*best/o

*besto

1.
Vivaĵo, krom la homo, sin nutranta per organika materialo kaj kies ĉeloj ne estas fortikigitaj per celulozo. Plejparte bestoj kapablas senti kaj sin movi: kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon „ĝi“ [1]; kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo [2]; regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero [3]; ĝi estas nek homo nek besto nek ŝtonego [4]. SUB:bruto
Rim.: La apartigo de la homo devenas el la religioj kaj mondkonceptoj, kiuj konsideris la homon reganto super la naturo anstataŭ parto de ĝi. Ĝi restas biologie senbaza post la evoluteorio de Darvino kaj ankaŭ ne aperis en multaj paganaj naturreligioj. [W. Diestel]
2.
BIO Iu el tiaj vivaĵoj inkluzive de la homo; animalo: ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo kiel la homo [5]? la nura besto kiu tiam agis, estis la homo mem [6].
3.
(figure) Bruto, homo stulta kaj kruda kiel besto: kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi […], tia kruda besto! Revizoro ; mi ja diris, ke li estas rabia besto! […] li ne timos uzi eĉ superforton [7]; li estas besto, kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem CKv . VD:bruto, idioto, sensaĝulo, sovaĝulo, bestio
afrikanse:
dier
albane:
kafshëve
amhare:
እንስሳ
angle:
animal
arabe:
الحيوان
armene:
կենդանի
azerbajĝane:
heyvan
beloruse:
зьвер, жывёла
bengale:
পশু
birme:
တိရစ္ဆာန်အ
bosne:
životinja
bretone:
loen, aneval
bulgare:
животно, звяр
ĉeĥe:
zvíře, zvíře
ĉine:
1. 畜生 [chùshēng], 动物 [dòngwù] 2. 动物 [dòngwù]
dane:
dyr
estone:
loomade
eŭske:
animalia
filipine:
hayop
france:
animal (subst.), bête (subst.)
germane:
Tier
guĝarate:
પ્રાણી
haitie:
bèt
hebree:
חיה, בעל חיים
hinde:
पशु
hispane:
animal
hungare:
állat
ide:
bestio, animalo
igbe:
anụmanụ
indonezie:
binatang, hewan
irlande:
ainmhithe
islande:
dýr
japane:
動物 [どうぶつ], 獣 [けもの]
jave:
kewan
jide:
כייַע
jorube:
eranko
kanare:
ಪ್ರಾಣಿ
kartvele:
ცხოველთა
katalune:
animal, bèstia
kazaĥe:
жануар
kimre:
anifail
kirgize:
жаныбар
kmere:
សត្វ
koree:
동물
korsike:
animale
kose:
isilwanyana
kroate:
životinja
kurde:
teba
latine:
pecus
latve:
dzīvnieks
laŭe:
ສັດ
litove:
gyvᘻnas
makedone:
животните
malagase:
biby
malaje:
haiwan
malajalame:
ജന്തു
malte:
annimali
maorie:
kararehe
marate:
प्राणी
monge:
tsiaj
mongole:
мал, амьтны
nederlande:
dier, beest 1. beest (excl.mens), dier (excl.mens) 2. beest (incl.mens), dier (incl.mens) 3. beest
nepale:
पशु
njanĝe:
nyama
okcidentfrise:
bist
okcitane:
bèstia
panĝabe:
ਜਾਨਵਰ
paŝtue:
د څارويو
pole:
zwierzę
portugale:
animal
ruande:
inyamaswa
rumane:
animal, bestie
ruse:
зверь, животное
samoe:
manu
sinde:
حيوان
sinhale:
සත්ව
skotgaele:
am beathach
slovake:
zviera
slovene:
živali
somale:
xoolaha
ŝone:
mhuka
sote:
phoofolo
sunde:
hewan
svahile:
mnyama
taĝike:
ҳайвон
taje:
สัตว์
tamile:
விலங்கு
tatare:
хайван
telugue:
జంతు
tibete:
སེམས་ཅན་
turke:
hayvan
ukraine:
тварин
urdue:
جانور
uzbeke:
hayvon
vjetname:
động vật

besta

(figure) Kondutanta krude kaj stulte: bestaj inklinoj, besta krimo; la besta buĉado en Bielostok [8]; doni al ili la eblon libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj [9].
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo 1906
angle:
animalistic
beloruse:
жывёльны, зьвярыны
france:
animal (adj.), bestial ~aĵo: atrocité (acte bestial), acte bestial.
germane:
bestialisch
ide:
bestala, bestatra
japane:
動物の [どうぶつの], 獣のような [けだもののような]
nederlande:
dierlijk
ukraine:
звіриний, звірячий

bestoj

BIO Animaloj: la bestojn karakterizas disvolviĝo per embrio, kiu ĉe la plej multaj bestoj trapasas fazon de blastulo [10].
angle:
Animal kingdom
beloruse:
царства жывёлаў
bretone:
rannad al loened
bulgare:
животни, животинско царство
france:
règne animal
germane:
Tierreich
hungare:
állatvilág
indonezie:
Animalia (kingdom)
katalune:
animals, animàlia
latinece:
Animalia
nederlande:
dierenrijk
pole:
zwierzęta, królestwo zwierząt
ruse:
царство животных

bestaro

ZOO Tuto de la bestoj de iu regiono, terspaco, epoko; faŭno: kiu timas bestaron, ne iru arbaron PrV ; iu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta [11]; nun la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri FK ; oni povos malkovri la alpan regionon, ĝian kreskaĵaron, ĝian bestaron [12].
angle:
fauna
beloruse:
фаўна, сьвет жывёлаў
bulgare:
животински свят, фауна
ĉeĥe:
zvířectvo, zvěř
ĉine:
动物群 [dòngwùqún]
france:
faune (fém.)
germane:
Fauna, Tierwelt
hebree:
בעלי חיים
hispane:
fauna
hungare:
fauna
ide:
bestiaro, animalaro
indonezie:
fauna, dunia hewan
japane:
動物相 [どうぶつそう], ファウナ [ふぁうな]
katalune:
fauna
nederlande:
fauna
pole:
fauna
portugale:
fauna
ruse:
фауна, животный мир
slovake:
zver
ukraine:
звірина зграя, стадо тварин, звірів

dombesto

Malsovaĝa besto, kiun oni havas en aŭ ĉe domo, por ia utilo aŭ kiel dorlotbesto: la foiro abundis je kortobirdoj kaj dombestoj [13]; kiel dombesto, kiel kato, ŝi foje graŭletis sed ĝenerale ronronis [14]; grenon oni konservas en la turoj de la domoj, kaj la granda ĉambro en la mezo utilas por ŝirmi la dombestojn dum la pluvsezono [15]; la vilaĝo de la knabineto, tute proksima, konsistas el cento da belaj dometoj […] kun ĝardeno kaj ĉirkaŭbaritejo por la dombestoj. [16].
Rim.: Dombesto inkludas – krom dorlotbestojn kaj hejmbestojn – ankaŭ bestojn tenatajn en bestodomoj kaj bienoj por diversaj utiloj (ekz. bovoj, azenoj, porkoj, kokoj)
13. Liu Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a
14. P. Gubbins: Dombestoj kaj sakstratoj, Monato, 1998/06, p. 28
15. Adjé Adjévi: Kutamaku, la lando de Betamariba, Monato, 2012/06, p. 19
16. Augusta Conchiglia: Kampkultura kooperativo laŭ la kibuca modelo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2008-05-01
angle:
domesticated animal
beloruse:
свойская жывёла, хатняя жывёла, хатні гадаванец
bulgare:
домашен любимец
ĉeĥe:
domácí zvíře
ĉine:
宠物 [chǒngwù], 畜生 [chùshēng], 牲 [shēng], 愛寵 [àichǒng]
france:
animal familier
germane:
Haustier
indonezie:
binatang peliharaan, hewan peliharaan, binatang piaraan, hewan piaraan, binatang domestik, hewan domestik
japane:
家畜 [かちく]
nederlande:
huisdier
slovake:
domáce zviera
ukraine:
свійська тварина

dorlotbesto

Malsovaĝa besto, kiun oni plezure dorlotas kaj kutime tenas hejme: „kiel aspektas la uloj?“ ŝi demandis, parolante al sia dorlotbesto [17]; tiu serpento […] rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon, […] ĝi iĝis nia dorlotbesto KrM ; tiuj, kiuj pro sia aĝo aŭ translokiĝo ne povas prizorgi kaj nutri sian dorlotbeston, portas ĝin al la publikaj higienaj oficejoj [18]. VD:hejmbesto
Rim.: Dorlotbesto kaj hejmbesto estas preskaŭ sinonimaj, sed kelkajn dorlotbestojn oni ne tenas en sia hejmo (ekzemple dorlotajn ĉevalojn), kaj kelkajn hejmbestojn oni ne aŭ ne ĉefe tenas por dorlotado (ekzemple ornamajn fiŝojn kaj trejnitajn asisthundojn)
17. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la kavo de la draketoj“
18. Isikawa Takasi: Bojkotataj bojantoj, Monato, 2016/03, p. 16
angle:
pet
beloruse:
хатняя жывёла, хатні гадаванец
bulgare:
домашен любимец
ĉeĥe:
domácí mazlíček
france:
animal de compagnie
germane:
Haustier
ide:
dorloto, dorlotbestio
indonezie:
binatang peliharaan
japane:
ペット [ぺっと], 愛玩動物 [あいがんどうぶつ]
katalune:
animal de companyia
nederlande:
troeteldier, huisdier
pole:
zwierzątko, zwierzę domowe

hejmbesto

Malsovaĝa besto, kiun oni tenas hejme, kutime por akompano aŭ plezuro: Tiuj novaj “kreitaĵoj” povas tre rapide malfermi la pordon al kreado de aliaj modifitaj hejmbestoj [19]; Kiel hejmbestoj la blanka variaĵo estas plej populara, pro tio ke ĝi aspektas amuze, sed ankaŭ malhelaj aksolotloj estas vendataj [20]. VD:dorlotbesto
19. Franck Mazoyer: Konsekro de la mutaciulo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2004-01-01
20. Frank van Hertrooij: La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska, Scivolemo, 2018-10-03
angle:
pet
beloruse:
хатняя жывёла
bulgare:
домашен любимец
ĉine:
宠物 [chǒngwù]
france:
animal de compagnie
germane:
Haustier
indonezie:
binatang peliharaan
japane:
ペット [ぺっと]
katalune:
animal de companyia
nederlande:
huisdier
ukraine:
домашня тварина

mambestoj

ZOO Mamuloj: la ovo koviĝas en la organismo de la mambesto [21]; gravan rolon en disvastigo de rabio havas sangosuĉantaj vespertoj, kiuj sin nutras per sango de mambestoj kaj infektas ilin [22].
21. G. R. Ledon: Ovo kaj kokino, Monato, 2001/11, p. 5
22. Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, Monato, 2008/08, p. 26
angle:
mammals
beloruse:
сысуны
bretone:
bronneged
bulgare:
бозайници, млекопитаещи
ĉeĥe:
savce
france:
mammifères
germane:
Säugetiere
hebree:
יונקים
hungare:
emlősállatok
indonezie:
mamalia
katalune:
mamífers
latinece:
Mammalia
nederlande:
zoogdieren
pole:
ssaki
ruse:
млекопитающие
slovake:
cicavce
turke:
memeliler
ukraine:
ссавці

rabobesto

Iu el rabobestoj: ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos [23]; aliaj gardas, ke […] rabobestoj ilin ne disŝiru [24]; defendi sin kontraŭ rabobestoj [25].
beloruse:
драпежнік, мясажэрная жывёла
bulgare:
хищник, месоядно животно
ĉeĥe:
dravec, šelma
france:
carnivore
indonezie:
karnivora, pemakan daging, satwaboga
japane:
猛獣 [もうじゅう]
nederlande:
roofdier
portugale:
predador
slovake:
dravec, šelma

rabobestoj

ZOO Ordo de mamuloj (Carnivora), plej multaj el ili surtere vivantaj bestoj, nutrantaj sin de karno; esceptoj estas ekzemple: rosmaro kaj pandoj. SUB:felisedoj, ursedoj, musteledoj
angle:
carnivores
beloruse:
драпежнікі
bretone:
kigdebrerien
bulgare:
хищници, месоядни
ĉeĥe:
šelmy
ĉine:
食肉目 [shíròumù]
france:
carnivores
germane:
Raubtiere
hispane:
depredador
hungare:
ragadozók
indonezie:
karnivora Carnivora
japane:
ネコ目 [ねこもく], 肉食目 [にくしょくもく], 肉食類 [にくしょくるい]
katalune:
carnívors
latinece:
Carnivora
nederlande:
roofdieren
pole:
drapieżnik, zwierzę drapieżne
ruse:
хищники
slovake:
šelmy
ukraine:
хижі звірі/тварини, хижаки

pluŝbesto

Pupo figuranta beston kaj kies felo estas farita el pluŝo: malgaje mi enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la pluŝbeston... FSI
angle:
stuffed toy
beloruse:
плюшавая жывёла (цацка)
france:
doudou
germane:
Plüschtier, Kuscheltier, Stofftier
nederlande:
troeteldier

ŝarĝobesto, ŝarĝbesto

Besto uzata por portado de pezaĵoj: azenido, filo de ŝarĝobesto [26]; ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas [27]; mi vidis mian amikon kaj liajn du ŝarĝbestojn [28].
26. La Nova Testamento, Mateo 21:5
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
28. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
pack animal, beast of burden
beloruse:
клуначная жывёла
bulgare:
товарно животно
ĉine:
赶驮马的人 [gǎnduòmǎderén], 馱獸 [tuóshòu]
france:
bête de somme
germane:
Lasttier
hungare:
igavonó barom
ide:
charjobestio, kargobestio
indonezie:
hewan beban, binatang beban
japane:
駄獣 [だじゅう]
nederlande:
lastdier, pakdier
ruse:
вьючное животное

tirbesto

Besto – ordinare granda kvarpiedulo – kiun oni uzas por tirado de veturilo aŭ aparato: la bovino ne donados lakton, ŝi […] povas taŭgi nur kiel tirbesto aŭ en buĉejo [29]; li donis al multaj kamparanoj atestilojn ke iliaj ĉevaloj ne taŭgas por militservo kiel tirbestoj [30].
angle:
draft animal
beloruse:
цяглая жывёла
bulgare:
впрегатно животно
ĉeĥe:
tažné zvíře
ĉine:
牛馬 [niúmǎ]
france:
animal de trait
germane:
Zugtier
katalune:
animal de tir
nederlande:
trekdier
pole:
zwierzę pociągowe
slovake:
ťažné zviera
ukraine:
тягло, тяглова тварина

administraj notoj

pri ~o 3.:
      La ekzemploj ne tre bone taŭgas por fundamenti la vorton
      „besto“, sed pli la vorton
      „besta“.
      [Wolfram Diestel]
    
pri rabo~oj:
    PIV1 ne konsentas kun tiu difino. [MB]
  
~oj: Mankas dua fontindiko.
rabo~oj: Mankas fontindiko.
rabo~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pluŝ~o : Mankas dua fontindiko.