぶつ]
malaje:
binatang, haiwan
nederlande:
dier (incl.mens)
ruse:
1. животное
slovake:
živočích, zviera
turke:
hayvan
ukraine:
тварина

animala

Rilata al la animaloj, plej ofte kontraste al „vegetaĵa“: klasikaj subdividoj de la vegetala kaj animala regnoj [6]; animalaj fosilioj; animala graso (ekz-e butero), kontraste al vegetaĵa graso (ekz-e oleo); en preskaŭ ĉiuj animalaj specioj, la sola maniero reproduktiĝi estus partenogenezo [7]; unuarangan signifon por la ekspliko de la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la scienco, kiu okupiĝas pri la formiĝo de la homo el la cetera animala mondo Ret .
6. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?, 2013
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
beloruse:
жывёльны
ĉeĥe:
animální, živočišný
france:
animal (adj.)
germane:
tierisch ~a regno: Tierreich. ~a graso: tierisches Fett.
indonezie:
hewani
ruse:
животный
slovake:
živočíšny
ukraine:
тваринний, анімальний

animaloj

ZOO
Unu el la regnoj de la vivaĵoj (Animalia): sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco, kaj emocie kaj korpe, inter kaj plantoj kaj animaloj Rsp ; laŭ Schleicher, la vivo de la lingvo esence ne distingiĝas de la vivo de ĉiuj aliaj „vivantaj organismoj – kreskaĵoj kaj animaloj“ Ret ; ĉiuj vivantoj, ĉu animaloj, plantoj, fungoj, bakterioj, eĉ protobakterioj, portas la instrukciojn de sia vivo en la genoj [8]. VD:fungoj, plantoj
8. Monato, Steĉjo Norvell: Profeto sen honoro, 2003
angle:
Animal kingdom
beloruse:
жывёльны сьвет, фаўна, жывёлы
france:
règne animal
germane:
Reich der Tiere
hungare:
állatvilág
latinece:
Animalia
nederlande:
dierenrijk
ruse:
животные, животный мир
ukraine:
тваринний світ, тваринне царство, фауна

administraj notoj